Provo alfronti la vivon de Ivan St. Georgiev

By Russ Williams
August 7, 2011


Mi lastatempe aĉetis diversajn poeziajn librojn (tiuj eldonitaj de Stafeto estas malmultekostaj...)

Mi ĵus legis "Provo alfronti la vivon" de Ivan St. Georgiev, pri kiu mi antaŭe ne sciis, kaj ĝuis ĝin.

La poemoj havas sufiĉe rekoneblajn kaj voĉlegeblajn ritmojn kaj rimojn, kio pli plaĉas al mi ol moderna blanka/libera poezio. (Mi estas tradiciema simplulo tiel...) La poemaj temoj estas ofte surprize cinikaj kaj malgajaj kaj pesimismaj, pri malĝojo en la vivo, deziro foriri de la mondo, ktp. Ekzemple estas serio de "Eltiraĵoj de la evangelio de l' pesimisto". Krome kelkaj poemoj estis interese sciencfikciecaj, pri foriro de la mondo kosmoŝipe, kio memorigis min pri miaj propraj junulaj fantazioj tiaj kiam mi legemis multan sciencfikcion.

Mi preskaŭ neniam sentis bezonon kontroli vorton en vortaro, hura, kaj la lingvaĵo fluis bone kaj facile.

Estas iomete strange legi tiajn malnovajn esperantajn librojn, kiuj eldoniĝis nur milekzemplere antaŭ kvin jardekoj, kaj kiujn tiel malmultaj homoj en la mondo legis. Estas kvazaŭ legi sekretan tekston. Domaĝe, ke esperantaj libroj ne estas pli vaste legataj de esperantistoj. Mi supozas, ke multaj ĝuus tiajn librojn, se ili provus...

Nur 2 eraretojn aŭ dubindaĵojn mi rimarkis.

*** La unua (sur la 26a paĝo) iom ambiguas:

Kiel sardoj,
grege,
vi iras
al reto

Ĉu "sardoj" celas la fiŝojn "sardinoj"? Ŝajnas al mi, ke jes (kaj do ne celas loĝantojn de la itala insulo Sardujo...) Ĉu intence mankas "in" por vortlude implici ke nur la iĉaj sardinoj grege iras dum la inaj sardinoj pli saĝas? :)

*** La dua (sur la 77a paĝo) ŝajnas pli klare simpla eraro pri transitiveco:

Hararon nigran rava nokt' displektas,
parfumojn ŝprucas floroj de l' tilio —

Laŭ mia scio, floroj povas ŝprucigi parfumojn, sed ne povas ŝpruci parfumojn. La verso povus esti:

parfume ŝprucas floroj de l' tilio —

Eble iu havas alian klarigon pri la sardoj, aŭ scias ĉu iuj vortaroj pravigus tian uzon de "ŝpruci"? La poeto estas bulgaro, se tio havus ian rilaton...

Ivan St. Georgiev: PROVO ALFRONTI LA VIVON. Stafeto: Beletraj kajeroj, 16. Eld. J. Régulo, La Laguno, 1962, 112 p. 19×12 cm. Prezo: 1.00 us. dol.