Poezio kun racia kaprico

Postparolo

Mao Zifu

Poezio kun racia kaprico

 

Pri la evoluo de la poezio esperanta, W. Auld havis la suban dividon (en la postparolo por Esperanta Antologio, Poemoj 1887-1981):

 

1887-1921 (Primitiva romantismo)

1921-1931 (Matura romantismo)

1931-1956 (Parnasismo)

1956-1982 (Postparnasismo)

 

Kaj Geoffrey Sutton en sia eseo Pri la periodoj de la Esperanta literaturo (aperinta en Beletra Almanako n-ro 1, septembro 2007) donis alian dividon inkluzive de la prozo:

 

Necesas bapti la periodojn ne sole por la poezio, sed ankaŭ por la prozo. Manke de tiuj etikedoj, necesis elpensi priskribojn, kiuj servu almenaŭ kiel unuaj balonvortoj, por instigi al pli taŭgaj difinoj. Tiel, unue por la poezio (laŭ Auld), due por la prozo:

 

1. 1887-1920 Primitiva Romantismo; Fondo de Stilo.

2. 1921-30 Matura Romantismo; Literatura Florado.

3. 1931-51 Parnasismo; Plenkresko.

4. 1952-74 Postparnasismo; Al Moderneco.

5. 1975- Eksperimenta Poezio; Popularigo de la Romano.

 

Ĉu iliaj konkludoj finus la klasifikadon? Ĉu troviĝus la esperanta literaturo aparte diferenca kaj memstara disde la naciaj? Kian tendencon nia poezio havas? Ĉu ni povus poemumi ne influate de la ĝenerala fluo de la internacia poetiko? Tiujn demandojn mi ne kapablas respondi. Nek kapablas scii, al kiu(j) ismo(j) apartenas la poezio de Jorge Camacho, unuspire leginte liajn ses poemarojn aperintajn en la pasintaj jaroj kaj tiun ĉi novan poemaron Strangaj spikoj. Ĉu poemoj de Camacho estus realismaj, superrealismaj, modernismaj aŭ postmodernismaj? Ankaŭ ne eblas precize klasi ilin.

Rimarkindaj estas la jenaj emoj kiuj montriĝas en la (lastatempa) poezio de Camacho:

 

1. Ne kanti laŭdojn al heroismo, religio kaj amo nobla

Tiamaniere li prezentas vekiĝon de popolano, sintenon de scienco kaj kalmecon de racio. Lia sarkasmo al la tradiciaj konceptoj disfaligas la hegemonion de la kulturo feŭda kaj superstiĉa. Nun ke la dioj estas blindaj kaj mortintaj, kie troviĝas herooj kiuj povus nin savi? Nun ke bodisatvoj koruptiĝis kaj malvirtiĝis, kie kaj kiam sin trovas karitato? For de tiuj laŭdoj ni homoj vivas en kaj per ni mem. Dependante de kreaĵoj el nulo la homa vivo fariĝas vakuo. Nur tuŝeblaĵo estas vera.

 

2. Ne substreki la subjekton

“Mi” ne estas dio nek heroo. Ili mortis; “mi” ne ekzistas plu. Lasu plantojn kaj bestojn ĝui en siaj feliĉo, kolero, malĝojo kaj ĝojo. En multaj poemoj de Camacho ne vidiĝas “mia” ombro. Tiu ĉi mondo ne bezonas ke “mi” ĉeestu. La kapitalismo konsumis “min” per peniga laborado kaj nenifara senlaboreco. Senmieco estas zeno rezignacia. Ni ĝuu la staton senmian! En la socio ni ordinaruloj ne havas la centran pozicion. Niaj vortoj estu fragmentoj nekontinuaj kaj kontraŭlogikaj. El ili, legantoj, ne penu gajni ajnajn edukon kaj edifon! Verŝajne Camacho surdamute verkas sed la leganto povas senti nenion tamen devas ĉion kompreni laŭ sia plaĉo. Tio estas ia libereco, eĉ se ŝli[1] povas kompreni nenion. La verkisto restas lemno, kial legantoj volas eltrovi liajn radikojn en la tero?

 

3. Ne eviti rutinajn bagatelojn

Kiel nuloj ni vivas en la kaĝeska homa mondo kaj samtempe en la senlima universo. Ĉiutage niaj agoj estas nur manĝi, trinki kaj dormi por akiri monon por perdi ĝin. Feki kaj fiki instinkte okazas dum la tagnokto ne sub la regado de vero, justo kaj devo historia. “Mi” ne povas ŝanĝi la du sferojn (la homan mondon kaj la universon) per “mia” unu verso. Nek ankaŭ vi kapablas ordigi ilin per via trafa kompreno al iu poemego grandioza. Do ni kune ludas per kelkaj vortoj en sekundo. Poezieco ekzistas en ĉio kion ni vidas, aŭdas, sentas, imagas, sonĝas, legas ktp. Nenio kaj neniu ne povas eniri en la poemon. Por Camacho inspiroj kapteblas ĉie kaj ĉiam: en la hejmo, dum vojaĝado, sur strato, ĉe invito kaj vizito, pri rilatoj inter homoj, landoj, homo kaj besto aŭ planto, atomo kaj universo, materio kaj spirito, karno kaj animo, inteco kaj onteco... kaj eĉ inter la du mioj, hajko kaj malhajko. Kompreneble la kaptado prosperas nur al la poeto kiu volas kaj povas lasi sin spekti la teron kaj la ĉielon per unu okulo nebula, starante modesta ĉe la rando de la viva scenejo. Por tiel fari, bezonataj estas sinteno kaj metodo hiperbolaj, ludemaj, komikaj kaj humuraj.

 

4. Ne devii de la virgeco de la lingvo

Poezio estas privata, kaj poemo devas esprimi nur sin mem. Sub la plumo de Camacho la lingvo revenas al sia origina stato – nek makulita nek perfortita, kaj rekta kaj freŝa. La parola stilo kaj la senca pureco de vortoj ecigas versojn en tiu ĉi poemaro (kaj ankaŭ plejparte en la antaŭaj ses poemaroj). Ofte inter la enhavo kaj amplekso de la morfemo ne kuŝas distanco kiun la leganto ne povus ne transiri pere de asociado. Por legi liajn versojn sufiĉas nur instinkta sento por la lingvo.

 

5. Ne meti imagojn unu sur la alia sed aranĝi bildojn unu apud la alia

Dum la legado sent-emaj legantoj flaras de tempo al tempo la densan intencon malkonstruantan de Camacho. Konscie aŭ subkonscie, li sin turnas kuraĝe de Ezra Pound prefere al William Carlos Williams; lia stilo kliniĝas de tiu de En stacidomo de la metroo (In a Station of the Metro) al tiu de La ruĝa manĉareto (The Red Wheelbarrow). La ŝanĝo de la subjekta esprimo al la objekta priskribo postulas ke la poeto elkovu originalan ideon ĉe aranĝado de la bildoj kaptitaj. Ne strange, ke en Strangaj spikoj vidiĝas multaj versoj kiuj ne entenas ligvortetojn kaj kompletajn fraz-elementojn. Tiu ĉi simpla, senornama tekniko de verkado similas konturdesegnadon per peniko sen kolora tuĉado. La poeto predis la staton palpebruman de objekto aŭ objektoj kaj fotile notas la scenon sur papero aŭ ekrano. Kiel la legantoj interpretas la bildon? Laŭ siaj volo kaj deziro, gusto kaj vido! Iuj aprezu la komponon, iuj la fonon, iuj la temon, iuj la lumon kaj iuj la ombron... Ĉiu havas siajn spertojn kaj ĉiu ŝatas sian imagon. Ne grave, se iuj konsideras iun poemon pozitiva sed aliaj male. Nun ke en tiu ĉi mondo jam pereis eĉ la justa kriterio kaj iuj landoj potencaj aŭ aŭdacaj povas agi por siaj profitoj arbitre obstine, kial la esperanta poezio neprofitiga ne povas posedi la trajtojn plurvizaĝajn? En politiko kaj ekonomiko tute ne estas normo, kial nepre solidu la parnasa modelo en la esperanta poetiko? Ne necesas zorgi, ke la versoj estu klaraj kaj trafaj kiel sloganoj aŭ infankantoj. La kosmo kreiĝis kaj ekzistas ĝuste en la tohuvabohuo. Ankaŭ poezio en ĉiuj lingvoj.

