Impona kungluaĵo senglua

Mikaelo Bronŝtejn: Dek tagoj de kapitano Postnikov. 332 p. Tiĥvin 2004.

Mikaelo Bronŝtejn plej konatas en la Esperanta mondo kiel kanzonisto, kiu satire kaj hereze traktas temojn sociajn, politikajn kaj Esperantajn, ekde la iama vivo en Sovetunio ĝis la hodiaŭaj movadaj konvulsioj. Preskaŭ same konata tamen estas lia proza verkado, inter kiu oni trovas Legendoj pri SEJM (1992), la romanon Oni ne pafas en Jamburg (1993) kaj nun Dek tagoj de kapitano Postnikov (2004).

Ne troviĝas multaj romanoj pri la Esperanta movado, precipe se ni ekskludas satiraĵojn kiel La postdomo de Ertl. Efektive, la sola vere bona ekzemplo ĝis nun estis la Jamburga romano de Bronŝtejn. En ĝi li montris, ke li scias krei bonan intrigon, tajli tre vivajn kaj konvinkajn rolantojn, kaj trafe priskribi specifajn movadajn temojn. Eĉ pli grava merito de tiu verko estas, ke ĝi kunligas Esperantajn aferojn kun la ĉirkaŭaj sociaj kondiĉoj - jen trajto preskaŭ unika en nia literaturo. Ankoraŭ unu menciinda apartaĵo estas, ke li aldonis ĉapitrajn "vinjetojn" en formo de veraj citaĵoj el periodaĵoj el la traktata tempo kaj medio, por ilustri sian temon kaj ankri la fikcian rakonton en la historian realon.

Mi mencias tiujn bonajn trajtojn de lia antaŭa romano pro tio, ke la samon oni trovas - en pli aŭ malpli alta grado - en la nun aktuala Dek tagoj de kapitano Postnikov. Ankaŭ ĉi tie aperas veraj citaĵoj el gazetoj kaj libroj, Esperantaj kaj aliaj, kaj ĉi-foje en ege pli granda kvanto ol en Oni ne pafas en Jamburg. Ankaŭ ĉi tie temas esence pri movadaj okazaĵoj en Rusio, kaj pri la rilato inter la ĉirkaŭa socio kaj la esperantistoj. Ankaŭ ĉi tie aperas bona intrigo kun amo kaj ĵaluzo, kvankam ĉi-verke ĝi okupas pli malgrandan parton de la verko. Kaj ankaŭ ĉi tie aperas du-tri bone tajlitaj personoj kreitaj de la aŭtoro.

En la nova verko tamen troviĝas alia ingredienco, kiu superregas, kaj parte ombras la aliajn: la prezentado de veraj personoj kaj veraj eventoj en la frua Esperantomovado, ĉefe de Rusio.

La romano okazas en 1910-11, kun multaj ekskursoj onten kaj inten en la historio, kaj la ĉefaj scenejoj troviĝas en Peterburgo, Moskvo kaj sur la ŝipo George Washington, portanta esperantistojn al la 6a UK en Washington, Usono. La plej grava protagonisto estas kapitano kaj nobelo Aleksandr Postnikov, vera figuro, korifeo de la rusa organizita Esperantomovado en 1910. Aliaj gravuloj estas L L Zamenhof, kies interparolojn kun Postnikov ni detale partoprenas, kaj kelkaj aliaj esperantistoj ĉefe en Peterburgo kaj Moskvo, kunlaborantoj kaj konkurantoj de Postnikov, plejparte veraj personoj. Krome aperas kelkaj altranguloj en la tiama Rusia ĉefurbo, amikoj kaj malamikoj de Postnikov, kaj fine kelkaj fikciaj ordinaraj homoj - esperantistoj aŭ ne, kies privataj ambicioj kaj problemoj implikiĝas en la grandajn eventojn.

La romano konsistas el grandega nombro da mallongaj eroj: rakontaj partoj, dialogoj, leteroj, gazeteltorndaĵoj, citaĵoj el libroj ktp. Ili ne aperas strikte kronologie, sed formas du-tri ĉefajn evoluliniojn kun oftaj saltoj al pasinta aŭ venonta tempo. Aperas amaso da personoj, kaj kiel en ĉiuj rusaj romanoj, ne-rusa leganto iom pluse konfuziĝas pro la rusa nomsistemo, pro kiu la nombro de personoj komence ŝajnas pli granda ol ĝi vere estas. Mi do bezonis sufiĉe multajn paĝojn por vere eniĝi en la romanan mondon kaj rakonton, sed kiam tio okazis, ĝi vere kaptis min. Estas evidente, ke Bronŝtejn refoje sukcesis krei atentokaptan kaj valoran romanon, kvankam ĉi-foje li malfaciligis al si la aferon pli ol antaŭe, per pli komplika konstruo de la impona kungluaĵo.

Estas malfacile juĝi, kiu estas la ĉefa fadeno de la verko. Unu estas la pure informa parto, kies pezocentron formas la surŝipaj dialogoj inter Postnikov kaj Zamenhof. En ĝi ni ekscias multon pri la vivo kaj ideoj de Zamenhof, kio legeblas ankaŭ aliloke, sed eble ne estas vaste konata. Bronŝtejn ne apartenas al tiuj esperantaj historiistoj, kiuj evitas tiklajn temojn, do ĉi tie ni legas pri junaĝa hebre-naciisma strebado de Zamenhof, pri liaj grandaj malfacilaĵoj vivteni sian familion kiel junedzo, pri liaj religi-pontaj ideoj kaj kompreneble pri lia ĉiama cigaredfumado malgraŭ malforta koro.

Dua fadeno estas la mirinda kaj fatala historio de Postnikov mem, kiu sendube estas same nekonata al la plej multaj legantoj kiel ĝi estis al mi. Vere interesa parto! Jen kaj jen mi havas la impreson, ke la aŭtoro okulumas al nunaj Rusiaj (kaj alilandaj) movaduloj, kvazaŭ flustrante: "Vi ne estas la unuaj, kiuj malfacile kunlaboras!"

Tria fadeno - aŭ eble tria kaj kvara - estas la fikciaj partoj, kie ni renkontas junan paron kun amaj kaj ekonomiaj problemoj, kiuj riskas kaŭzi perturbojn pli grandajn ol ili pensis, kaj krome ni konatiĝas kun la sistemo de sekretaj agentoj, kiuj raportas suspektindajn aferojn eĉ en la plej senkulpaj situacioj. Nu, eble mi devus ne nomi tiun fadenon fikcia... Cetere, al la fikcia fadeno apartenas ankaŭ (almenaŭ parte) la privata vivo de kapitano Postnikov, precipe la rilato al lia onta edzino (vera), Muza Zike.

Kiel akcesoran temon oni povas mencii mirigan murdaferon - ŝajne veran - kiu nerekte influas la vivon de Postnikov. Kaj eble pli grave, indas noti bonegajn kaj kredindajn interiorojn el la vivo antaŭ cent jaroj de Peterburganoj el diversaj klasoj.

El ĉiuj ĉi ingrediencoj Bronŝtejn sukcesis kuiri vere bongustan barĉon, eĉ kun la acideta aromo, kiun oni jam atendas de li. Kvankam la verko je eklego impresas iomete kaose (al kio kontribuas aĉa tipografio), iom post iom la leganto sorbiĝas de la eventoj kaj subiĝas al la reĝisora potenco de la aŭtoro, kaj kiam la bunta kungluaĵo finiĝas post 332 paĝoj, oni bedaŭras ke ne restas plia cento!

En verko kun tiom da diversaj eroj, nature gravas la ekvilibro, la proporcio inter tiuj eroj. Laŭ mia prijuĝo, la aŭtoro povus - precipe komence - doni plian pezon al la fikciaj partoj, por helpi al la leganto eniĝi en tiun intrigon kaj por pli riĉe ellabori tiujn personojn. Kompense, li povintus elsarki iom el la abundaj gazetaj noticoj, kvankam mi komprenas, ke ne facilas forstreki, kiam oni trovis tiom da trafaj kaj amuzaj eroj.

La verka kaj sceniga tekniko de Bronŝtejn estas bonega, kaj same bonas lia lingvaĵo. Fakte, ŝajnas al mi ke lia stilo ĉi-libre estas malpli ruseca, pli internacia, ol en la pli fruaj verkoj. Li vere uzas la reale vivantan lingvon, kiu aperas tre elasta kaj esprimpova en liaj manoj. Se tamen plendi pri detaloj, oni trovas dufoje la vorton ankoraŭ en la senco jam (p. 323, 328), kaj la rusismon "ŝi kun Petro estis vokitaj" (p. 241).

Kovrildorse Boris Kolker asertas, ke Bronŝtejn uzis "tiaman lingvaĵon", do esperanton el 1910. Laŭ mi, tio estas parte vera, tamen oni ne sentas tion tre multe dum la legado. Mi pensas ke la intensa sento de ĉeesto en la koncerna epoko ŝuldiĝas ne tiom al la lingvaĵo, kiom al eminenta talento de la aŭtoro rekrei tipajn scenojn, personajn karakterojn, homajn rilatojn, kaj konkretajn priskribojn, kiuj efike retroportas la leganton cent jarojn. Tamen aperas ja kelkaj "ŝiboletoj", kelkaj lingvaj arkaismoj, ĉefe la esprimon aldonita (= sindona), kiu eble ripetiĝas iom tro ofte. Sed mi ekzemple tute ne trovis aparte riĉan uzadon de sufiksoj, tipan de la fruaj jardekoj de Esperanto, ekz. en la formoj -adis kaj -emeco. Kaj eĉ plie, Bronŝtejn kelkfoje igas Zamenhof kaj liajn samtempulojn uzi vortojn, kiuj al mia orelo sonas anakronisme: minca (p. 6), fatraso (p. 68), magra (p. 155), kurta (p. 175), aborigeno (p. 192), vazistaso (p. 263), merdo (p. 285). Nu, ĉiuj ĉi aperas po unufoje en 332 paĝoj, do ili estas esceptoj pravigantaj la regulon. Kelkfoje Zamenhof kaj Postnikov parolas pri tialo (p. 214, 219) en la senco kialo - jen bonega vorto, sed ĉu ĝi estis uzata en 1910? Mi dubas, sed mi povas ja erari.

La aŭtoro jen kaj jen - kredeble intence - trudis apartajn esperantajn vortumojn al siaj rolantoj por karakterizi ilin. Tio evidentas pri la balbutado de komencanta esperantisto Skipidarnikov, sed eble intence aperas ankaŭ la iom rusecaj "miaj duboj restas kun mi" (p. 78) de A Saĥarov kaj "mi ne havis honoron esti konata kun sinjoro barono" (p. 203) de Muza Zike. Sed ĉu la franco Sébert vere elektus la esprimon "Interalie (...) vi diris pri la intergenta malamo." (p. 184)? Laŭ mia sperto, la verbo diri sen objekto estas tipa trajto de rusa aŭ orienteŭropa Esperanto, dum okcidenteŭropano tie uzus paroli.

Kiel mi jam aludis, la libro tipografie estas malsukcesa. La multspecaj eroj estas presitaj per eĉ pli multspecaj litertipoj – grase, malgrase, kursive, normale, maldense, dense, en multaj diversaj grandecoj ĝis iaj 0,8 mm altaj formikfekaĵoj, krome la alineoj ensaltas kaj elsaltas ĉe la maldekstra marĝeno sen videbla sistemo. En deko da lokoj aperas fuŝoj pro iam uzitaj malsamaj kodigoj, kiujn oni ne ĝustigis - Jacĝues p. 69, frauxlino p. 75, mehĉanika barajĉo p. 121, wtatestro ne plaxos; wajne antay p. 122, ŝangĉoj p. 155, ktp). Feliĉe kaj gratulinde tamen, preskaŭ tute mankas "normalaj" preseraroj. Malgraŭ tio, mi ploremas pensante pri tio, ke Mikaelo Bronŝtejn dediĉis jaregojn kaj fortegojn al laboro kreante ĉi valoran verkon, krome iu (eble li mem) investis monon en la eldono, sed ŝajne neniu komprenas la simplan kaj bazan bezonon de korektlegado kaj tipografia purigado! Domaĝe!

Cetere, dum mi ĉiuokaze restas antaŭ la plendo-giĉeto: Ĉu iu bonvolus donaci al la presejo Peĉatnaja Studija en Tiĥvin sitelon da gluo?

Nu, eble estas tro granda postulo peti korektlegadon de la esperantistoj, kiuj estas plene okupitaj savi la mondon per sia fina venko. Se tamen iu el ili volus legi ion vere bonan survoje al tiu finstacio, mi povus plenkore rekomendi Dek tagoj de kapitano Postnikov. (Tamen ne legu ĝin en forta vento, ĉar la finaj paĝoj forbloviĝos...)

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Dek tagoj de kapitano Postnikov Mikaelo Bronŝtejn Ĉefpaĝo originala literaturo