Skope

 

Jorge Camacho: La silika hakilo. 136 p. Mondial, Novjorko 2011.

Ĉu mi naskiĝis aŭ edukiĝis tia, mi ne scias, sed hodiaŭ mi estas ĝisosta prozulo. Ĉe poezio mi ofte sentas min kiel stultulo antaŭ artverko, laiko stulte scivolanta, kion ĝi signifas? Sekve mi legas kaj ĝuas malmulte da poezio, kaj en Esperanto eble eĉ malpli ol nacilingve. Tamen ekzistas esceptoj. Parton el la poezio de Jorge Camacho mi ja kapablas digesti sen tia sento de stultulo.

Laŭ mi la plej karakteriza arto de Camacho estas lia talento montri aferojn – jen etajn, jen grandegajn – en nova, surpriza, senvualiga maniero, tiel malfermante miajn okulojn en neatendita direkto. En la kolekto La silika hakilo el 2011 li volis poemi kvazaŭ esee (p. 11), interalie pri la rilato inter la homa mondo kaj la natura universo. Jam en la titola poemo la silika hakilo (p. 15), tipografie migdalforma kiel tia hakilo mem, li montras sian kapablon pensigi per frape trafa nova perspektivo. Tie li prezentas la paleolitikan hakilon kiel praliteraturaĵon legindan.

[...] ĉi ŝtonan hakilon ni legu
kiel bravan epopeon pri sennomaj herooj, [...]

 

Jam sekvapaĝe en la logo (p. 16) li rigardas la korpojn kaj seksajn agojn kiel parolon, kie logo fariĝas dialogo. Ja oni ofte parolas banale pri ‘korpa lingvo’, sed ĉi-poeme Camacho penetras sub la banalaĵon.

[...]ni povus dialogi suple kaj humide
per niaj karnaĵoj kavaj, pintaj [...]

 

Sed se la homaj korpoj parolas, male en la universo (p. 18)

la universo
mutas
[...]
la universo
havas do nul signifon, sencon, celon aŭ direkton
kiel stranda ŝtono [...]

 

Krom la mondoj homa kaj natura, li traktas ankaŭ la virtualan en mondoj (p. 27).

la hommondo
kaj la bitmondo
kunfandiĝas
konfuziĝas
kiel korpo koitanta
kun ektoplasmo

 

Ĉe Camacho oni ofte trovas vortludojn, kaj kutime ili estas ne nur ridigaj sed ĉefe rivelaj. Ili igas la leganton halti por repensi kaj reimagi la realon. En la mono (p. 23) li priskribas la tiranecon de la mono kaj finas per

[...]mondo, ju mona
ho des demona

 

Kaj en la sentitola poemo prezentata sube (p. 48) la vortludoj vere igas min miri kaj rekonkludi.

Sur kalma sablo
per konkoj
infano ludas
sen tordoj pensaj
kiuj lin gvidus
miraĝe
al miskonkludoj.

 

Fojfoje Camacho poemas pri poezio (p. 47):

Nulan respondon
tombano donos
pri la signifo
de l’ epitafo.
 
Same, prefere,
pri vers’ verkita
antaŭ epokoj
poeton ne demandu.

 

Kaj per humuro kaj spitemo li instruas Kiel verki poemon (p. 96), interalie:

[...]Cetere poemo, eĉ kurta, bonvolu enhavi neologismon,
kaj, se eble, ankaŭ gloson, por recenzistoj kaj historiistoj. [...]

 

La plej gravaj eroj de ĉi poemaro ŝajnas al mi tiuj, kie Camacho trafe senvualigas la lokon de la homo en la realo. Liaj poemoj estas samtempe mikro- kaj teleskopoj, per kiuj li orientiĝas en la universo, kiel en parenteze (p. 51):

teleskopi
inkognite
saturnajn satelitojn
 
mikroskopi
efemere
spermerajn vostosvingojn
 
labila parentezo
)la hom’(
inter du lensoj

 

Kaj ne nur la lokon sed ankaŭ la efemerecon de la homoj li tiel skopas en Kunkresko (p. 41):

pinidoj iĝos
Pinoj, ombron disdonos.
 
ni, promenantaj
tra la pinar’, postlasas
paseman ombron.

 

Per ĉi tiu malzorga spikumado mi eble iomete vastigis mian komprenon kaj inokulis grajnon da poezio en mian prozan animon.

Sten Johansson, 2021

 

 

Reen al:

La silika hakilo Jorge Camacho Ĉefpaĝo originala literaturo