Lee Miller
Antaŭparolo
Komence de ĉi
poemaro, skribas la poeto pri iu antagonisto:
Ŝajnas,
ke ni malkonsentas
ideologie,
politike,
ideane
kaj eĉ
religie.
Ĉu ni do malamu
kaj mortigu unu la alian? Jen demando kiu en racia mondo estus preskaŭ
sensenca.
Sed ni vivas en
stranga mondo de kriĉaj voĉoj kaj senkompataj perfortoj. Per
televidilo kaj radioaparato ni konscias… multe pli ol ni scias. Ni vidas sen
kompreno. Eĉ sen kapablo vere kompreni. Ni reagas, nu, nereage.
Mi konfesas: mi
troviĝas ĝuste nun en komforta ĉambro en komforta domo en sekura
urbo, for de militoj kaj bomboj kaj perfortoj. Mia realo ne estas tuŝita. Mi
ne estas riĉa, sed mi povas sidi ĉe komputilo kaj mendi plej ŝatatan
teon el Britio, kion oni liveros al mia pordo post kelkaj tagoj... mia plafono
ne falas sur mian korpon, miaj infanoj ne mortas pro atakoj. La ĉiumatenan
ovaĵon mi preparas sen zorgo kaj sen timo, per elektroservo kiu neniam
paneas. Ĉu mi rajtas havi opinion aŭ skribi vortojn pri Palestino kaj
Israelo? Mi vere ne scias.
Sed tamen ĉiuflanke
miaj samglobanoj post jarmiloj da progreso kaj lernado... tenas sin je antikvaj
kredoj kaj daŭre insistas ke nevideblaj estuloj regas la aferojn de homoj,
kaj ke tiuj estuloj malkonsentas inter si. Oni batalas por Vero kontraŭ
Malvero, por Bono kontraŭ Malbono, por Justeco kontraŭ Maljusteco,
por Lumo kontraŭ Mallumo... kaj ne ĉirkaŭrigardas sufiĉe
por vidi ke la mondo ekzistas en gamo de grizoj, ne en blanko kaj nigro.
Paralele, ludas la
politikistoj kaj komercistoj la grandan pupteatron, en kiu ili tiras la ŝnuretojn
kaj dancigas la homamasojn. La pupistoj gaje kaj senzorge batigas unujn kontraŭ
aliajn, dum la senpovaj pupoj povas nur gapi kaj rigardi per suferantaj okuloj.
La dramo Punch kaj Judy[1] estas
realo: homo batas homon.
Egoismaj landestroj
kredas ke ili havas rajton decidi la sortojn de milionoj kiuj loĝas en
aliaj landoj.
Tiu nepo
aŭ nev’ de blanka Eŭropo
perfide,
kulposente promesinta
fordoni la malpropran …
Kie estas la voĉoj
kiuj rebatas “Ne!”? Kiu alfrontas ilin kaj demandas “Laŭ kiu rajto?”? Ili
manipulas per artefaritaj limoj kaj dividoj, kiujn ili mem kreis, kaj ne
komprenas ke linioj sur mapo signifas nenion por patro kiu tenas sian
mortigitan infanon en la sino.
… fajro
falas
sur ĉi strion da tero troabunda
je
stratoj kaj kvartaloj,
je viroj, je virinoj, je infanoj
senvizaĝaj.
La arbitreco de tiaj
geopolitikaj decidoj estas tiel trafa kaj deprima. Israelo ja estas aktuala ŝtato,
sed mi miras ke iu ajn lando en la mondo povas ekzisti nuntempe laŭ ia
“dia mandato”.
fondita
plej konscie, povoscie,
armita
per granitaj mitoj,
pretekstaj
pratekstoj
kaj argumentoj arĥeologiaj …
… la
teron promesitan
de dio-scias-kiu …
Kaj la sovaĝa
ironio, ke viktima grupo kiel la postmilita judaro iĝis kiel estas la
nuntempa Israelo... ho ve. Neniu kleriĝas, neniu progresas. Kiel judoj
povus konsenti pri la kreado de Gazaa geto? (Kvankam la temposkalo estas
malsama, mi ne povas ne pensi pri kristanoj, kiuj estis viktimoj de la Romia
Imperio... kaj kiuj poste starigis la Inkvizicion kaj mortigis la albigensojn
inter multaj aliaj. Ĉu malbona traktado de iu grupo rajtigas tiun grupon iĝi
murdistoj poste?)
Mi ne argumentus ke
la kulpo aŭ la ideo de dia mandato estas unuflanka. Islamanoj kaj judoj
ambaŭ estas partianoj de antikvaj kredsistemoj. Estas nenia dubo ke Palestino kaj Israelo interatakas
kaj ke la du defendas sin de la alia. Sed homoj! Ne ĉiu en Palestino estas
Islamano, ne ĉiu Islamano estas malamiko, ne ĉiu homo tie atakas
Israelon – ĉu vi ne vidas ke infanoj mortas, familioj suferas, homamaso
sinkas en mizeron? Ĉu vi atendas ke tiuj nenion faru, nenion provu, por
havi sekuron, akvon, aeron, manĝon? Kaj ĉu oni pretendu, ke la povo
kaj mortigkapablo estas egala ambaŭflanke?
Kiel do oni konu la
veron? Ĵurnalismo estas partiana. Politikistoj mensogas profesie. Diplomatoj
certigas por si daŭran postenon per senfina parolado sen ago kaj nur
anoncas “progreson”, neniam “solvon”. La koncernaj landoj estas malgrandaj kaj
diste foraj. Registaroj estas subaĉetitaj. Unuiĝintaj Nacioj estas
farse senpova. La teokratoj nur papagas la vortojn de la nevideblaj dioj. Kaj grandaj
komercistoj nur diras tion, kio helpas ilin akiri monon. Por
vero ne estas bona merkato. Versojn oni ne aĉetas, sed la veron ne eblas aĉeti.
Kiam “objektivo”
estas vualita de politikistoj kaj komercistoj, ĉu ne la “subjektivo” de
poeto donas pli bonan bildon de la reala mondo? Tia por mi estas la legado de Palestino strangolata. Kleriga kurso laŭ
la poezia metodo. Vekado de konscio. Tuŝado de emocioj. Klarigo, ke eble
la bildo kiun oni prezentas amasmedie kaj novaĵelsende ne estas la bildo
de tio, kio estas. Maldistigo de foraj landoj kaj homoj. Modelo pri kiel plej
bone diri ke al la imperiestro mankas vestaĵoj. Nia mondo meritas larmojn,
kaj kelkaj el tiuj ĉi poemoj plorigas.
Mi plej verŝajne
el mia komforta domo nenion tre konkretan povas fari por la homoj de Palestino
(nek la homoj de Israelo)[2]. Sed
mi pensu pli zorge pri la homoj pli proksimaj, por kiuj mi povas fari kelkajn
konkretajn helpojn. Mi pensu pri kiel uzi mian voĉon kontraŭ maljusto
kaj perforto. Mi konsciu, ke teokratoj regas en pluraj landoj, sed troviĝas
kaj avidas je regado eĉ en mia lando, por reporti nin en Mezepokon. Kaj mi
ne hezitu aĉeti kelkajn versojn…
Tio estas mia
prezento de tiu ĉi poemaro, sed krom tio mi diru ke ne estas hazarde ke la
poemoj fontas el poeto kiu parolas Esperanton kaj estas verkitaj en Esperanto. Eblus
verki en nacia lingvo, aŭ ajnlingve, sed gravas ke tiuj ĉi pensoj
aperas en la internacia lingvo. La judo Zamenhof sopiris al mondo en kiu
lingvaj baroj malaperus, kaj en kiu religiaj apartaĵoj estus nur privataj
aferoj... Tiucele li kreis Esperanton, kaj ĝis tiu punkto ni ankoraŭ
ne alvenis. La baza spirito de la poemoj estas kompato miksita kun indigno kaj
miro, kaj mi certas ke tiun ĉi saman spiriton sentis Zamenhof junaĝe
en Bialistoko.
La poeto poemis:
Nova
mond-ordo!
– En
ublietoj kuŝas
juro kaj justo.
Kaj poste (pri
Esperanto-kongreso):
sed ni batalas nur sur la papero.
Kongres-papero
valoras neniom. Sed poem-papero ja havas sian forton kaj efik-kapablon. Legu,
kara leganto, kaj provu dormi senzorge kaj sensonĝe en via mola lito
poste.