Salo Grenkamp-Kornfeld: Krioj de l' koro

GRENKAMP-KORNFELD, Salo ; Krioj de l' koro ; /poemoj/. ; Jaslo ; E-ista Voĉo, 1922. ; 31 p.

"Nia esperanta literaturo ne estas ankoraŭ tiom evoluinta, ke ni povu apliki al ĉiuj aperintaj verkoj la plej severan mezuron de kritiko. Verŝajne tiu principo gvidis ankaŭ la E. L. A.-n kiam ĝi rekomendis ĉi tiun libreton. Simpatia koro klopodas en ĝi esprimi siajn naivajn sentojn, kio tamen pro la poezia malcerteco ne ĉiam sukcesas tiagrade, ke la leganto povu havi senembarasan artan ĝuon. Sed sentoj povas maturiĝi, formo povas perfektiĝi kaj tial ni povas esperi pri la poeto."
"KOPAR" (Kálmán Kalocsay), Literatura Mondo, nov 1922.

Reen al: Salo Grenkamp-Kornfeld - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj