Jean Forge: Abismoj

FORGE, Jean (FETHKE, Jan) ; Abismoj ; 150p ; romano psikologia ; 1923; Leipzig ; Hirt, Esperanto-Fako ; Fondumo Esperanto 1973

"La kerno de la romano estas ĉiutage ripetiĝanta historio, sed F. povis per sia majstra plumo igi ĝin interesa ĝis la fina vorto... Frapante klara stilo, populare profunda psikologio kaj absoluta fundamenteco." /Jobo, Literatura Mondo 1923, p. 140.

Legu recenzon de "Jobo" (Julio Baghy) en Literatura Mondo 7, 1923:
Abismoj

Legu recenzon de Sten Johansson:
Viva, vigla klasikaĵo

Legu recenzon de Verdano (Bernard Long) el The British Esperantist 1923: Abismoj

Legu recenzon de Georges Stroele el Esperanto 1923/10: Abismoj

Legu recenzon de -s S- el Turun Sanomat, 15 julio 1924 pri la finnlingva traduko (Esperantigis Osmo Buller): Abismoj

Legu recenzon de Matineo en Esperanto-Sumoo januaro 2022:
Abismoj de Jean Forge


"Ernesto Muŝko malbone kondutis kaj elspezis sian havon. Savrimedo ekaperas: edziĝi je Halino Borki de riĉa najbaro solfilino kiu pro enuo kaj amsoifo unue akceptas lian proponon. Mateo Ardo, orfo estas edukita kun Zonjo kaj ili fianĉiĝis. Sed Mateo hazarde alveninta ĉe S-ro Borki, plaĉas al lia filino kaj estas preskaŭ delogata de ŝi Muŝko malespere bruligas sian domon dum Mateo sukcesas forsavi sin el la peka pasio por reiri al sia unua amo.

Tiun temon traktis la verkinto de "Abismoj" tre originale. El simpla intrigo kaj malgraŭ maniero kiu malpermesas la viglon de l' rekta interparolo Forge sukcesis verki interesan plenan romanon. La stilo estas flua, tre bona, tute fundamenta.

Resume Abismoj estas valora riĉigo de nia originala verkaro."

/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Legu pli multe en Vikipedio.

Reen al: Jean Forge - AĆ­toroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj