Enkonduko al Mikaelo Giŝpling

Kaj per la lipoj sekaj pro soif'
Ektuŝi l' puran fonton de beletro
Kaj aŭdi, kiel batas kontraŭ klif'
La ondoj de homera heksametro.

Mikaelo Giŝpling estas benita talento. Aperas jen lia tria poemaro: “Tie ĉi tie”, post “El sisma zono” (FEL, Antverpeno,1994) kaj “Eola harpo” (Eŭropa Jura Universitato Justo, Moskvo, 1999).

En sia unua verskolekto li skribis:

Mi scias tamen: povas resti verso,
Se estingiĝos mia Universo.

Ĉu li verkas tial, ke… «La vivo pasas — daŭras nur la Vort'»?  Eble, ĉar…

Por nia vivo, ĉiu nia spir'
Ni pagu sen kvitancoj kaj sen kontoj…
Ni same devas antaŭ la forir'
Restigi ion por la alirontoj.

Parteton de la varmo el anim',
La sperton akiritan dum monatoj,
La amon – kiel signon de estim' –
Restigu al venontaj nekonatoj.

Sed ne nur tial. Ja lia verkado estas la vivo mem: lia kaj nia, ĉar la okazaĵoj, la ĝojoj kaj doloroj de la vivo, la subitaĵoj – la tiroj, puŝoj kaj batoj –, formas la ĉiaman temon de ĉi poeto filozofa. Ĉu la sekreto de lia arto, de lia allogo, estas ĝuste tiuj ĉiutagaj temoj, la rutinaj homaj interesoj — kultivitaj kaj aparte kulturitaj?

Loĝantoj de l' merita libra ŝrank' –   
Amikoj miaj el malnovaj libroj,
Ĉeestas vi en ĉiuj miaj fibroj,
En miaj vejnoj fluas via sang'.

Vi, homoj de diversa origin',
Al mi alvenis el susuraj paĝoj
Kaj viaj aventuroj kaj vojaĝoj
Maltrankviligis kaj allogis min.

Amikoj miaj! En la itiner'
Vi estis mia ankro kaj apogo.
Vi min avertis kontraŭ la mensogo,
En kiu dronas sendefenda ver'.

Tamen, li havas dubojn, timojn, ankaŭ li. Precipe tiun ĉi:

La lingvon, kiun mi elektis,
Ne ŝatas nia flegma mond'…
Ĝi sonas nur en streta rond'.
Ĉu vane mi la rimojn plektis?

Sed ankaŭ aliajn, pri            “La arto”

La arto estas pozo,
En kiu la artisto
Al mondo sin prezentas

La pozo povas logi,
Kaj ŝoki, kaj arogi
Kaj brili, kiel straso –
Sed tio ne sufiĉas!

Kaj precipe pri la vivo mem:    

“Ho vivo! Vi estas malsano letala.”
La viv' nin korodas, turmentas, doloras
Kaj en iu loko, en tempo fatala
Nin frue-malfrue finfine devoras.

Kaj tamen nin ravas la grimp' sur deklivo!
Ni spite al saĝo al krizoj rapidas,
Feliĉon soifas, riĉaĵon avidas,
Laboras en ŝvito kaj amas en febro –
Ĝis nin elkonsumas la morbo de Vivo
Kaj niajn okulojn ekkovras tenebro.

 Pri ties teruraj cirkonstancoj:

Kaj kvankam delonge l' epok' elektrona
Forŝovis l' epokojn de bronzo kaj ŝtalo,
Pensigas min ofte la aspra realo,
Ke vivas ni ĉiuj ĝis nun en la ŝtona,

Ĉar bolas bataloj por plena ekstermo
De la konkurantoj per murdoj kaj rabo,
Per pafoj en koron kaj batoj per klabo…
La leĝ' de ĝangalo, la mor' de kaverno…

Liaj pensoj kaj meditoj, ravaj kaj pravaj en sia simpla vortovesto, fluaj kaj sinuaj — ĉu aulda filozofio remuldita inter martelo de Baghy kaj amboso de Kalocsay? Ĉu harde trempita ungare? 

Nur en hazarda varianto                        
Prezentas sin la Providenc' –
De multaj fortoj rezultanto,
De multaj agoj konsekvenc',
De multaj vojoj koincido…

Kaj vana estas nia fido
Pri dia volo kaj destin'…
Laŭ striktaj leĝoj universaj
En manieroj plej diversaj
Hazardo blinda regas nin.

La esperanta beletro, same kiel ĉiu nacilingva, konas poetojn pli spontanajn, pli temperamentajn (ofte kun blankaj versoj) kaj poetojn metie disciplinitajn (kun versoj perfekte aranĝitaj). Se elŝovi du el inter niaj granduloj, klara ekzemplo de la unua grupo estas Miguel Fernández, de la dua grupo William Auld. Giŝpling ŝajnas aparteni al la dua grupo, sed ĉu li hejmas tie? Ecojn de la unua li ankaŭ montras. Estas tre riske apartigi artistojn laŭ kriterioj de temaro, de emocio kaj racio, de sentoj kaj rezonoj, de esprimtalento kaj temperamento. Ĉiu disspecigo estos evidente persona kaj arbitra. Ĉu ne? — Unuflanke, Baghy, Hohlov, Miĥalski, Waringhien (Maŭra, Peterido), Tárkony, Newell, Kurzens, Rossetti, Balbin, Piĉ, Urbanová, Rumler, de' Giorgi, de Kock, Ragnarsson, Sadler, Carr, Maron, Browne, Nervi, Neves, Camacho…; aliflanke, Kalocsay, Dresen, Nekrasov, Baranyai, Clark, Boulton, Mattos, Ungar, Ertl… Sed jen! Rezulto jam tute ne kredinda! Nek elĉerpita
listo, kompreneble. (La nomitoj enviciĝas laŭ dato de naskiĝo.)

Malgraŭ ĉia emo al komparo, restas elstarigi kaj emfazi la unikan karakteron, la tute individuan tonon de la giŝplinga poezio.

Giŝpling, erudita poeto, tuj mirigas per perpleksiga kombino de facila, bonega lingvo, simplega stilo, perfekta prozodio, kaj profunde filozofa penso. Krome, discipline li datumas ĉiun eron. Iuj prias la naturon, la sezonojn. Aliaj havas biblian temon: “La venĝo” (de Potifar). Aŭ estas vojaĝo. Aŭ revo. Virtuoza kombino de lertaj rimoj kun trafaj ideoj. Oftas originalaj asonancoj: bremsoj / pensoj; poplo / binoklo; forsto, frosto; vitro / vintro; vitro / fingro; folioj / fosilioj.

Li estas majstro de la metaforo. El Eola harpo mi memoras mempriskriban alegorion: “Felsako”, kiu aludas lian maljuniĝon. Impresis egale, ĉi-poemare, “Ŝnurdancistino”, pri la animo. Simile frapis min “Sablohorloĝo”, kiu resumas la vivokuron, same kiel “La taso” en la unua poemaro.

Kaj la vivo min turnis
kaj turniĝis mi mem, kiel turbo…

Per “Sur deklivo de vulkano” li metafore konsideras la konflikton en Palestino. Kaj ĉu li ne brile prijuĝas kaj kondamnas ĝin en “Festeno de Belŝacaro”?

Jaroj pasas — lante aŭ impete…
Kio do ŝanĝiĝas sub la sun' ?
Ĉio estis, estos kaj ripete
Saman vojon iras ankaŭ nun.

En tiu lumo ankaŭ “Katono la Maljuna” iĝas multsignifa.

Jes, la nuna mondo ne agordas lin jubila:

Adiaŭ do, Jarcent' dudeka!
Vi estis vere pensoveka,
Sed pro sukcesoj de Scienc'
Ni ne fariĝis pli feliĉaj —
Nin gvidas celoj superstiĉaj
Kaj premas ŝarĝo de l' potenc'.

Christian Declerck
(en la poemaro Tie ĉi tie)


Aperis poste en Moskvo, ĉe eldonejo Impeto en 2008, lia kvara, la eta poemaro Vespere, en kiu Giŝpling kolektas krom originalaj poemoj ankaŭ tradukojn (el rusaj kaj germana aŭtoroj). Denove iuj esperantismaj: La lingvo de espero,  Aborta rimo, La konsekro; sed plaĉas ankaŭ aliaj, inter ili: Arkivisto, Mecenato, Al Ofelia.