Per vortoj vestitaj pensoj

Aira Kankkunen: interrilatoj. Propra eldono, Gotenburgo 1993. 85 p. 50 SEK.

Oranĝkolora kovrilo kun komputilaj literoj kaj figuro. Facile legeblajn kaj facile kompreneblajn esprimojn la aŭtoro utiligis. La poemaro interrilatoj de Aira Kankkunen havas kvin partojn, kun interrilatoj inter si.

La aŭtoro Aira komencas per ĉarma kaj milda sento de frua printempo. Tie ŝi spegulas ne nur siajn sentojn, sed ankaŭ pensojn kaj signifojn de la vivo. Iom post iom ŝi metafore tiras naturajn fenomenojn al homaj rilatoj.

Ŝi ankaŭ akuzas pro la granda detruado de paco, amikeco kaj interhoma digno dum la Golfmilito januare 1991. La diablo, satano, Sadam en sia lando ankoraŭ aktivas por malhelpi pacon, por kontentigi propran avidecon.

La voĉo de la aŭtoro ne estas forta, tamen sufiĉe akra kaj objektiva. Ŝi mem malvarmigas sian voĉon kaj metas distancon inter poemo kaj si mem per bildeca priskribado.

Vere ŝi havas amikojn / dume panpecoj troviĝas en ŝia sako.

Jes, homoj kaj birdoj aŭ bestoj tute same agas, kaj la negativa senco de tiu esprimo estas por mi pli forta ol la pozitiva, eble kontraŭ ŝia intenco.

La aŭtoro ne forgesas kritiki nian ĉiutagan vivon, en kiu daŭre perdiĝas homeco kaj humaneco. Ŝi ankaŭ montras pesimismon kaj malesperon de homoj.

Kial homoj fariĝas malfortaj kaj timemaj antaŭ la estonteco? Kian signifon havas nia pasinteco? Ĉu la pasinteco bremsas la antaŭeniron de via estonteco? De kie venas sopiro? Kian rolon ludas atendado en via vivo? Ĉu vi kuraĝas forpreni vian sojlomaton por akcepti ĉiajn vagabondojn? Kian rolon ludas viaj sonĝoj? Ĉu vi havas kaŝitajn sekretojn kun ekstra pezo?

Multajn demandojn la legantoj mem povas trovi kaj pripensi.

Homoj estas ĉirkaŭvolvitaj per profesio / posteno / kaj morala rolo.

Sed kiel la silkraŭpo kun sia kokono, homoj devas iam kaj iel forlasi sian ĉirkaŭvolvaĵon. Eble pere de okuloj oni malkaŝas ĉion, forprenas kovraĵon. Sed tiaj okulludoj estas profundaj kaj misteraj, pro tio oni ofte ne povas atingi sian celon, kaj volonte transirus al la vortoj, pri kiuj la aŭtoro jam diris:

Kie / kie estas sentoj / per vortoj vestitaj pensoj?

Okuloj - kredeble ili estas la plej fidindaj aŭ honestaj partoj de ni.

La lasta parto de tiu ĉi poemaro temas pri amo. Aira esprimas amaspektojn en historio, malpermeso, psikologio, socio kaj senlimo. Amo ĉiam havas la plej ampleksan kaj senĉesan enhavon en la vivo.

Unu bedaŭrinda afero estas, ke en tiu ĉi poemkolekto troviĝas pluraj eraraj kaj miskomprenigaj literumadoj.

La facilaj esprimoj de Aira donas kaj vekas al la legantoj pli variajn ideojn kaj sentojn pri preskaŭ ĉio. La komplikaj kaj malfacilaj esprimoj de multaj poetoj ne ĉiam havas tiel altajn kvalitojn, kiel oni kredas. Multaj tiaj poemoj riskas resti miskomprenitaj en maniero, pri kiu eĉ la aŭtoro mem ne konscias. Kapablo de simpla esprimo ofte montras altan lertecon ĉe aŭtoroj.

Mallonge dirite, en tiu ĉi libro la legantoj povas renkonti akran kaj detalan observadon, amoplenan rigardon kaj lamenton pri malbenindaj okazaĵoj en la mondo, kiujn la aŭtoro simple, facile kaj lerte esprimis.

Boo Mee Kim-Lindblom

 

Reen al:

interrilatoj Aira Kankkunen Ĉefpaĝo originala literaturo