Sur la vivovojo

SUR LA VIVOVOJO, — Poemaro originala kaj tradukíta. Aleksandro Logvin. Renkanto sur la vivovojo de Ferenc Szilágyi. Kovrilo de Jan Schaap Jr. STAFETO , Beletraj Kajeroj, 24. J. Régulo, Eldonisto , La Laguno, Kanariaj Insuloj. 1964. 12x 18.5 cm. 116 paĝ. Prezo: 1,20 usonaj dolaroj ( aŭ egalvaloro).

Poeto estas estaĵo esence sopiranta aliel koncepti aŭ — kio estas la samo — viví en alia, pli luma mondo ; ordinare estas homo kies eksteraj vivcirconstancoj draste kolizias kun la idéala, orluma mondbildo zorgege vartata en la kora interno.

Aleksandro Logvin estas homo kiun la vivo batís el plej diversaj flankoj do liaj poemoj havas stampon de malĝojo, nórmala, eterna reago (kial!) de ĉiu sentema homo. Longvin ja ne estas escepto. Li, poeto, la eterna poeto, la sama veama, universala poeto!, prikantas kaj poetece priskribas ĉion ajn. La plej subtilaj vivnuancoj, perceptitaj en ĉiutagaj vivokazajoj, kaj fremdaj por la ordinara homo, vekas en li mondon el sentoj, kaskadon el mal — kaj feliĉaj memorajoj ; bildoj plenaj je subtila parfumo, nepriskribebla emoeio. Mirinda alkemiarto de la poeto.

La enhavo de la libro ne estas ordigita kronologie sed teme. Momentoj, Scenoj, Omaĝo j, Mesagoj, Meditoj kaj Interpretoj (tradukoj), estas kaptitoloj de poemserioj kie la interna riĉo de la aŭtoro disbelas, pompas, ĝojas, kaj malĝojas. Jen peceto pri infanaĝaj rememoroj :

Lerneja bru’ Ĝojrid infana
Agrablaj saltoj de futbal’
Feliĉa aĝo, diafana,
La plej mirinda vivkristal’!

Kaj pri aktualaj elreviĝoj:

Mi iris hejmen.
Laca.
Senreviĝinta.
Post laboro.
Kun animdoloro.

Ĉiam sub tiu duaspekta vivinstigo: kareso aŭ vipfrapo de la sorto. Ĉu li antaŭsentas la senelireblon de tiu eterna ciklo? Jen mi tuŝis tiklan temon kiu tamen gravas, sed ni lasu momente ĝin. La libro, posedinda, meritas pluan komentarion sed spaco mankas. Krom konsili la leganton legi la libron nur restas do al mi gratuli la eldoniston, ĉar tiu ĉi poemlibro, kvindeka eldonita sub la emblemo STAFETO, signas la literaturan Jubileon de Eldonejo kies gravan servon al Esperantujo rekonas ĉiu bona Esperantisto.

N. L. ESCARTIN

 

Reen al:

La lasta taglibro de l' poeto" A. Logvin Ĉefpaĝo originala literaturo