Sten Johansson: Ne eblas aplaŭdi unumane

JOHANSSON, Sten ; Ne eblas aplaŭdi unumane ; 161p ; psikologia romano ; 2019; Novjorko ; Mondial


Sten Johansson, majstro en la arto rakonti, ne timas tuŝi modernajn temojn en siaj verkoj. En ĉi tiu romano ĉefrolas du familioj: unu denaske sveda, la alia de irandevenaj svedoj. Ilin kunigas geedziĝo de du el la gefiloj.

Per elokventa priskribo de personecoj kaj interrilatoj, naturo kaj sezonoj, familiaj valoroj kaj ĉiutagaĵoj, la aŭtoro invitas nin en la personajn vivojn de homoj, kies evidentaj eksteraj kaj kulturaj diferencoj ekŝajnas malpli gravaj ol la homaj kvalitoj, ol la defioj de la ordinara vivo.

Sten Johansson (nask. 1950) estas sveda aŭtoro de pli ol 20 originale verkitaj libroj en Esperanto - ĉefe romanoj kaj rakontoj. Li ankaŭ tradukas en Esperanton kaj verkas en la sveda. Ne eblas aplaŭdi unumane estas la sepa libro de Johansson ĉe Mondial.

/La eldonejo.


Legu recenzon de Paulo Sérgio Viana en 'La Lampiro' 163, 2020:3: Ne eblas aplaŭdi unumane

Legu recenzon de Wolfgang Kirschstein en La Ondo de Esperanto, 2021, №1 (307): Eblas aplaŭdi dumane



Reen al: Sten Johansson - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj