Mi enue sidas en la trajno kaj rigardas fenestren. La vagonaro preterveturas arbojn. Mi vidas ilin, sed pensas kompreneble pri vi.

Ĉu sonas poezie? Ne tre. Ni provu denove:

Mi sidas. Eble staras, sed tio ne gravas. Gravas mia animstato, ne la korpostato. Mi rigardas enue. La leganto komprenos min, li ankaŭ enuas. Tamen mi pensas pri vi.

 

Nun mi provu eĉ pli poezie: Mi vidas vin en la fenestrokadro.  Ĉu miaj vortoj tuŝis vin? Relegu, ili estas simplaj, sed sinceraj. Kompreneble tuŝis! Jen vi eĉ ronronas. Ni tamen rekomencu la ludon. Ĉi-foje mi diru jene:

 

Jen, arbon pelas arbon trajnfenestre,

intere via arba korp' fantomas.

 

Mi diris tiel ĉi, ĉar nomiĝas István Ertl. Miaj pensoj, sentoj kaj vortoj sonas jene:

 

Nu jen, ekzemple, ĵus mi volis verki

sen stulta bar' de ritmo kaj de rimoj,

sed tentas min poemon mian sterki

per mallicencoj, versi inter limoj.

 

Do mi volis, tamen mia plumo kvazaŭ kontraŭvole rimigis verki kun sterki, kaj rimoj kun limoj.

 

Kion vi volas en ĉiu poemo?

Mi mem sufiĉas, vana temo.

 

La memo de poeto estas ankaŭ unu el liaj verkoj, eble eĉ la plej grava... Kial oni poetas, kiel oni poetas , estas fakte nerespondeblaj demandoj.

 

La tente ĝis nun, kiel kisto,

kie ci tiu verso ontis?

El kiu glando ĝi fine fontis? -

Tion ne scias la verkisto.

 

Kaj rezidue en kiu histo

la neskribitaj versoj untas?

Kiu ĉelar' poemojn muntas? -

Tion ne scias la verkisto.

 

Eble nun vi jam pretas aŭdi la acidmaldolĉan veron: la formo naskas la enhavon, ne kontraŭe, kiel vi opiniis. Oni sencele trakribras ŝtonetojn ĉemarborde, ĝis unu el ili ŝajnas al ni gemo. Ĝuste tiam komenciĝas la poetado. Ĝi ekas el senceleco kaj restas sencela.

 

Kiel prakrio en li resonas,

kiu per lia plum,' rezonas,

kiu perile lin bezonas -

sentas, ne scias la verkisto.

 

Ĉu tro nebule? ĉu tro elĉiele por vi, surteruloj?

 Tute ne. Ankaŭ ni, la poetoj manĝas supon, forpelas muŝon per faldita gazeto, ludas per ŝlosiloj en la pantalonpoŝo ktp. Kaj se vi volas, mi povus diri eĉ pluon:

 

(tri devoj de poeto)

Ŝajnigi atenton

al aĵoj eternaj

de l'vivo,

 

Aktori ĉefrolon

antaŭ nekomprena

publiko

 

Kunmeti frazojn

kiuj nenion klarigas.

 

La nekomprena publiko estas vi, ofendiĝu laŭvole. Mi, István Ertl fajfas pri la aĵoj eternaj. Kial mi ŝajnigas la atenton pri ili? Eble por ke vi ne damaĝu ilin preterkurante. Kaj se miaj frazoj nenion klarigas, ĉu estas mia Ertla devo komprenigi ion ajn? 

 

"Mi scias kiuj versoj poste floros". -

Jen bela linio, tamen ne mia. Mi honeste prunteprenis ĝin por vi kaj metis intercitilen. Se vi atendas de mi iom da sincereco, lasu mian jakkolumon. Mi laŭtlegu:

 

PENSO KAJ VERSO

 

La rilato inter pens' kaj vorto

restas, malgraŭ ajna mensa forto,

tuthazarda: la perversa sorto

portas pensojn ĝis l'envorta morto

 

Ĉiu verso estas pens-aborto.

 

Ne ŝatu, mi ne bezonas vian ŝaton. Eĉ via aŭdo estas perversa. Oni legis ie, ke averaĝa homo aŭdas ĉiutage po dekkelko da vortoj, kies signifon ne scias, tamen eĉ mem emas uzi laŭokaze. Vi hezitos demandi politikiston aŭ advokaton: "Kion ekzakte signifas viaj vortoj?" Sed min, Ertlon, nenion al vi promesintan, vi demandegas eĉ post la tralego de mia sesdekpaĝa libro.

 

Kiel Cicerono iĝis Cicerono? Tre simple: li metis sublangen ŝtonetojn kaj kuradis. Kaj dum la kurado ciceronis.

 

Dhewo∫ mem elawdu

Dhewim me cum lawdu

chiam portan porcom

∫afom chiam donam.

 

Vi misdivenis. Ne estas sanskrito, estas mi, Ertl. Mi rediru la samon sen la ŝtonetoj? Ne eblos, ĉar kriplabuŝajn ciceronaĵojn aŭdis la maro kaj la ĉemaraj montoj, sen kies silenta konsento Cicerono ne iĝus Cicerono. Mi ne bezonas aprobon, sed ĝuste ies silentan konsenton. Kaj eble la kun-senton. Eĉ provizoran, ĉar ĉio maleternas.

 

 

Ĉi tiun "recenzon" "verkis" nia teknika kunlaboranto Erinaco. Li laboris tiom sindediĉe dum la pretigado de nia unua gazetnumero, ke la redaktistaro decidis aperigi dankocele lian skribaĵon post zorga senerarigo.

 

Yenovk Lazian

(Abeleto, jarfino 2005)