LA SATURNA SKORPIO

 

 

«El sia nesto subtera krablas sukcena skorpio kaj ĝia krusta abdomeno anoncas sin raspe-susure.» (Camacho, Li kaj la vulvo, en Ekstremoj, p. 80)

 

 

 

Jorge Camacho Cordón [ĥorĥe kamaĉo kordon’], skorpio laŭ okcidenta horoskopo kaj fajra ĉevalo laŭ ĉina zodiako, naskiĝis la 18an de novembro 1966 en Zafra, hispana urbo situanta en la regiono Ekstremaduro. Li licenciiĝis pri islamiko kaj arabiko sed neniam praktikis tiujn fakojn. La universitatan diplomon baldaŭ ombris granda amo al fora Finnlando, al ties kulturo kaj precipe al ties lingvo, kiun li esploris en Madrido kaj pasie ellernis dum longaj restadoj en Helsinko kaj aliaj urboj, ĝis fine li kapablis ĝin flue paroli, skribi kaj eĉ senĝene uzi por profesiaj celoj. Lian enamiĝon al Finnlando kaj finnaĵoj oni povus nomi ankaŭ karambola, ĉar la finnan li eklernis pro pli frua deziro lerni la parencan hungaran (siavice pro enamiĝo al la fratino de konata hungara movadano – la muzo de liaj poemoj en Ibere libere), deziro ne facile realigebla en la tiama Madrido.

Dum kelka tempo Camacho gvidis kaj distris turistojn, poste instruis la hispanan al eksterlandanoj kaj en 1995 ekloĝis en Bruselo, kie li komencis labori por Eŭropa Unio kiel konferenca interpretisto el la angla kaj finna al la hispana. Post kelkaj jaroj li decidis eklerni la najbaran portugalan kaj aldonis ĝin al siaj laborlingvoj. De 1999 li ree loĝas en Madrido kaj memstare plu laboras por Eŭropa Unio, kiel konferenca interpretisto el la angla, finna kaj portugala al la hispana. Nuntempe li plulernas la francan kaj ekstudas la ĉinan, certe sub in-fluo de sia tajvana vivkunulino.

Esperanton li eklernis en 1980 kiel 14-jara knabo. Baldaŭ li komencis aktivi en la junulara movado kaj rapide populariĝis en tiu medio. Meze de la 80-aj jaroj li komencis vaste verki kaj publikigi plurgazete. Tre frue li elforĝis fluan, preskaŭ elektran stilon, spicitan per abunda vortostoko kaj tre fajna humuro, iafoje rande de ronĝa ironio. Ekde tiam lia plumo senbride dediĉiĝis al rakontoj, poemoj, artikoloj, eseoj kaj surprize abundaj kaj trafaj recenzoj, jen pri libroj, jen eĉ pri muzikdiskoj kaj filmoj. Krome li ofte prelegis pri literaturaj kaj kulturaj temoj en plurspecaj esperanto-aranĝoj.

 

Verko kaj vojo

 

Libroforme li ĝis nun aperigis: unu rakonton en La mirinda libro (1984); kvin rakontojn en Pandemonio (1987); elhispanigitajn poemojn de Ángel González, en Astura bukedo (1987); plurajn ilustraĵojn kaj du poemetojn en la antologio Sub la signo de socia muzo (1987); du sciencfikciajn rakontojn en Sferoj 6 (1988); ok rakontojn en la antologio Trezoro (1989); elhispanigon de la politika eseo Letero el Palestino (1980) de Santiago Alba Rico; la novelaron Sur la linio (1991); tri sciencfikciajn rakontojn en Sferoj 8 (1993); ok poemojn en la kvaropa verko Ibere libere (1993); la satiron La Majstro kaj Martinelli* (1993); elhispanigon de sia membiografia rakonto La ĉapo de la sterko-vermo* (1995); ok rakontojn en la kvaropa verko Ekstremoj (1997); unu eseon (pri la verkaro de Miguel Espinosa) en la festlibro Menade bal püki bal (1998); la movadan pamfleton La liturgio de l' foiro* (1999); unu eseon pri neologismoj en Lingva arto (1999); kvar sciencfikciajn rakontojn en Sferoj 10 (2000); unu rakonton en la antologio Mondoj 2001 (2001). Krome liaj recenzoj, artikoloj, poemoj kaj rakontoj aperis en la ĉefaj esperanto-gazetoj, precipe en Boletín, Esperanto, Fonto, Heroldo, Hungara Vivo, Iltis-Forumo, Kontakto, La Kancerkliniko, Literatura Foiro kaj Monato.

La unuan literaturan agnoskon Camacho plukis en 1989, kiam la ĵurio de la Belartaj Konkursoj de UEA aljuĝis al li la premion Nova Talento. Sekvajare li denove konkuris en tiu turniro kaj akaparis rekordan nombron da premioj: la unuan, duan kaj trian en la branĉo Originala Prozo; la duan kaj trian en la branĉo Originala Poezio; kaj honoran mencion en la esea branĉo. En postaj konkursoj li same rikoltis vastan bukedon da premioj kaj laŭroj, sed eble la plej gravan li ricevis en 1992, kiam oni regalis lin per la Premio Grabowski. En la sama jaro pro liaj lingvaj meritoj oni elektis lin, nur 26-jaran, kiel membron de la Akademio de Esperanto. Li restis akademiano ĝis la 15a de aŭgusto 2001, kiam li surprize anoncis sian demision pro seniluziiĝo pri Esperantujo – kio certe kontrastas kun la akademianiĝa strebado de pli glor-avidaj aliuloj. Tiam lia literatura aktivado iom ŝrumpis kvante, sed li restis aktiva kaj plu recenzis kaj verkis poemojn, kvankam malpli ofte ol antaŭe. Krome li partoprenis en la longa kaj detala kvinopa reviziado de la 1280-paĝa Gran Diccionario Español-Esperanto (Granda Vortaro Hispana-Esperanta, 2003) de Fernando de Diego. Lastatempe li ree viglas kaj verkemas, kion pruvas la preskaŭ samtempa enmondiĝo de du poemaroj el lia plumo: la nuna, dulingva, kaj alia nur esperanta, sub la titolo Celakantoj.

 

Literatura laboro

 

La literaturan agadon de Camacho karakterizas senapelacia strebo al vero kaj sincero. Neniun linion li verkas nur por plaĉi al iu ajn krom al si mem. Same, li neniun senmeritan flaton malŝparas, nenion kritikindan tralasas sen riproĉo, neniun blufon akceptas sen ridindigo kaj neniun fiaĵon renkontas sen publika skurĝo. Polemikojn li neniam evitas, kiam temas pri defendo de si mem aŭ de aliaj maljuste atakataj aŭ kalumniataj celtabuloj, aŭ kiam li sentas nepran bezonon senmaskigi ŝvelvortajn bonzojn, ĉar li abomenas ĉiaspecajn papecojn kaj pavadojn. Evidente per tiu farmaniero li kolektis ne nur amikojn kaj admirantojn, sed ankaŭ kontraŭulojn kaj eĉ malamikojn.

Verkmodelojn li certe havas. Li mem alkonfesas literaturajn influojn de Danilo Kiš kaj Jorge Luis Borges (la unua nur proze, la dua ankaŭ poezie, ĝis certa grado) kaj stilajn de Fernando de Diego kaj Karolo Piĉ, kvankam el la dua li verŝajne transprenis nur la aŭdacon, dum la stilon de la unua li zorge lernis kaj ekspluatis. Aliaj literaturaj modeloj koncerne esperantan poezion estas parte William Auld (tiu de La infana raso) kaj Edwin De Kock. Tamen lia vojo montriĝas esense persona kaj sendependa, eĉ unika, kvankam li aktive kunlaboris kun pluraj iberiaj aŭtoroj, precipe Miguel Fernández, Miguel Gutiérrez, Antonio Valén, Hèctor Alòs kaj Abel Montagut, kaj ankaŭ kun la subskribinto, formante konatan literaturan taĉmenton, kiun multaj prave aŭ malprave eknomis kaj plu nomas «ibera skolo».

Inspiron Camacho trovas ĉie kaj ĉiel. Senlaca vaganto kaj ĝismedola kosmopolito, li poemas sur ŝipoj, en aviadiloj, tramoj, trajnoj kaj metrooj, ĉe restoraciaj tabloj, en hotelaj ĉambroj kaj sur kafejterasoj en pluraj urboj tra la mondo. Ĉie li kunmiksas kaj fekundigas disajn kaj buntajn ekpinĉojn el diversaj kulturoj, kredoj, medioj, mitoj. Ofte aperas bildoj kaj vortumoj el la araba mondo – jen neforviŝebla spuro de lia iama universitata strebado – sed ensceniĝas ankaŭ la kristana universo sub la formo de bibliaj referencoj intelekte asimilitaj, kaj ne mankas eroj el la klasika atmosfero latina kaj helena. Ĉion ĉi la aŭtoro apenaŭ paŝtelas, sen troa emfazo de tonoj, koloroj kaj nuancoj, kaj tiel li prudente evitigas al ni enuon aŭ ĝenan impreson pri kiĉa pretendemo. Jen ĉi-tembre kuŝas, laŭ mi, la ĝusta mezuro de plaĉa moderno. Camacho ĉiupaŝe forpuŝas la konvenciojn kaj rutinojn de klasikistoj – eĉ kiam li poemas kun ĉioenordaj rimoj kaj ritmoj – sed samtempe lin ne logas nek devojigas la ekscesoj kaj provokoj de modernistoj. Li do estas poeto kerne moderna sed neniel modernisma, kaj ĝuste tio konsistigas lian atuton kaj novecon sine de la poezia fluo esperantlingva.

Politikon li ne evitas. Kruelon kaj agresemon li draŝas kaj forpuŝas, kaj eĉ bestorajtoj ne fremdas al lia homeco. Tamen li penas – ne ĉiam sukcese – eviti la danĝerajn rifojn de engaĝa evidentismo, aŭ alivorte, lin naŭzas banaliga vortumado de politikaj starpunktoj, ĉar la forton de poezio li sentas ankrita ĉe la moto «la malnovon diru nove», kiun li volonte transformus al «la banalon diru malbanale, eĉ kiam temas pri indignoj universalaj – aŭ preskaŭ».

Lian vervon ekscitas kaj fekundigas ne nur korkaresaj pejzaĝoj, ravaj konturoj de ina korpo aŭ nervotuŝa pendolado de homaj grandiozoj kaj frivoloj, sed eĉ kriĉoj, krabloj kaj karapacoj de bestoj ĉiaspecaj, precipe insektoj, kaj ankaŭ dinosaŭroj kaj vespertoj, mandriloj kaj lumbrikoj, skorpioj kaj lacertoj, kaj eĉ stranganomaj fosilioj, plus planedoj, galaksioj, atomoj kaj la plej ekzotaj partikloj de nia bunta universo. Kontraston inter ĉiea, perpleksiga mikromondo kaj plene vivanta, mitokrea makrokosmo la nun prezentata kolekto montras pli frape kaj pli detale, ol la antaŭa poemado de Camacho.

Lian liron vibrigas ĉio kapabla impresi la okulojn kaj tikli la orelojn. La plej etajn detalojn kaj estaĵojn li trovas iel cerbumigaj kaj inspiraj, kapablaj kunŝpini la subŝtofon de verkinda kaj nepre eternigota poemo, eĉ se nur kelklinia. Li iel fariĝis poeto de la ĉiomo, de ambaŭ universoj, la facilgeste enmanigebla kaj la nur po-ete perceptebla. Evidente tio kuntrenas ankaŭ riskojn. Ne ĉiam li sukcesas entuziasmige kaj freŝbilde vortumi sian raviĝon aŭ enpensiĝon antaŭ liliputa vivaĵo aŭ muta siliko, sed tiaj fiaskaj aŭ malvarmaj enpoemiĝoj vere maloftas.

 

Evoluo

 

Aparte interesa demando kuŝas en tio, ĉu Camacho evoluis inter la epoko de Ibere libere (1993) kaj la nuna tempo. Nu, antaŭ dekkelkaj jaroj li ial debutis sur la verda scenejo kiel verkisto lingvoteknike jam preskaŭ perfekta – kaj poeme kaj proze. Ĉu antaŭe li abunde ekzercis siajn verkmuskolojn per neniam aperintaj skizoj? Neniu scias. Se do apenaŭ eblas postuli lingvoteknikan disvolviĝon post tia eksterordinara debuto, okazis tamen koncepta klariĝo, rigarda elmemiĝo, senta maturiĝo, tema pliriĉiĝo kaj precipe unuafoja klara poezia alfronto – kvankam ankoraŭ iom intelekte kribrita – de amo kaj amoro. Camacho ankoraŭ ne fariĝis – kaj verŝajne neniam fariĝos, ĉar lia liro sonas alitembre – vere lirika bardo. Tamen oni povas konjekti kaj eĉ prognozi – sekvante la ĝisnunan fadenon de lia kariero – ke iam ankaŭ pri amo kaj amoro li poemos same unike, verve kaj rave, kiel li nun poemas pri naturaj fenomenoj, pri estaĵoj ultramodernaj kaj palimpsestaj, pri vojaĝaj spertoj kaj ĉiutagaĵoj ŝajne frivolaj kaj etmensaj, sed poeto-lorne simbolaj kaj signifodensaj. Antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj li verkis la miajuĝe ĝis nun plej bonan poemon en esperanto: temas pri kiel, ne aperigita ĉi-kolekte, poemo kondensanta en nur 28 versojn (la nombro 8 ĉiam akompanis lin laŭ lia verka itinero) la tutan historion de la homaro, la disgrandecon de la universo kaj la perpleksiĝon de unuopulo antaŭ tia senlimeco. Oni do povas atendi kaj esperi, ke iam li verkos similaĵon pri la tuta historio de la homaj sentoj, la disgrandeco de la homa koro kaj la perpleksiĝo de enama kaj amorema duopo antaŭ tia senlimeco. Kaj plie – ke li tion faros per lingvaĵo ĝis nun ne renkontita, surprize nova, sena je konvenciaj trukoj, sed samtempe klasike resona. Talenton li havas superabunde, kaj lia vojiro montras tien.

Dume certe plu verkos kaj plu delektos nin la jam establiĝinta kaj nemalhavebla poeto Jorge Camacho, disbraka kaj plurlingva kosmopolito, kiu loĝas en Madrido, laboras en Bruselo kaj Strasburgo, ferias en Finnlando, dividas sian libertempon kun tajvananino, la mondon esploras ankaŭ mense kaj vigle pripensas la universon, ne forgesante sian sunrostitan sudeŭropan naskiĝ-angulon, kiun li senĉese reklamas retadrese, kaj la historiplenajn stratojn de sia amata loĝurbo, kiuj jam inspiris al li tiom da literaturaj monumentoj.

Apartan mencion meritas la dulingveco de la nuna kolekto. Temas ne tiom pri dulingva poemaro, kiom pri poemaro el dulingvaj poemoj, aŭ pli trafe, el poemoj verkitaj dulingve. La aŭtoro do ne tradukas sin mem sed prefere trasentas ambaŭlingve la saman poemdeziron kaj ambaŭlingve ĝin traverkas. La dulingvecon mi trovas salutinda dukiale. Unue, ĉar ĝi unuafoje kaj plenmerite etendas la verkmondon de Camacho ekster la tro malvastajn limojn de la esperanto-mondo. Due, ĉar vole-nevole ĝi prezentas – kaj por esperanto-lernantoj, kaj por studantoj de la hispana – riĉan sortimenton da tradukmodeloj, kvankam la aŭtoro tion apenaŭ celis. Oni ne forgesu, ke Camacho estas ankaŭ tre sperta interpretisto. Ĉi tie li do kvazaŭ interpretas sin mem – trankvile kaj pripenseme, ekster la hasto kaj bruo de bruselaj kaj babelaj konferencejoj.

 

 

Gonçalo Neves



* Rete legebla ĉe: http://esperanto.net/literaturo/tekstoj/camacho/