Amerigo Iannacone: Kaj tamen

Amerigo Iannacone, Kaj tamen, paĝ. 80, € 10,00. ISBN 978-88-97930-68-6. La libro estas akirebla per mesaĝo al: amerigoiannacone@..., aŭ evaedizioni@... .

Ĉu vi volas koni italon? Legu ĉi tiun libron. Ĉu vi volas koni italan poeton? Legu ĉi tiun libron. Amerigo kolektas ĉi tie poemojn verkitajn en pluraj epokoj de sia vivo, kaj li rakontas al la mondo siajn internajn sentojn en la pluraj vivo-fazoj.

Li estis infano kaj adoleskulo en malgranda vilaĝo en centra Italujo fine de la dua mondmilito.: 'Mi ekkonis la militon/en la ankoraŭ timoplenaj okuloj/de mia patrino.' Kiel ĉiu adoleskulo li metis al si viv-klarigajn demandojn. La poemo 'enigmo', la unua de la kolekto, parolas pri 'misteroj deĉifrendaj kaj duboj klarigendaj'. Laŭlonge de la libro, tamen, estas klare, ke li trovas sian ekvilibron kaj akceptas kun ĝojo sian vivon: 'Kaj tamen estas ĉiam motivo por vivi'.

Estante italo, li estas ege ligita al sia vilaĝo: 'Vilaĝo sen memoro,/ sen rozaj esperoj,/ anonima vilaĝo sed/ vilaĝo sen egalaj,/ amenda vilaĝo.' En lia situacio temas pri subvilaĝo, Ceppagna [Ĉepanja], alivorte pri negranda ŝtona domaro sur la flanko de monto, kiu, tamen, verŝajne havas plurjarcentan ekziston. Italoj estas tiaj: se ili naskiĝis en Ĉepanja, ili volas vivi kaj morti tie. La allogon de Parizo, la potencon de Nova Jorko, la ekzotecon de Tokio ili volonte lasas al la homoj, kiuj naskĝis en tiuj urboj. Eble vi memoras la verson de la napola kanto "Sankta Luĉia malproksime de vi..." en kiu riĉa elmigrinto al Usono, tamen kantas "Kiu naskiĝis en Napolo, volas morti tie."

Italoj estas ununuraj pri tio, kaj Amerigo estas itala italo. Poste li eĉ enamiĝas kaj deklaras tion: ' unu virino al mi sufiĉas,/unu virino por ami.' Poste, kompreneble, la itala familio tre gravas al li, kiel al ĉiu italo, kaj li ĝojas rekoni siajn trajtojn en la filo 'kaj dume iom revivas la perdita mio'. Dum la tuta vivo li estis instruisto apud sia vilaĝo, eldonisto kaj poem-verkisto. Ĉi tiu lasta okupo profunde influis lian vivon kaj lian meditemon: 'Ĝi [la poezio] estas lambastono kaj ĉagreno/estas doloro kaj estas ĝojo/sed ĝi estas organo/de la viviga aparato/de la poeto'. Same li komprenis, ke esperoj kaj revoj helpas vivi 'sed eĉ la eteraj kasteloj/de la atendoj/utilas al la vivo'.

La fino de libro estas vera italeca triumfo de familiaj rilatoj. Deko da poemoj estas dediĉitaj al la geedziĝo de la filo, kio signifas transiron de unu vivofazo al alia, en kiu oni estas avo kaj en kiu la aktivan vivo-rolon transprenas la nova paro. Lia sopiro por la larĝa itala familio estas evidenta en la peomo 'Mankas la geavoj', en kiu li skribas: ' Mankas, Renco [nomo de la filo], la geavoj/kiuj tro frue foriris,/mankas avo Luizo/kiun ni ne konis/kaj avino Ermina....'.

Do li estas tipa esperantisto de tiu speco, kiu estas tre ligita al sia vilaĝo kaj samtempe forvagas de la loka fermita idea medio per Esperanto. Sennombra esperantistoj tra la mondo provas konigi al vi sian regionon, la monojn apudajn, sian urbon, la literaturaĵojn, kiuj ili legi. Abundas tiaj verkoj en nia mondo. Amerigo ne faras tion, sed publike konfesas sin kaj siajn sentojn en siaj poemoj.

Ne pova manki lasta frazo pri lia Esperanto: ĝenerale bona sed kun kelkaj poeziecaj vortoj evitindaj.

Renato Corsetti

 

Reen al:

Kaj tamen Amerigo Iannacone Ĉefpaĝo originala literaturo