Ertl István

ERTL István. 1965. Hungaro loĝanta en Luksemburgio. Instruisto, tradukisto. Estis inform-oficisto de Eŭropa Reto Kontraŭ Rasismo (2002-2003). Laboras kiel tradukisto ĉe la Eŭropa Revizora Kortumo en Luksemburgo. Instruis Esperanto-literaturon ĉe universitatoj en Budapeŝto 1990-91 kaj en Poznano ekde 1999. Redaktoro de "Internacia pedagogia revuo" 1987-91, "Kontakto" 1990-91, "Esperanto" 1991-2001. Kunfondinto de "Libera Folio". Verkas precipe prozon kaj poezion. Premiita en la Belartaj Konkursoj. Multe tradukas el pluraj lingvoj.

Verkoj:
Lajos Tárkony kaj la Budapeŝta Skolo (literatura studo, 1990)
Tiu toskana septembro (kun Corrado Tavanti, krimromano, 1990)
Esperanto kaj la estonteca plurlingvismo. Diskuto kun Umberto Eco (Kun François Lo Jacomo, 1994)
La postdomo (satiraĵo, 2003)
Provizore (poemaro, 2004)

Du poemoj kaj kvar prozaĵoj en Ek al leg'! (1991), "Tempo fuĝas" (1995), "Sferoj 10" (2000) kaj "Mondoj" (2001).
Eseo en "Struktura kaj socilingvistika esploro de Esperanto" (1997)
Kontribuis al "La Deka logo" (2001).

Tradukoj en Esperanton:
Raymond Queneau: Stilekzercoj (1986)
Seneca: Pri feliĉa vivado (filozofia traktato, 1991)
Heinz Kahlau: Kaj ni solas (poemaro, 1991)
Mi ĉiam tia rememoru vin (antologio de bulgara ampoezio, red. kaj parte trad., 1992)
Jules Verne: Esplorvojaĝo (1994)
István Örkény: Unuminutaj noveloj (red. kaj parte trad., 1995)
István Bejczy: Klaŭstralio (utopio, 1997, 2005)
Ignacio Aldecoa: unu novelo en "Omaĝe al Aldecoa" (1999)
Imre Kertész: Sensorteco (romano, 2003)
Robert Phillipson: Ĉu nur-angla Eŭropo? Defio al lingva politiko (monografio, 2004)
Tomas Venclova: La unufoja lando (poemaro, red. kaj plejparte trad., 2005)

Aperis liaj tradukoj, en la hungaran, el verkoj de Jules Verne, Roger Martin du Gard, Jean Echenoz kaj Jorge Luis Borges; krome, liaj hungarigoj de La infana raso (W. Auld), Varmas en Romo (Tavanti), Kumeŭaŭa, la filo de la ĝangalo (T. Sekelj), Kazinski venas tro malfrue (D. Dorval) kaj Maskerado ĉirkaŭ la morto (Teodoro Schwarz).

/sinprezento 2005
/Ordeno de verda plumo, 2006

Reen al: Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj