Sen Rodin estas plumnomo de italo Filippo Franceschi, emerita instruisto kun variaj interesoj kaj du gefiloj – denaskaj esperantistoj. Li lernis Esperanton en 8-jara aĝo, kaj jam dum 70 jaroj ĝi restas por li "la unua lingvo de la koro". Dum tiuj jaroj li vivis en diversaj landoj kaj multon spertis. Li verkis rakontojn kaj eseojn ekde 1956, sed ne estis rimarkata en E-literaturo. Lia unua libro – "Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj" aperis nur en 2006.

La nuna volumo "Nu, kaj do?" enhavas – kiel asertas la subtitolo – rakontojn, raportojn, recenzojn, revojn (plejparte la materialoj jam estas publikigitaj dise en gazetaro, bedaŭrinde mankas konkretaj indikoj pri tio). Vere admirindas, ke 78-jara homo ne nur rakontas pri pasintaĵoj, sed ankaŭ revas... kaj iam ne facilas distingi inter revo kaj realo. Tamen, ĉu en la rakonto aperas pura vero, ĉu miksita kun fantazio – la aŭtoro ĉiam restas absolute sincera kaj junece verva.

La temoj estas plej diversaj. "Perdita Ŝanco" estas rakonto en formo de letero al iama lernej-amiko, dekomence real-aspekta, poste ĉiam pli fabeleca. La aŭtoro vizitas iun foir-ekspozicion, vagante tie solvas malfacilan geometrian taskon (la koncerna desegnaĵo videblas sur la kovrilpaĝo) – kaj pro tio ricevas ŝancon transloĝiĝi en mondon de feliĉo... Legu kaj pensu: kion envere volis diri la aŭtoro.

"Sekso en scienca liceo" (jam aperinta en ret-revuo "Mirmekobo") traktas okazon en liceo de malgranda urbo. Ne trompu vin la loga titolo, fakte ne pri tio temas...

"La ŝtelo-manao" (presita ĉi-jare ankaŭ en novelkolekto "Vizaĝoj") estas pens-instigaj rememoroj de maljuna instruisto pri iama progresema eksperimenta lernejo kaj solvo de morala problemo. (Eble necesus iom da klarigoj pri itala lernej-sistemo.)

"La terno" estas akra satiro absurdiga pri nuna sekurec-manio en aviado.

Sen Rodin rakontas epizodojn el sia vivo, iam en formo de letero al amiko. Por mi aparte kor-proksima estas la historio pri lia edziĝo al Júlia Sigmond, same talenta Esperanto-verkistino. Ili trovis unu la alian jam en tre solida aĝo, venkis multajn problemojn por definitive kuniĝi... Ĉu vi kredas, ke rusia burokrata sistemo estas la plej obstinaĉa en la mondo? Ankaŭ mi tiel opiniis... Do legu pri la rumana ("Sankta Maria"). Ĉu vi opinias, ke rusia poŝto estas la plej aĉe funkcianta? Legu pri la itala ("Moderna poŝto", "Honesteroj en poŝtejo")!

Granda parto de la libro estas dediĉita al nia "verda mondo". La aŭtoro kun kora varmo rememoras pri Madeleine de Zilah; komparas diversajn Esperanto-tradukojn de "Pinokjo", klarigante specifaĵojn de la itala originalo. Li analizas misopiniojn pri Esperanto, montrante stultecon kaj malhonestecon de iama itala revoluciulo Antonio Gramsci; arde oponas al la skandala libro de Tazio Carlevaro "Ĉu Esperanto postvivos la jaron 2045?" Jes, mondaj potencoj neniam oficiale trudos Esperanton – Nu, kaj do? Homoj sukcese uzas ĝin dum 120 jaroj, eĉ se por iom aliaj celoj, ol imagis Zamenhof... Recenzo pri la libro de Ignat Bociort "Esperanto" estas fakte ties resumo kaj kunrezonado pri historio de E-o en Rumanio, ankaŭ pri problemoj kaj misoj de nuna E-movado.

Sekvas leĝera Beaucaire-eska humuraĵo mokanta lingvoreformemulojn kaj alia humuraĵo malpli lerta.

"Vivu la mestizeco!" estas ekzalta laŭdego al Barack Obama, kun kies prezidentiĝo en 2008 kvazaŭ venis principe nova epoko por la homaro, de kunfratiĝo anstataŭ konkurenco, kaj tio kvazaŭ promesas iajn favoraĵojn por Esperanto, "la plej mestiza el ĉiuj lingvoj". Post du jaroj ni ĉiuj klare vidas la senbazecon de la esperoj kaj malkonvenecon de tiu panegiro...

Plue, Sen Rodin skribas pri rumania urbo Kluĵo, kie li nun loĝas kun la edzino. Li tre ŝatas la urbon, admiras ĝin, sed vidas ankaŭ problemojn... Li rezonas pri milit-operaco "Fandita plumbo": bedaŭrinde, anstataŭ funde kaj objektive esplori la aferon, serioze pripensi – li nur ripetas demagogiajn kliŝojn, do tute ne eblas konsenti kun liaj konkludoj.

Librofine troviĝas recenzoj pri la libroj gravaj en monda kulturo: Fraŭlino Maitreyi de Mircea Eliade kaj Mediteranea breviero de Predrag Matvejeviĉ, ambaŭ tradukitaj al multaj lingvoj; ankaŭ pri filmo de Luchino Visconti "La Gepardo". Kaj – eĉ du recenzoj pri "memorspertoj" de Eugène de Zilah Kaj kiu pravas, libro bedaŭrinde ne sufiĉe atentata de vasta publiko, filozofia, sed alloga, ĉar "ĉiuj cititaj problemoj ne estas teorie traktataj, sed fontas el la realaj travivaĵoj de la aŭtoro".

Finas la libron la Biologia testamento de la aŭtoro. Oni povas malaprobi ĝin, sed devas respekti.

Sur la kovrilpaĝo troviĝas desegnaĵo por geometria tasko el "Perdita Ŝanco", vinjetoj laŭ ĝi ornamas multajn paĝojn. Ceteraj bildoj en la libro (desegnis Serena Franceschi, evidente filino de la aŭtoro), malgraŭ la subtitoloj, fakte ne havas ion komunan kun la tekstoj, kelkaj estas tute abstraktaj.

La preskvalito estas bonega, tamen da preseraroj estas iom pli, ol decus.

Donald Broadribb en la antaŭparolo rekomendas "legi la rakontojn/eseojn/artikolojn en la ordo laŭ kiu ilin prezentas la libro mem", kaj fine konkludas: "Ĉu vi amos ĉion en ĉi tiu libro? Neniel. Neniu homo povas plaĉi al ĉiu homo senescepte pri ĉio. Ĉu vi legos ĉi tie ion memorotan? Jes ja." Mi subtenas.

Valentin Melnikov

REGo 2010:6, p.35-36