Juan Régulo Pérez

Preskaŭ koincide kun la Internacia Poezio-Tago atingis min Japaneskoj de Edwin de Kock, poemaro kiun li sendis al mi la 15.12.18, omaĝe al la Esperanta Libro-Tago kaj al nia multjara amikeco. Ĉar ĝia veno okazis en la sama tempo kiel mia printempa feriado, mi povis ĝin lante ĝui, lege kaj re-, pripense kaj medite. Kiel esprimon de mia ŝato kaj de mia tutkora danko al mia samideana amiko, mi volas vortumi kelkajn konsiderojn, kiujn la poemaro sugestis en mi.

Unue mi devas diri, ke Japaneskoj faras tuj klara kaj senduba poezian dirmanieron pli koncentritan kaj esprimivan ol tiu ĝenerale montrita en la unuaj poemaroj de E. de Kock. Nun la poeto preferas sugesti ol akumuli, t.e. li decide favoras koncizigi per malmultaj imagoj la poemkonsistan substancon. En liaj japaneskaj poemformoj estas pleje admirindaj la vervaj imagasocioj atingitaj per nekutimaj apudmetoj leksikonaj, kiujn la prologinto Nakamura nomas toriauase kaj kiujn okcidentuloj eble baptus sinestezioj (el la helena synaisthesis) aŭ alivorte, psiĥologiaj oksimoroj:

FANTOMOJ

Profundanokte,
en ĉambroj fremde miaj,
mi kontraŭstumblas
la ĉeeston estintan
de antaŭaj loĝantoj.

LIGNA MASKO

Kava konvekser.
Okuloj el nenio.
De malantaŭe
jarmila nul rigardas
la ombrojn senkonturajn.

Evolua kontinueco evidentas, same kiel simpleco de rimedoj kaj potencita pripensado. Ne gravas, ĉu meditado transformiĝas en imagojn, ĉar malantaŭ la imagoj ĉiam staras la volo pri ordo kaj strukturo de la poezia penso; de poezia penso, kiu estas simbiozo inter racio kaj sensacioj. Mi opinias, ke ni troviĝas kvazaŭ antaŭ filozofia teksto, kie integriĝas racio kaj sentaĵoj kiel krudaj materialoj de la poemoj.

E. de Kock aperas en Esperantujo kiel unu el la plej firmaj voloj hemigi en nia originala beletro deduktan kaj konscian raciecon de la poezia penso. Aldone li alportas filozofian kaj sciencan kulturojn kunfigurantajn freŝan mensan kartografion kaj ĉi ties reference sugestan kunsignifaron, kiuj, ne estante kutimuzaj, apertas novan espriman kaj eksperimentan vojon.

La Laguna: 04.04.83

(Bona Espero, 1983, n-ro 3)

 

 

Reen al:

Japaneskoj Edwin de Kock Ĉefpaĝo originala literaturo