Sesdek ok de Sten Johansson

El ‘La Blanka Rozo’, Revuo de la Federacio Esperantista de Yorkshire kaj Humberside
Printempo 2021
Recenzo de Riksablo (Richard Forsyth)

Sesdek ok de Sten Johansson
Eldono de Mondial, Novjorko (2020); 186 paĝoj.

En Januaro ĉi-jara mi trarigardis EventaServon por decidi ĉu mi volus partopreni en internacia kunveno per reto. Mi notis kunvenon en Gotenburgo, Svedio, kie oni proponas kunveni por diskuti la romanon Sesdek ok de Sten Johansson. Ĉe la reta librovendejo de UEA la priskribo de la romano ŝajnis interesa al mi, do mi mendis la libron.

Ĝi alvenis senprobleme al mia domo post unu semajno, kaj mi komencis legi ĝin. Ankaŭ mi rekomencis serĉi la Esperanto-societon de Gotenburgo. Nu, post kiam mi sukcesis retrovi la ligilo (kie estas: https://www.esperanto-gbg.org/eo/) mi iom ĉagrenite legis: "La nombro de partoprenantoj jam atingis la supran limon." Domaĝe! Sed mi havis freŝan, bonaspektan libron, la plej novan libron de Sten Johansson; do mi legu.

Fakte, malgraŭ la tromalfruo, pro kiu mi ne povis aliĝi la Gotenburgan libran diskutorondon, mi estas tre kontenta pri mia aĉeto. Ĝis tiu ĉi jaro mi ne konis Sten Johansson. Nun mi scias, ke li estas fama Esperantoverkisto. Ankaŭ li verkas svedlingve.

La romano Sesdek ok temas pri sveda studento de lingvoj, kiu estas esperantisto. Por lia universtitataj studoj li devas pasigi jarduonon en Parizo, ĉe la Sorbono. Tio okazas dum la jaro 1968, kiel la titolo montris. Mi mem memoras tiun jaron, kiam ankaŭ mi estis universitata studento, kiel politike eventoplena tempo. Do mi pretigis min por rememorigo de la etoso de tiu ekscita jaro.

La ĉefprotagonisto, Björn (kiel mi eklernis de la libro, tio signifas urson), havas svedan koramikinon en sia universitato, ĉe Lund, sed dum lia loĝado en Parizo ŝi translokiĝas al Uppsala. Krome, antaŭ la vojaĝo de Urso al Francio, li partoprenis SAT-kongreson en la najbara urbo Malmö. Tie li renkontis francan junulinon, kiu nomiĝas Danielle, aŭ Dani. La romano havas la formon de rakonto skribita de Urso al lia koramikino, Ingrid, post lia reveno el Francio. Kiel vi jam divenis, tiu ĉi historio estos rakonto de amo, amoro kaj politiko.

La lingvo fluas glate, kaj laŭ mi ĝi estas facile komprenebla. Krome, la libro enhavas glosareton de ne-PIV-aj vortoj. Do mi estis rapide tirata tra la historio. Mi trovis la tutan etoson de la romano konvinka. La motivoj de la fikciaj personaj, la interhomaj sentoj kaj la politikaj agadoj ŝajnis kredeblaj al mi. La stilo memorigis min pri la verkoj de la japano Hiruki Murakami, en tiu ĉi senco: ke la vira ĉefprotagonisto ŝajnas relative pasiva, kiel iu, al kiu eventoj okazas, ne iu, kiu igas okazaĵojn. Mi kredas ke tia rakontvidpunkto estis nomita la stilo de "mi estas fotografilo" de Christopher Isherwood. En tiu ĉi rakonto, la virinoj faras okazaĵojn. Poste la viro meditas pri tiuj okazaĵoj!

Mi ne malkaŝos la finan malvolviĝon, nek ĉu ĝi estas feliĉa aŭ alia. Mi diru nur, ke mi opinias, ke legantoj estos kontentaj, se ili legus ĉi tiun libron.

Pliaj informoj pri Sten Johansson, kaj aliaj verkistoj, estas trovebla ĉe: http://literaturo.esperanto.net/

Riksablo

 

 

Reen al:

Sesdek ok Sten Johansson Ĉefpaĝo originala literaturo