Jorge Camacho

CAMACHO (CORDÓN), Jorge. 1966. Hispano. Naskiĝis en Zafra, Ekstremaduro. Eklernis esperanton en 1980. Kunlaboris en "Heroldo", "Esperanto", "Fonto", "Monato" kaj multaj aliaj revuoj per artikoloj, poemoj, recenzoj, tradukoj. Ofte premiita en la Belartaj Konkursoj. De 1995 ĝis 1999 li laboris en Bruselo kiel konferenca interpretisto ĉe EU. De 1999 li loĝas en Madrido, kie li plu laboris ĝis 2009 kiel konferenca interpretisto por Eŭropa Unio, el la lingvoj angla, finna kaj portugala al la hispana. De 2008 ĝis 2010 li laboris ankaŭ kiel docento pri interpretado en Universidad Autónoma de Madrid. De 2009 li laboras en Biblioteca Nacional de España, la nacia biblioteko de Hispanio. Ano de la ibera grupo. Akademiano 1992-2001. Kunredaktis "Beletran Almanakon" 2007-2014.

Verkoj:
Traduko de poemoj de Á. González en Astura bukedo 1987
Letero el Palestino (traduko de politika eseo de S. Alba 1990)
Pandemonio (rakontaro, kun Moleón k.a. aŭtoroj, 1990)
La ĉapo de la sterko-vermo (traduko de la aŭtoro 1995)
Sur la linio (rakontoj kaj noveloj 1991)
Ibere libere (poemaro kun tri aliaj anoj de la Ibera grupo 1993)
La Majstro kaj Martinelli (satira novelo 1993)
Ekstremoj (novelaro kun tri aliaj anoj de la Ibera grupo 1997)
La liturgio de l' foiro (pamfleto movada 1999)
Eseo La mava lingvo: neologismoj kaj malneologismoj en esperanto en Lingva arto 1999
Celakantoj (poemaro 2004)
Saturno (poemaro 2004)
Eklipsas (poemaro 2007)
Koploj kaj filandroj (poemaro 2009)
La silika hakilo (poemaro 2011)
En la profundo (poemaro 2013)
Strangaj spikoj (poemaro 2016)
Palestino strangolata (poemaro 2016)
Brulvunde (poemaro 2017)

Kontribuis al Sferoj 10 (2000), Mondoj (2001), "La Deka logo" (2001), "Samideanoj" (satiroj, 2006), "Vizaĝoj" (2010) kaj la antologio Nova mondo en niaj koroj (2016).

/KEF 2000, mesaĝo 2004.

Jen bibliografio de verkoj de Jorge Camacho


Legu sci-fi-novelon de Jorge Camacho el Sferoj 10 (2000): Se barbaroj iam

Legu la novelon Neniam plu (Aboco de amo).

Legu eseeton de István Ertl el 1996: LA IBERA SKOLO


Jen listo pri la poemoj en Celakantoj kaj Saturno kun indikoj, kie kaj kiam ili estas verkitaj: Dataro

Legu la poemon Saluton al Darvino.

Legu la poemon miraklo.

Legu recenzon de Jorge Camacho pri "Pirono Klaŭdo kaj la bona lingvo" kaj "Debato pri la Praga Skolo": Cite kaj incite

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontojPoemaroj