Mikaelo Giŝpling: Tie ĉi tie

GIŜPLING, Mikaelo ; Tie ĉi tie ; 104 p.; Antwerpen ; 2003 ; FEL/Stafeto

Legu recenzon de Donald Broadribb el Monato:
Poezia trezoro

Legu recenzon de Don Harlow:
Tie ĉi tie

Legu recenzon de Jorge Camacho en Beletra Almanako oktobro 2010, n-ro 9: Tiam ĉi tiam.

Legu enkondukon de Christian Declerck:
Enkonduko al Mikaelo Giŝpling

La poemoj, kiujn la aŭtoro prezentas en tiu ĉi libro, plejparte estas skribitaj en la tempo, kiam en la vivo de la aŭtoro okazis tre gravaj por li eventoj: li transloĝiĝis el Moskvo en Jerusalemon. Tial la leganto trovos en la libro videblajn spurojn de tiu ĉi migrado el la Nordo al la Sudo. Kaj ne estas mirinde, ke multaj poemoj aperis danke al impresoj kaj rememoroj, kiuj venis al la aŭtoro tie kaj ĉi tie.

Specimena teksto:

La odor' de sal' kaj gudro,
Blankaj veloj, alta mast' ...
Jam eliras nia kutro
El la golfo al la vast'.

Nigra Maro - Pont-Eŭksino,
Freŝa vento, suna bril',
Nin balancas via sino,
Kiel iam la lulil'.

Reen al: Mikaelo Giŝpling - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj

?? ?? ?? ?? 2