Malkoncize

Julian Modest: Amo kaj malamo. 111 p. Eldonejo Libera, 2019.

En la lastatempa Modesta lavango da krimromanetoj aperis en 2019 Amo kaj malamo. Same kiel en Serenaj matenoj de la antaŭa jaro, la aŭtoro lokis ĝin ĉe la bordon de la Nigra Maro, kie en la urbo Burgo la komisaro Safirov ricevas novan kazon de malaperinto.

Ĉi-foje tamen la komenco de la romano estas ege malinteresa. Eble kaŭzas tion la fakto ke ni trovas nin inter riĉulaj aŭ almenaŭ kapitalistaj rondoj. Admirata kaj enviata hotelposedanto ricevas minacan leteron, kaj sekvas malkonciza rakonto kun multe da zorgoj, pripensado kaj dialogoj, sed dumlonge nenio kaptas mian atenton. Nur proksime al la mezo la rakonto ekhavas vervon kaj etoson. Hazarde aŭ ne, tio okazas dum mallonga epizodo en vilaĝo. Oni memoru ke Julian Modest pli frue verkis multajn novelojn, el kiuj eble la plej plaĉaj estas saturitaj de vilaĝa etoso iom ekstertempa.

Nu, ekde tiu epizodo efektive komenciĝas la krimenketado de komisaro Safirov kaj liaj kolegoj. Kvankam la rakontado plu enhavas amason da ripetoj kaj troaj klarigoj, tamen io jam vere okazas. La medioj aperas pli klare, okazaĵoj sekvas unu la alian kaj oni eĉ sentas iom da ekscito.

Iufoje la ripetoj tamen iĝas preskaŭ komikaj. Ekzemple la edzino de la malaperinto unue spertas lian forveturon kaj nerevenon, due ŝi rakontas pri ili al Safirov, trie tiu rakontas, kion ŝi rakontis, al sia kolego Kolev, kaj ĉion ĉi la aŭtoro skrupule ripetas al ni.

Kiel kutime la komisaro pli multe cerbumas ol vere esplori aferojn. “Safirov malrapide paŝis sur la malseka sablo kaj meditis pri la murdo de Plamen Filov. Dum la jaroj li esploris plurajn murdojn. Oni murdis pro konkurenco, pro ĵaluzo.”

Same kiel en kelkaj aliaj verkoj Modest aludas al sociaj problemoj kiel politika korupto, narkotvendado kaj trudita prostituado. Sed ili ĉiam restas fone kaj oni ne vere penetras en tiujn realaĵojn.

En ĉiuj verkoj de Julian Modest aperas homoj kun nekutimaj okulkoloroj. Ĉi-foje ili estas markoloraj, ŝtalkoloraj, kaŝtankoloraj kaj “kun koloro, simila al aŭtuna nebulo”. Sed kun elreviĝo mi konstatis ke unuafoje mankas la tradicia ĉokoladkolora kostumo. Nu, anstataŭe aperas kostumo silikkolora.

La publikigo de Esperantaj verkoj ofte prokrastiĝas dum jaroj aŭ eĉ jardekoj. Eble ankaŭ Modest iam suferis pri tia sorto, sed ĉi-momente ne. Fakte, ĉi tiu volumo eble povus gajni de prokrasto. La tipografio de la bitlibra versio estas sufiĉe mankohava, kaj la teksto ŝajnas enpaĝigita sen tralegado, kvankam oni kolofone mencias du provlegintojn.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Amo kaj malamo Julian Modest Ĉefpaĝo originala literaturo