Gerrit Berveling

BERVELING, Gerrit 1944. Nederlandano. Instruisto pri klasikaj lingvoj kaj historio, remonstranta pastoro. Lernis Esperanton en 1972. Komencis verki Esperante en 1979. Tradukis abunde en Esperanton, ĉefe el latino, la helena kaj la nederlanda. Verkis poezion kaj prozon. Redaktoro de "Fonto". Plurjara prezidanto de Esperantlingva Verkista Asocio. Redaktoro de "Monato" pri spirita vivo. Akademiano.

/Fonto 236
/Ordeno de verda plumo, 2006

Verkoj originalaj:
Tri 'stas tro (poemciklo 1987)
Trifolio : versaĵoj trilingve (1988)
Kanto pri Minotauro : kaj aliaj poemoj (1993)
La unuaj 25 jaroj en mia memoro (aŭtobiografio 1994)
De duopo al kvaropo (aŭtobiografio 1995)
Streĉitaj koroj (aŭtobiografio 1995)
Mia pado : tekstoj el 25 jaroj (1997)
Fadenoj de l' amo.(Romaneto 1998)
Ajnasemajne.("Kvazaŭ taglibro" 2006)

Tradukoj:
Tertuliano: Apologio. (1982)
Erasmo de Roterdamo: Laŭdo de l' stulteco. (1988)
Lukianos: Lukio aŭ azeno (1988)
Seneca, Lucius Aennaeus Oktavia (teatraĵo 1989)
Warren, Hans: Ŝtono de helpo (rakontoj 1989)
Harry Mulisch: Du virinoj. (Romano 1992)
La kvar evangelioj. - (1992)
Sallustius Crispus, Gaius: La konspiro de Katilino. (1995)
Antologio latina. Volumo 1: Maturigo (c. 250-30 a.Kr.); Volumo 2: Epoko de Augusto (31 a.Kr.-14 p.Kr.). (1998)
Nombroj (Biblia libro 1999)
kaj aro da pliaj broŝuroj...

Kontribuis al "La Deka logo" (2001).


Reen al: Aŭtoroj - Romanoj