Ligo al La Ondo de Esperanto

Simpatia romaneto

Nordenstorm, Leif. Arne, la ĉefido: Rakonto el la vikinga epoko. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2005. - 116 pĝ.

Ĉi tiu fikcia sed historie realisma romaneto de la sveda pastro Leif Nordenstorm (1960) rakontas pri la knabo Arne, liaj parencoj, amikoj, najbaroj kaj sklavoj en vilaĝo de Svedujo en la jaro 829. La apero de, unuflanke, eventuale minaca vikinga ŝipo kaj, aliflanke, du fremduloj parolantaj pri "la nova dio Kristo" abrupte ŝanĝas por kelka tempo la vilaĝan vivon, kiu, cetere, rolas kiel fono por la rilato inter Arne, libera filo de la vilaĝestro, kaj Trumbe, sklava knabo.

Paralele verkitan ankaŭ en la sveda, karakterizas ĝin flua kaj natura stilo ĝenata nur de kelkaj "ĝis kiam" kaj "dum kiam" (anstataŭ simplaj "ĝis" kaj "dum") aŭ de la peza kvankam teorie pravigebla eldiro "tute korekte!"

Kvankam adolton povus tedeti subtilaj eĥoj de pastra prediko aŭ la licence anakronisma moralaĵo, mi tamen opinias ĝin rekomendinda legaĵo speciale por junaj knaboj pro ĝia apertmensa pritrakto de toleremo, libereco kaj egaleco inter homoj kaj inter gentoj... kaj pro la ĉiam simpatiaj bildoj de Pavel Rak.

Jorge Camacho

 

 

Reen al:

Arne, la ĉefido Leif Nordenstorm Listo de recenzoj en La Ondo de Esperanto Ĉefpaĝo originala literaturo