Mikspoto kun spico varia

 

Raymond Schwartz: ... Kun siaspeca spico! 215 p. ; La Laguna ; 1971 ; Régulo

De Raymond Schwartz, plej konata kiel humuristo kaj kabaretisto, aperis du romanoj, du novelaroj kaj tri poemaroj; krom tio aperis en 1971 ĉi tiu kolekto el prozaĵoj kaj poemoj aperintaj en revuoj. Temas parte pri vortludoj sen aparta tendenco krom amuzi, kaj parte pri satiraĵoj pri mokindaj aferoj en la granda tutmonda politiko kaj en la esperantista mondeto.

Multaj eroj en ĉi tiu mikspoto apenaŭ meritas atenton, sed aliaj ja estas diversgrade amuzaj kaj pensigaj. Unu sufiĉe bona estas kvinpaĝa poemo kun longega titolo: ”Provo de raporto pri unu parto de partoprenantoj ĉe la Universala Kongreso de Esperanto en Munkeno, kiu povus aplikiĝi ankaŭ al aliaj kunvenoj, kie kunvenas esperantistoj”. Alia poemo iom trafa estas ”La dametoj, kiuj floras ...”. Pli mallonga estas la jena:

Al pesimistoj

Vi volas vin pendigi?
Bonege! Sed sen hasto!
Kaj lasu min instigi:
Komencu per ... prokrasto!

Dek paĝojn okupas relative konata serio da limerikoj (kvankam Schwartz ial ne uzas tiun vorton) kun la titolo ”Duoncento da fraŭlino” (jes, singulare, kvankam ja temas pri tre pluralaj personoj), en kiu ĉiu strofo komenciĝas per ”Jen estis fraŭlin’ en”, kion sekvas urbonomo. Kiel ĉiam en limerikoj temas pri tikla fino, plej ofte erotika, kaj ĉe Schwartz bedaŭrinde preskaŭ ĉiam kun tre mucida seksa moralo. Iuj el ili ja tamen estas modere spritaj, kiel ekzemple

24

Jen estis fraŭlin en Ankara;
ŝi estis ridinde avara:
por ŝpari endome
littukojn ŝi nome
kuŝadis ĉe viro najbara.

Pliparto de la enhavo estas proza; parte temas pri mallongaj spritaĵoj kiel ”Utila revizio”, kie ni renkontas studenton pri zoologio, kiu trovas pulon en la dekoltaĵo de sia fianĉino. Li provas kapti ĝin jen sur unu jen sur la alia mamo, sed fine:

Kiam, baldaŭ poste, la obstina pulo reaperis inter ambaŭ mametoj, la studento konkludis sen entuziasmo:
«Mi devas revizii mian tutan sciencon. Ŝajnas ke la pulo estas tamen mambesto!»

La plej interesa parto de la libro laŭ mi estas la represo de ”Laŭ mia ... ridpunkto”, kiu okupas pli ol duonon de la volumo. Temas pri spritaj komentoj pri la pasinta jaro, kiujn Schwartz ĉiujare dum dudek sinsekvaj jaroj publikigis en ”Sennacieca Revuo”. Tie li satiras pri mondskuaj okazaĵoj kaj skandaletoj inter esperantistoj, ĉio en malrespekta, amuza kaj vortluda stilo.

En la unua el tiuj kronikoj, tiu pri 1951, ni trovas ekzemple:

Peza kurteno, fera kurteno. Eĉ la tradiciajn landlimojn ĝi ne priatentas. Germanujon ĝi tranĉis en du partojn. Oni havis jam pli ol sufiĉe da zorgoj kun nur unu Germanujo. Nun estas du. Nome, laŭ unu vidpunkto, la Bonn’a Germanujo kaj la Malbonn’a, sed laŭ alia vidpunkto la Bonn’a Germanujo estas la malbona kaj la Malbonn’a la bona! Ne mirinde, se niaj infanoj sur la lernejaj benkoj perdiĝas en tiu geografia labirinto! Krome, por iri de unu Germanujo en la alian oni bezonas pasporton. Sed – kiel diris Hudson River – al kio utilas pasporto, se ne estas paspordo?

En 1954 aperis ”Suplemento de Plena Vortaro”, kio vekas la jenan komenton:

Oni ĉerpas cetere grandan ĝuon kaj enviindan scion el la dirita Suplemento, kondiĉe, jes, ke oni malfermu ĝin. Inter kelkaj vere utilaj kaj nepre necesaj novaj vortoj mi notis kun plezuro liki. Ĝia signifo estas «Tralasi aŭ ellasi likvaĵon». Ekzemple: Kaldrono likas (kelkfoje ankaŭ kalsono likas, sed pro aliaj kaŭzoj). Tiel, fine, ni havas akcepteblan terminon anstataŭ tiuj tro maldelikataj vortoj, uzataj ĝis nun por paroli pri pli-aŭ-malpli-propravola ellaso de akvo. De nun ni povos diri kun certa eleganteco, ke la hundeto likis kontraŭ la gaslanternon. Tio estas progreso. Ne laŭ vidpunkto de la hundo, sed laŭ vidpunkto de la filologio. Sed oni evitu aserti, ke kato-likaĵo estas malbonodora. Se ne, oni havos konflikton kun la katolika mondo kaj riskos vidi ... protestantajn katolikojn.

En 1961 Schwartz devas denove okupiĝi pri la intergermana limo:

Inter la nuntempaj grandaj konstruantoj meritas specialan honormencion la Orientgermana Respubliko. Vidu, kiel fervore ili konstruadas ... muron en Berlino! La gesto estas bela, eĉ se temas pri Sizifuŝa laboro, ĉar ĉiuj, inkluzive de la konstruantoj, scias, ke kiel ajn alta estos ilia muro, ĝi neniam povos superi la duoblajn murojn de l’ interno, t.e. la ... mur-murojn de eventualaj misedukitoj. Sed tiu fortika berlina muro ebligas almenaŭ, ke ili restu inter si, interne de l’ internujo. La entrepreno estas laŭdinda, tiom pli, ke ĝi neniel malhelpas la internigitojn migri eksteren, se tion ili deziras. Kiam ajn iu el la internanoj volas fariĝi eksterano, nenio kontraŭstaras. Male. La registaro tre efike kunlaboras por fari el tia internano kiel eble plej rapide eks... teranon!

En 1967, post la sestaga milito, li proponas:

Ĉu ne estus pli konvene, nun profiti de la paŭzo por kunveni kune ĉe taso da kafo, por praktiki la saĝecon de l’ antikva proverbo:

«Faru kune kafopaŭzon, vi ne havos ... pafokaŭzon!» Tio estas nepre vera, tiom pli, ke nenio malhelpas vin aldoni ankaŭ glaseton da ...

Se tiel, ankaŭ mi tujpretas levi la glaseton. Je ĉies sano.

En la sama jaro li komentas la fifaman viziton en Kebeko de prezidento de Gaulle, ian pamfleton de Teo Jung kontraŭ la Esperanta Akademio kaj la aperon en Esperanto de la ruĝa libreto ”Vortoj de Prezidanto Maŭ Zedong”.

Kompreneble, kelkaj komentoj dum la dudek jaroj 1951-1970 ne plu estas interesaj aŭ eĉ kompreneblaj, sed mi sufiĉe ĝuis legi la bonhumorajn satirojn de Raymond Schwartz, kiam ili ne konsistas nur el ”kontraŭknaloj” kaj banalaj ŝercoj pri putinoj kaj kokritoj. Mi eĉ ŝatus se hodiaŭ troveblus tia satira kronikulo. Nun legi pri tiuj du jardekoj almenaŭ donas la kuraĝigan senton, ke la mondo estis freneza jam antaŭ kvindek jaroj!

Sten Johansson

 

Reen al:

... Kun siaspeca spico! Raymond Schwartz Ĉefpaĝo originala literaturo