Mondoj

34 Esperantaj rakontoj, rikolto 2001 – eld. Kleks, Pollando, 2001

Loĝas en pola urbo Bielsko-Biała bona esperantisto Georgo Handzlik. Li verkas kaj plenumas kantojn en Esperanto, aperigis du kasedojn kaj kompaktdiskon. Tio jam sufiĉus por lasi videblan spuron en E-kulturo (ĉar laŭ mi la kantoj estas vere bonaj, ĝuste tion en nia lando oni nomas "aŭtora kanto"). Sed li faras por ĝi ankoraŭ ion, eble ne malpli gravan – li eldonas la librojn en Esperanto. En t.n. "nigra serio" de lia eldonejo KLEKS aperis jam "La Lada Tambureto" de Günter Grass (trad. T.Chmielik), "Marta" de Eliza Orzeszko (trad. L.Zamenhof) kaj ankoraŭ kelkaj libroj. Kaj jen – vica donaco por ĉiuj ŝatantoj de E-literaturo, kolekto de 34 originalaj rakontoj de 30 aŭtoroj. La rakontoj estis kolektitaj tre simple: la eldonejo disvastigis alvokon al E-verkistoj sendi siajn rakontojn por tiaspeca kolekto. Brila ideo! Poste restis nur selekti la plej indajn rakontojn el inter pli ol 50 alsenditaj.

La rezulto de tiu laboro estas vere impona malgraŭ ke inter aŭtoroj de la rakontoj mankas multaj el la plej eminentaj E-verkistoj (verŝajne la senditaj de ili rakontoj estis malpli bonaj ol la selektitaj! – ŝerco). Sed ĉu vi povas imagi – en nia literaturo estas minimume 30 aktive verkantaj aŭtoroj (kaj temas nur pri prozo, eĉ pli mallarĝe – pri rakontoj, ekzistas ja ankaŭ ne malpli multaj romanistoj kaj poetoj). Ĉiun rakonton antaŭas kurta sinprezento de la aŭtoro en formq de respondoj al diversaj demandoj plus la mapo, kie estas indikita "mia loko sur Tero" de la aŭtoro. Kelkaj aŭtoroj metis ĉi tie la mapon de tuta Tero kun la klarigo "mondcivitano", "neniulandano"... Pro tio sur la kovrilo estas skribita "30 esperantlingvaj verkistoj el 5 kontinentoj", ĉar la kvanto de prezentitaj landoj ne kalkuleblas.

Kio konceraas la rakontojn mem, ili estas vere diversaj kaj plejparte interesaj. Verŝajne ĉiu leganto trovos ĉi tie rakontojn, impresajn por la animo, koro aŭ cerbo. Estis nur unu rakonto, kiu ŝajnis al mi vere nekomprenebla kaj ne taŭga por la kolekto. Kiel diris al mi poste Georgo Handzlik, ili speciale decidis meti unu tian rakonton en la libron por ke ĝi estu vere reprezenta kaj montru ankaŭ tiaspecan kreadon. Verŝajne troviĝos leganto(j), al kiu(j) plaĉos ĝuste tia nebula verko. Provu trovi ĝin mem.

Al rusiaj legantoj devas plaĉi tio, ke nian landon reprezentas en Mondoj kvar aŭtoroj: Grigorij Arosev, Arthur Arteev, Mikaelo Bronŝtejn kaj Valentin Melnikov. Ili, same kiel la aliaj aŭtoroj, ricevas de la eldonejo ekzempleron de la libro, Diplomon kun la danko pro la kontribuo kaj specialan medalon kun la surskribo "Verda laŭro 2001 de la Eldonejo KLEKS".

Menciindas ankaŭ, ke la eldonejo planas aperigi tiajn kolektojn ĉiujare. Sukcesojn al ili!

De nia flanko estas planate en sekvaj numeroj de REGo rakonti pri la eldonejo KLEKS kaj aliaj ĝiaj libroj.

Garik Kokolija (Moskvo)

Rusia Esperanto-Gazeto n-ro 4 (6) septembro 2001