Sukcesa romano – preskaŭ ĝisfine

Trevor Steele: Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen. 147 p. Pro Esperanto, Vieno 1994.

En 144 el la 147 paĝoj Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen estas tre sukcesa romano. Ĝi kaptis min tuj per la unua frazo: "Probable la malvarmaj piedoj tiris lin el la premaj sonĝoj." Simpla, senartifika kaj tamen sufiĉa hoko por alkroĉi la leganton. Dekomence la aŭtoro sonigas tonon, kreas etoson kaj ebligas al ni identiĝi kun la protagonisto. Oni tuj eniĝas en scenon, en rakonton, kaj poste oni restas surloke kaj entempe ĝis la fino – preskaŭ.

Tiu loko kaj tempo estas urbeto en nordokcidenta Germanio en la vintro de 1968-69. La juna anglo Mark volas plibonigi sian germanan lingvon kaj akceptas postenon en bonfara institucio, loĝejo por homaj vrakoj el orienta Eŭropo restintaj en okcidenta Germanio de la milita tempo. La romano eĉ portas subtitolon "Originala romano pri Germanio" – kio tamen ne ŝajnas al mi tre trafa. Ĝi temas ĉefe pri la personeco kaj evoluo de Mark, kiun influas liaj spertoj en kaj ekster lia laboro, interalie ankaŭ du samtempaj amaferoj – unu platona kaj unu tre karna.

Kiel en aliaj verkoj de Steele ankaŭ religiaj pripensadoj aperas. Mark ial elcerbumas kredon je anima renaskiĝado, sed tio ne iĝas grava parto de la romano.

La rakonto plejparte estas bonege disvolvata. Ĝi okazas iom per la pensofluo kaj dilemoj de Mark, sed ĉefe per konkretaj scenoj kaj dialogoj, kiuj estas ege trafaj, realismaj kaj ofte absurdetaj en tre konvinka maniero. La persono Mark iom post iom iĝas homo pli kaj pli vastanima, konsiderema kaj empatia. Ankaŭ aliaj aperantaj figuroj estas interesaj kaj bone prezentitaj. Eĉ se kelkaj el ili ne estas tre riĉaj je nuancoj, tamen ili ne aperas kiel ŝablonoj, sed kiel konvinkaj homoj kun individuaj trajtoj plaĉaj, tragikaj, amuzaj aŭ alie originalaj.

Eble la du amatinoj de Mark tamen estas ne tute bone konceptitaj. Temas pri intelektulino kun etaj mamoj kaj stulta anserino kun egaj – pardonu min, sed kliŝa figuro eble meritas kliŝan priskribon, ĉu ne? La unua el ili – la platona amatino – tamen estas sufiĉe riĉe nuancita, kvankam la priskribo suferas de ia emocia anemio. La dua – la amorantino – ŝajnas al mi tute ne konvinka masturba fantazio de adoleskulo. Jen ekzemple ŝia maniero paroli: "Mi estas freneze enamiĝinta en vin, Mark, kaj mi volus ĉiutage doni min al vi. Sed tute freneza mi ne estas: mi scias, ke nia afero ne longe daŭros. Eble post kelkaj semajnoj mi enamiĝos en alian viron – tio ja okazas. Sed nun mi volas havi vin." (p. 120). Nu, kion diri? Eble ne temas pri sonbenda registraĵo el la realo?

Tamen, la dialogoj ĝenerale havas ege pli grandan realisman kaj kredigan povon. Konatas ja la kutimo de Steele imiti diversajn akĉentojn kaj aliajn individuajn parolmanierojn. Ĉi-verke temas ĉefe pri slavaj akĉentoj de la mizeruloj, kaj pri afekta parolstilo de angla nobelino, la fondinto de la institucio.

Kvankam okazas iom da pli-malpli dramaj eventoj kaj incidentoj en la labora vivo de Mark, la ĉefa dramaturgio de la verko konsistas el liaj rilatoj kun la du junulinoj kaj el lia propra persona evoluo. Sed ĉe la fino elreviĝo atendas la leganton. Nu, multaj Esperantaj romanoj havas malpli sukcesan finon ol komencon. Sed ĉe Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen temas pri nekutima abrupto. Oni demandas sin, ĉu la tajpilo paneis, aŭ kio diable okazis. Ĝis la paĝo 144 la rakonto fluas laŭ sia normala ritmo kaj per siaj normale atentokaptaj scenoj. En la paĝo 145 jam ekaperas pli resuma trajto, kaj en la paĝoj 146-147 restas nur skema skizo de iam verkota romanfino. Fakte la fino enhave estas drama kaj abrupta, sed tio apenaŭ povas klarigi la eksterordinare sensukan kaj koncizan epitomon, kiu kvazaŭ gilotine tranĉas la rakonton.

Tamen 98 procentoj el ĉi tiu verko estas unu el la plej sukcesaj Esperantaj romanoj.

Sten Johansson

 

Reen al:

Apenaŭ papilioj en Bergen-Belsen Trevor Steele Ĉefpaĝo originala literaturo