Postvortoj
de Baldur Ragnarsson
Jorge Camacho debutis kiel poeto per sia kontribuo al la kolekto Ibere libere (1993), en 2004 aperis du liaj poemaroj Celakantoj kaj Saturno, en 2007 Eklipsas, en 2009 Koploj kaj filandroj. Kvar originalaj poemaroj en kvin jaroj, kaj nun sekvas la kvina. Esperanto evidente ne perdis sian povon altiri kaj pluteni siajn kompetentajn favoratojn malgraŭ iom sombraj prognozoj nuntempe pri ĝia valoro sur la lingva merkato.
Jam en la unua poemo de Camacho en Ibere libere konstateblas stilo, kiun li en siaj postaj poemaroj stabiligis ĝis efiko de ia nova ĝenro en la Esperanta poezio, kiun mi emas nomi “organisma realismo”, dum mankas pli taŭga termino. Tiun stilon karakterizas originala kaj kreiva kunplekto de vivaĵoj kaj senvivaĵoj en kompaktan tuton, kiun firme subtenas konciza kaj preciza vortuzo, kiu ofte mirigas per sia bilda dinamiko[1]. La aludita poemo, kiu havas la objektivan titolon viajn, estas ampoemo, da kiaj Camacho ja verkis plurajn, ankaŭ en tiu ĉi nova poemaro. Ne estas facile elekti ekzemplon el tiu poemo por atesti pri la kamaĉa stilo, tamen jen la poemfinaj linioj:
flue
blue scintilas via nomo,
tanĝas
pensoj-serenon via spiro...
mi ĝoje
vin invitas celakanti
en
simpatio-maroj,
kies
akvon vi nestis anonime.
Ĉi tie la pronomoj via, vin, vi, mi estas la vivokerno, ĉirkaŭ kiu ĉio cetera turniĝas en kunaga servo por krei la organisman realismon celatan de la poeto. Atentindaj estas ankaŭ la vortoj pensoj-serenon kaj celakanti, ambaŭ ekzemploj de stilaj apartaĵoj ĉe Camacho: gramatika nekutimaĵo kaj vorto eksterordinara. En la koncerna poemo, kiu temas pri eksa amo, kies vestiĝio ankoraŭ senteblas, la cititaj vortoj kuntekste esprimas pli ol unu nivelon de psikaj faktoj per plej ebla koncizo, almenaŭ parte transformebla jene: Via spiro oscile dancas trans la serenon de miaj pensoj; Mi ĝoje invitas vin naĝi kiel nur ŝajne elmortinta fiŝo en la maroj de mia simpatio.
Poemo titolita Kiel verki poemon en tiu ĉi volumo proponas enrigardon en la poetikan
domicilon de Camacho. Tie ne havas lokon Gvidlibraj konsiloj, nek temaj, nek formaj:
Mi
bezonis ideon por ekverki poemon
do mi
prenis la Parnasan Gvidlibron
kaj laŭ
ĝi mi priversu blasfemon, haremon,
krizantemon,
zingibron, kolibron.
Sed mi
fajfas pri rimoj, pri metriko klasika,
pri
kalkul’ de akcentoj, silaboj.
Kaj li anoncas pri siaj preferoj:
Mi
preferas ludi per vortoj,
ludi per
bildoj, konceptoj,
demandojn
starigi sen ajna respondo.
Cetere
poemo, eĉ kurta, bonvolu enhavi neologismon,
kaj, se
eble, ankaŭ gloson, por recenzistoj kaj historiistoj.
Oni rajtas konsideri tiujn preferojn kaj malpreferojn kiel nur parton de la vero, kiel ĝi konstateblas en la verkaro de Camacho. La fajfado al kalkulo de silaboj en versoj ekzemple ne validas pri la liaj japaneskaj poemoj en Eklipsas, kaj lia prefero ludi per vortoj, bildoj, konceptoj tro facile donas ideon pri manko de seriozo. La fakto estas, ke granda parto de la poemoj de Camacho estas profunde serioza, ofte indigna kaj politike trafa pri aktualaj eventoj. Kaj mia sento estas, ke li pli ofte havas respondojn al demandoj ol ne, kiel ekzemple en lia granda poemo pri Darvino:
Ĉu vian teorion kuraĝe emancipan,
Darvino, iu povus akuzi pri
pravigo
de la faŝismaj
revoj, de lukto, ekspluato?
Aserti
plu, ke libro sangriverojn disverŝas?
Sole
mistifikulo, aŭ homo blindumita
de mitoj kaj miraĝoj,
obskuraj superstiĉoj,
povus tiel distordi la vortojn
kaj la veron.
La poezia produktado de Camacho dum la unua jardeko de la nova jarcento atestas impetan kunmarŝadon de insista volo kaj malpaneema kreopovo. Ĉiujn liajn poemarojn akompanas postparoloj de diversaj literaturistoj. Tie ni trovas i.a meditojn pri konkreta realismo (Mauro Nervi); pri varieco de inspiraj fontoj trovitaj “ĉie kaj ĉiel” (Gonçalo Neves); pri kreo de “nova poezia universo” (Miguel Fernández); pri papilieca lirikismo (Baldur Ragnarsson). Tiuj punktoj servu nur kiel atentigoj pri tiuj postparolaj traktaĵoj, kiuj enhavas atentindajn analizojn de poezio serioze esplorinda kaj enhave kaj vort-arte.
Mi ĵus citis la vortojn “nova poezia universo” de Miguel Fernández el lia postparolo por la kvara poemaro de Camacho. Tiu ideo iel eĥiĝas kun la antaŭvortoj de la aŭtoro de la nuna libro, ke post Koploj kaj filandroj li sentis emon verki pri la rilatoj inter la universo kaj la homa mondo. En poemo titolita la universo tiaj rilatoj tamen ŝajnas pesimisme nuancitaj, ĉar la universo mutas, la konkludo estas absoluta
la universo
havas do nul signifon, sencon, celon
aŭ direkton
kiel stranda ŝtono
Alian tonon havas la poemo la paroloj, preskaŭ jubile optimisman. Surbaze de prezento de japana prototipo de aparato, kiu povas retrovi kaj registri pasintajn parolojn kaj lasitajn spurojn tra la kosma fluo, establiĝas tempo-eliminaj rilatoj kun la malvoĉa universo, kio pruvas ke la homa mondo estas ties parto. En la poemo la silika hakilo ŝton-epoka inventaĵo faras paralelan servon de rilatigo, sed tute alimaniere, ĉi tie la homa imagopovo elĉerpas homaran historion el la objekto, kies tipografia formo aspektas kiel fizika bildo de hakila klingo, laŭ modelo de la poezia ĝenro nomata konkretismo.
La ĝeneraleco de titoloj de diversaj poemoj de Camacho (la universo, la mondo, la tero, la naturo, kaj pliaj) anoncas emon sugestitan en la antaŭvortoj de la aŭtoro esplori kaj pripoemi rilatojn, kiujn mi inklinas rigardi kiel klopodon interrilatigi abstraktan realismon kaj organisman konkretecon. Tiun procezon mi jam provis priskribi komence de tiu ĉi postparolo kiel kunplekton de vivo kaj senvivo, ne laŭ la metodo de simpla personigo, sed per kunfandiĝo de du malkongrue realecaj ekzistoj en unu tutaĵon. Mi jam menciis, ke mi volas nomi provizore tiun procezon “organisma realismo”. Tiel en la poemo la universo, ĵus menciita:
la univers’,
la kosmo,
la ĉiomo,
de la galaksiaroj ĝis la subatomaj partikloj,
silentas al ni, homoj,
en silento obstina, persista,
ne de persono ferminta la buŝon firme, neniodire
pro motivo plej nobla, kanajla aŭ simpla,
sed de ŝtono
La ŝtona silento de la universo estas de alia speco ol homa silento, tamen la kompare negativa kunesto servas organisme por pozitive reliefigi realaĵon kaj efektive rilatojn inter la homa mondo kaj la universo, kvankam kun negativaj indicoj. En la poemo la naturo geologiaj kaj meteologiaj dinamikoj organismiĝas en akompano kun la tuta gamo de la vivaj realaĵoj ĝis
jen
ĉie
ĉirkaŭe
la flua
natur’,
fonto de
superfortoj
– nia
indiferenta interfaco
kun la
inkandeska universo
Kvarverse en la poemo m(ovo)j “la flua natur’ ” memorigas pri si kvazaŭ sonĝe, sen impeto, tamen emfaze, dum plaĉe dormas la vivo:
tektonaj platoj moviĝas
kun ungokreska rapido
dum daŭre plaĉe dormaj
progresas monden fetoj.
Grava trajto de la poezio de Camacho estas severaj kritikoj pri la homa mondo. Poemoj kiel la homaroj, la mondo, la tero atestas samtempe la akravidan rigardon de la poeto kaj lian indignon pro la stulteco kaj krueleco de la homoj. En la homaroj li difinas tri arojn de homoj: animistojn, kapitalistojn, unuveristojn, kaj prijuĝas la lastajn du el ili laŭmerite negative. En la mondo same laŭmerite negative viciĝas difinoj, ĝis en la fino sentiĝas konsentema nuanco de spegula simboleco:
la mondo
estas lingva, simbola
spegul’
de niaj timoj kaj deziroj
profundaj,
praaj
homa la
mondo
En
la mono ĉio
moneblas
de kiam la monon oni inventis,
ni homoj legas ĉion mone,
la naturon, la mondon trakomprenas
en la monlingvo, la plej universala
ĝis la observa finjuĝo:
mondo, ju mona
ho des demona
Al
Camacho certe ne mankas indignaj komentoj pri aktualaĵoj
en la mondo, ĉu en malproksimo,
ĉu en proksimo, loke aŭ tempe.
Mi citas unu tian poemon en pleno, kiu bone atestas la konkretan realismon, pri kiu skribis Mauro Nervi en sia postparolo
por Celakantoj. La poemo
estas satira kritiko pri la memkontento de la ordinara
“ni”, kiuj trovas la eksterajn
revoluciojn “tro lantaj”, sed mem nenion faras, nek faris, pri niaj
propraj aferoj pro pigreco kaj poltroneco.
ni trovas
la revoluciojn tunizian kaj egiptan
ni
trovas tro lantaj
kaj
malestime nomas ilin nur ribeloj
kvazaŭ
ni kapablus ribeli kontraŭ io
kvazaŭ
nin motivus, movus ajno
krom
futbalo kaj aliaj idolaĉoj.
ni
pigraj
kaj poltronaj
ankoraŭ
ne plenumintaj la aspirojn de la franca revolucio
aŭ
de la rusa (mi ne parolas nun pri stalinismo)
ni
dikventre
pacaj
mizere
fiaskintaj je la ĵusa promeseto refondi, aŭ reformi, kapitalismon
ni
trovas ilin lantaj.
ni
lamaj
limakoj
kies
diktatoro mortis en piĵamo
kies ĉefministroj
lekas la pugon de la papo
kies
registaroj lasas la kanajlajn registarojn
de
Bahrejno kaj Jemeno
de Libio
kaj Sirio
dispremi
la protestojn
masakri
la liberajn urbojn
kaŝmurdi
sendefendajn civitanojn
ni
trovas ilin lantaj.
ni
povraj
diabloj
kun
balotilo en la poŝo
uzenda ĉiun
kvaran jaron.
En tiu ĉi sia
kvina poemlibro Camacho ne neglektas la konciz-espriman arton de la mallonga
poemo. Camacho estas majstro de tia konciza kaj ĉiam klara stilo, kiu
kapablas doni al la Esperanta vorto ian misteran energion. Liaj mallongaj
poemoj ĉiam havas klaran fokuson, foje de rekta konstato, foje kun humura
kontrasto, foje kun pensveka observo, ekzemple:
Ol mar’
kaj jaroj dividas
nin du
pli profunda rifto:
sude,
Islamo dominas;
transe,
la kredo je Kristo.
Mi jam vizitis
la Roman
Panteonon
sed, je
Saturno!,
sur mian
pantalonon
de alte
fekis sturno.
Sur
kalma sablo
per konkoj
infano ludas
sen tordoj pensaj
kiuj lin gvidus
miraĝe
al miskonkludoj.
La silika hakilo portas titolon de konkretisma poemo, jam menciita. Senartifika imaĝo[2] kiu enhavas historion, kiun transdonas al ni la poeto per bildoj, kaj vastkanvasaj kaj miniaturaj. Antaŭvorte li komparas siajn grandtemajn provojn verki pri la rilatoj inter la universo kaj la homa mondo kun ruinaj kolonoj de subnuba templo “neniam finplanita nek iam ajn finkonstruota”. Efektive, nenia fino estas imagebla en traktado pri tiaj temoj, ĉar iliaj facoj estas senfinaj, kio tamen ne signifas, ke ne valoras daŭrigi la esploradon kaj pritrakti iujn elektitajn facojn poezie, kiel precize faras Camacho en tiu ĉi nova poemlibro. Mi esperas, ke li daŭrigos sian esploradon laŭ sia emo kaj transdonos al ni, liaj legantoj, siajn trovojn per la rimedoj de sia arto.
Rejkjaviko, 9.8.2011