István Nemere. Vizito sur la teron. Eld. Impeto, Moskvo, 2001. 168 p. ISBN 5-7161-0084-8

István Nemere estas la plej fekunda verkisto - kaj en la hungara literaturo, kaj en la originala Esperanta. Ĝenerale, li apartenas al la plej produktivaj verkistoj en la tutmonda literatura historio - li estas aŭtoro de ĉirkaŭ 300 libroj! Do, apero de lia nova libro en Esperanto ne estas mirinda afero - jam ĉirkaŭ 20 libroj, verkitaj en la verda lingvo aperis! Ankaŭ en Rusio unu lia libro - detektivaĵo "Nesto de viperoj" - estis pli frue eldonita far la sama moskva eldonejo Impeto.

Nemere verkas en diversaj ĝenroj: psikologia romano, filozofia eseo, akra aventuro, detektiva rakonto, scienca fantazio, esploro pri "flugantaj teleroj" - elekto de la ĝenro dependas, verŝajne, de la momenta humoro de la aŭtoro. Ĉi-foje ni tenas en la manoj klasikkarakteran scienc-fantazian romanon, verkitan kun streĉa enhavfadeno.

El fora kosmo sur la Teron trafis - cetere, hazarde - sendita de iu altevoluinta civilizo aŭtomata objekto, produkto de supera teknologio. Ĝi ne volas ke la homoj ĝin malkovru, kaj strebas kiel eble plej rapide forlasi la Teron, kiu ja ne estis ĝia celo, sed hazarde mortigas homon, pro kio ĝin komencas persekuti polico. Kaj la libro rakontas pri la persekutado kaj aperanta kompreno inter kelkaj homoj kaj la kosma estaĵo.

La ideoj kaj la enhavo de la libro ne estas tro originalaj - tia originaleco ĝenerale ne karakterizas verkojn de Nemere, kaj aperas en scienc-fantaziaj verkoj ne ofte. Tamen la libro estas fortike ĉarpentita, atentokapta kaj leĝere legebla por esperantistoj de ĉiuj lingvoniveloj - de spertuloj pri E-literaturo ĝis komencantoj-progresantoj, por kiuj ĝi povas fariĝi la unua legita Esperanto-libro. Eraroj, pro bona laboro de la redaktintoj, preskaŭ forestas, same preskaŭ ne estas strangaj kaj nekompreneblaj esprimoj. Do, la legaĵo ne elstara, sed agrabla kaj rekomendinda por ĉiuj - kaj speciale por ŝatantoj de sciencaj fantaziaĵoj de la 60-aj-70-aj jaroj, kies stilon ĝi bone imitas.

Tamen, leginte la libron, oni ekhavas la impreson, ke ĝi ne nur stile similas tiaspecajn verkojn de tiu epoko, sed ankaŭ estis verkita tiutempe! En la romano estas menciataj uson-sovetiaj rilatoj, eksplodoj en Bejruto ks. aktualaĵoj por 1980-a jaro, plej malfrue - por 1986! Samtempe, ne estas mencioj pri Interreto, porteblaj telefonoj ktp. ordinaraĵoj por la 1990-aj, necesaj por la enhavo de la libro, se ĝi estus verkita nuntempe. Do, mi opinias, ke la aŭtoro simple trovis sian malnovan manuskripton el komenco de la 80-aj, ial tiam neeldonitan, ordigis ĝin sen zorge prilabori kaj decidis aperigi ĝin nun. Ĉio tio neniel malvalorigas la verkon - ja ni kun plezuro legas malnovajn verkojn - sed simple atentigas ŝatantojn de Nemere-verkado pri tio, ke oni ne taksu ĝin por sekvi evoluon de la verkmetodo kaj stilo de la preferata aŭtoro. Oni nur komprenu, ke temas pri romano el la frua periodo de lia verkado.

Nikolao Gudskov (Moskvo)

Rusia Esperanto-Gazeto n-ro 2 (4) aprilo 2001