Eble la supre menciitaj karakteroj pensigas al oni ke la poezio de Camacho dependus de iu literatura ismo, ekz. de postmodernismo. Ĉu vere? Kiel ajn, mi ne certas nek asertas. Fakte, nemalmultaj poeziaĵoj de Camacho ankoraŭ estas iagrade klasikaj. En la formo tiaj precipe aspektas almenaŭ (mal)hajkoj kaj koploj, kaj en la enhavo multaj poemetoj temas pri politiko, pensadoj racia kaj filozofia – eĉ en vortludoj. Tiuj temoj kaj metodoj ŝajne ne tro kongruas kun la tiel nomata postmodernismo. Evidente, Camacho ne estas pura ajnisto ĉar li amas senĉese ŝanĝi siajn rolojn de urbo al urbo, de lando al lando, de posteno al posteno... Al li mankas sufiĉa manio kiun postmodernistoj tenas en la osto. Li ne estas indiferentisto kaj flanka rigardanto. Lin ofte kortuŝas suferantoj pro militoj, nejusto kaj religioj. Liajn humorojn influas amikeco, disputado, medio, la esperanto-movado ktp. Poemumante li restas homo racia, fidela kaj malkaŝema. En liaj versoj ni ne vidas inundon de am(or)o kaj degeneron de la homeco. Poetoj kaj recenzistoj aparte substrekas la profundan senson kaj realecon de la poezio, rifuzas la verkadon de poemoj langvoraj, ellasantaj vantec-dezertecon kaj donantaj koksupajn konsolojn, kaj avertas la noblecon halucinan kaj narcisisman. Prave! Ankaŭ mi opinias ke poetoj devas dediĉi grandan atenton al la epoko, en kiu ili vivas. Ĝuste por tiel fari, Camacho verkas multajn poeziaĵojn, inspirite de ĉiutagaj novaĵoj, kvazaŭ foto-ĵurnalisto komente raportus pri militoj kaj katastrofoj. Tiuj versoj ŝajne por iuj legantoj aspektas ne tiom bel-artaj, sed ĉi tiaj ĝuste mankas al nuntempo. Verkistoj kaj legantoj diras ke en nia poezio nun necesegas la akraj ungoj de leopardo sed ne la mola lango de kato. Pri tio ankaŭ mi konsentas centprocente. Feliĉe en tiu ĉi poemaro ni povas aŭdi la kriadojn de leopardo – for la militaristojn!

Sendube mia juĝado ne estas tiel konvinka kaj kredinda kiel kion tiuj poetoj aŭ recenzistoj faris en la postparoloj por la antaŭaj poemaroj de Camacho. Do mi pete volas ke legantoj aŭ legintoj mem apreze juĝu ekzemple du poemetojn cititajn el Kurte (plu):

 

12

 

stalakTiToj

     strebas

      guton

       post

        gut

          ’

        al

stalagMitoj.

 

13

 

blinde mi karesas la mentonon,

la mandiblon, la makzelon,

la vizaĝon

serĉe al iamaj

karaj brankoj.

 

 

Kiajn impresojn ili donis al vi, karaj?

Mi ne tre timas ke mi probable miskomprenis Camacho’n. En mia vid-angulo mi frontas al la privateco kontraŭmodela. Se mistrafo okazis, tion prenu por miaj propraj espero kaj deziro. Mi ekŝatas iujn postmodernajn aĵojn en kiuj miksiĝas pikturo, muziko, skulpturo kaj hortikulturo... Ĉio estas objekto tuŝebla mane, okule kaj orele. Nuntempe furoras televidaj programeroj kun prezentado de realaj homoj sed ne filmoj kun falsaj trukoj. Tio estas vera kulturo ŝatata de popolanoj. Kiel popolano mi opinias vere originalaj tiajn poeziaĵojn kiaj estas la cititaj du kaj en la formo kaj en la enhavo. Bedaŭrinde, ekde la tempo de Zamenhof, en Esperantujo tro da verkaĵoj plenaj de kontraŭsciencaj predikoj, blind(ig)aj adoroj kaj naiv(ig)aj superstiĉoj lacigas nin kiuj mem estas nur nenobeloj vivantaj for de la gardado de dio, budho kaj reĝo. Ni estas lacaj en la spirito kaj en la korpo.

Ĉe multaj verkistoj en periodoj okazas la laceco pro longedaŭra estetika sento, Camacho tamen havas verŝajne neelĉerpeblajn pasion kaj energion. De la jaro 2004 ĝis 2013 li publikigis siajn ses poemarojn. Kiel li verkis? Kia estas lia persona verkprocezo? Jen la konfeso:

 

En la lastaj jaroj mi verkas preskaŭ nur poemojn, sed la procezo similas: mi ekhavas ideon, kiun kutime mi tuj notas en poŝkarejeton aŭ sur ajnan paperpecon (ekzemple sur trinkejan papertukon); poste mi disvolvas kaj prilaboras la ideon ĝis definitiva formo, sufiĉe rapide ĉar, pro denaska pigreco, mi evitas produkti longajn verkojn kiel romanojn aŭ epopeojn. Tre malofte mi modifas ion jam verkitan, krom se temas pri evidenta eraro; anstataŭe mi preferas verki ion novan. Sed kelkaj ideoj ne tuj transformiĝas al verko; ili restas notite, aŭ en fora anguleto de la cerbo, ĝis oportunaj tempo aŭ cirkonstancoj revenigas ilin, se tiel diri, al la verkejo aŭ verkujo.

(citita el la artikolo Malgraŭ ĉio, ni plu verkas, aperinta en la poemaro En la profundo, p. 281-287)

 

Bis!

Estas kredeble, ke post Strangaj spikoj aperos novaj poemaroj de Jorge Camacho.

 

Changde, 6.9-21.12.2015



[1] ŝli: ŝi aŭ li.



Reen al: Strangaj spikoj - Jorge Camacho - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj