Ljubomir Trifonĉovski, Manuskriptoj por bruligo, Sofio, Pres-Esperanto, 1992, 32 p.

Jen apenaŭa kajereto (32 paĝoj, iom pli ol DIN-A 5) tralegebla en duonhoro kun enhavo iom pelmela: oni ricevas la impreson, kvazaŭ amiko transdonus por via pritakso siajn elcerbigaĵojn de, ni diru, la lasta semajno.

La libreto komenciĝas per balado (11 paĝoj), kies folklorecaj trajtoj sugestas muzikon milfoje luditan (luno, cervo, cervino, ĉasistoj kaj —kompreneble— amo kaj morto) laŭ karakteriza ripetiĝemo: "Ĉiun nokton, ĉiun tagon / estis mi kun ŝi. / De mateno ĝis vespero / estis ŝi ĉe mi"; sed la ĉasistoj "serĉis, serĉas / serĉos"; "Tutan tagon / ĝis vespero, / dum vespero, / dum la tago, / dum la nokto". Ĝi principe plaĉas, belas, sed oni devus vidi ties surscenejan prezentadon por pli ĝuste (kaj juste) juĝi.

La ceteraj pecoj —poemetoj, penseroj kaj scenar-priskribo— same kurtas kiel platas, kvankam laŭ la enkonduko, ili devus havi "la ĉarmon de efemero"... Nu, fojfoje rimarkeblas sparketoj, sed verdire temas pri nuraj anekdotoj kun la pretendo esti poezio aŭ poemoj en prozo. Aŭ eble mi nenion komprenis.

Kompense, la kvin-paĝa Du kokidoj kvereladis, pupteatraĵo por la plej etaj infanoj, ravas per ĉarmo senpera: la dialogo inter Buntvostulo kaj Plumriĉulo vere "kokidecas", la admonoj de onklo Kokoko vere "kokecas"; abundas rediraĵoj por ritmigi la infanecan parolmanieron de ambaŭ etuloj. La rezulto plene ĝojigas ne nur la plej etajn infanojn sed ja ankaŭ la plenkreskulojn. Kial la aŭtoro ne verkis tutan kajeron da tiaj, anstataŭ provi proz-poezii?

Antonio Valén

 

 

Reen al:

Manuskriptoj por bruligo Ljubomir Trifonĉovski Ĉefpaĝo originala literaturo