Fragmentoj

Leen Deij, Fragmentoj, sen eldon-indikoj, 58 p.

La poemaro Fragmentoj konsistas el dudek ok falditaj fotokopioj en komputila teksto-prilaboro plus elementa kovrilo kaj tri agrafoj: vere tro modesta prezento por la poezia verkaro de aŭtoro, kiu ja meritus libron multe pli logan kaj solidan. La akvareloj de Giloteaux helpas, sed ili solaj ne garantias belan eldonon.

La nomon Leen Deij eble ne multaj konas: kvar liaj poemoj aperas en la unua eldono de Esperanta antologio, kaj spureblas aliaj ankaŭ en Malgranda revuo kaj Literatura Foiro. Tamen pluraj populariĝis dank' al la muzikigoj de "Kajto" (Forveturo, Ŝipestro Tabako, Nokte sur ferdeko, Konko) kaj J. Dinyes (Vane).

En mallonga enkonduko, la aŭtoro esprimas sian sintenon al nia poezio, kiun mi plene kunsubskribus: "Pri Esperanta poezio mi havas simplan opinion. Ĝi devas esti Esperante bona, sen eraroj, sen torditaj frazoj, bone elparolebla. La leganto rompu al si nek la kapon nek la langon."

Li sukcesas. En ĉiam striktaj verso-skemoj, Deij enblovas tamen freŝon, ritmon kaj sugeston. De teknika vidpunkto, absolute ĉiuj poemoj en la libro estas rigore konstruitaj rime, skande, akcente kaj piede: ĉio enordas klasike, ĉio situas ĝustaloke, kaj ĉiuj poemoj tre bone tratoleras laŭtlegon, kio –dirite inter ni- ne tro oftas en nia originala poezio. Leen Deij, kiel ĉiuj bonaj poetoj, havas apartan sentivon pri la ritmo, kaj tre kapablas transigi ĝin al siaj poemoj.

Malgraŭ tio, formala perfekto ne ĉiam signifas enhavo-riĉon: foje -nur foje- unuopaj poemoj ne instigas, ne tiklas la leganton, sed nur traorelas lin, ja lirle, sed seninterese. Multaj poemoj tamen kapablas veki nian atenton pri la enhavo dank' al feliĉa kombino de senriproĉa tekniko kaj bona temo. Mi pensas ekzemple pri la eksterordinara Pluvo. Ĉi poemo dividas ne facile klarigeblan etoson kun aliaj en la libro: trasentiĝas ia melankolio, ia tristeto; kvazaŭ la aŭtoro ade konstatus, ke la vivo-rekremento postlasas amaran guston. Tio certe ne implicas profundan pesimismon: Deij ja ankaŭ kapablas verki ĉarmajn porinfanaĵojn (Dikhaŭtulo, La olda elefanto, Inter zebroj, La ĵaluza melo, La kanario), sed la plej multaj poemoj en Fragmentoj giras ĉirkaŭ milito, socia maljusto, tempo-paso kaj homa soleco.

Leen Deij -unulibra poeto, kiel Newell, Tárkony aŭ Sadler- eble ne iĝos unu el la princoj de la esperanta parnaso, sed li montriĝas tre leginda poeto, kies Fragmentoj -faro farinton rekomendas- rivelas lin honesta, nobla, digna homo.

Antonio Valén
el Esperanto 1078, feb 1996