El la pagana kredo al la kristanismo

Leif Nordenstorm, Arne la ĉefido, rakonto el la vikinga epoko, Kava - Pech, 2005., p.112

Konforme al reala historia fakto kiu datiĝas el la jaro 829, laŭ kiu du misiistoj Ansgar kaj Vitmar vojaĝis al tiam pagana Svedio por disvastigi la kristanismon, Leif Nordenstorm (1960), plektas interesan rakonton pri vikinga tribo kiu havis la historian honoron esti vizitita far tiuj du misiistoj. La aŭtoro ekkonigas nin kun preskaŭ idilia vivo de la tribo, precize dirite kun la tribestra familio kiu trankvile kaj libere vivas, laboras kaj timas nur de la atakoj de la mar-piratoj. La filo Arne, saĝa kaj klarvida knabo estas la ĉefheroo de la rakonto, iuspeca "hinĝo" ĉirkaŭ kiu turniĝas la rakonto. Tiel ni ekkonas multon el la svedaj tradicio kaj historio precipe de la tempo de vikingoj, iliajn ĉiutagan vivon, ritojn, kutimojn, timojn...

La aŭtoro klopodis montri la momenton de la granda civiliza turno: vikinga kontakto kun nova religio, la kristanismo, kiu baldaŭ fariĝos la dominanta tutmonda religio kiu fundamente kaj diversmaniere ŝanĝos la mondon. Li tion faras pere de sia literaturheroo Arne, la ĉefido. La knabo dum interparolo kun du misiistoj kristanaj, ekkomprenis kaj iom post iom akceptis la moralajn valorojn de la nova religio. Li konsciis ankaŭ ke la sklaveco kaj socia malegaleco ne estas la naturaj kategorioj, far dioj ordigitaj kaj pro tio neŝanĝebla. Ŝanĝiĝas ankaŭ lia vidpunkto konforme al la sociordo de la tribo, same lia rilato al la sklavoj. Li eksentas ke ankaŭ ili estas homoj, ne nur puraj iloj kiuj parolas. Nordenstorm montras (pale kaj nesufiĉe) al ni la moralan transformon de la vikinga knabo. La knabo certe estas simbolo de la tutvikinga transformo el la paganaj kredoj al la kristanismo.

Por la aŭtoro la tradicio estas sendube grava, tial la rakontado estas kurta, efekta, la stilo konciza kaj fokusita al deziro prezenti la ĉefajn trajtojn de la vikinga komunumo sed bedaŭrinde ne ankaŭ la psikologiajn. Malhavo de pli profundaj psikologiaj rilatoj inter la literaturherooj estas la ĉefa manko de la novelo. Plue, Nordenstorm estetikigas la primitivan vivon de la vikingoj, en iliaj kondutoj sentiĝas surpriza spirito de la tute civilizitaj homoj, sed ne la atenditaj senbrido kaj nekontrolitaj instinktoj kiuj estas normalaj karakterizoj de ĉiuj barbaraj triboj. Sed li donacis tiel belegajn bildojn el la antikva vivo kun pitoreskaj priskriboj de la ritoj kaj moroj ke leganto havas senton ke li mem troviĝas inter la vikingoj kaj partoprenas tiajn festenojn.

Bedaŭrinde la aŭtoro ne disvolvas la ideon pri la vikinga kristanigo literature pli profunde kaj pli kuraĝe. Pri ĝi li rakontas iom preterpase, kvazaŭ temus, ne pri la dramatika kaj grandturna evento kiu plenigis la naŭan kaj la dekan jarcentojn, sed pri ne tre grava epizodo. Kompreneble se li faris tion, ni certe havos antaŭ niaj okuloj dikan romanon, ĉar ĉi tia literatura ekspliko nepre bezonus ampleksan strukturon, stilajn variaciojn, certan metaprozan nivelon, kaj pli analitikan pripenson pri la kaŭzeco de la fenomenoj literature pritraktitaj. Tiel oni pli klare formus nelaŭvortan teksto-sencon kaj leganto estus direktata legi la kovritan sencon. Tiamaniere la vera, reala situacio kiu tiel bele kaj klare prezentis al ni Nordenstorm, iĝus simbolika, la tem-dominanto estus ne nur la pura rakonto el la vikinga vivo sed ilia (la vikinga) ververa spirita lumigo pere de novciviliza fundamentstarigo.

Tamen tiun ĉi mallongan romanon oni nepre devus tralegi, inter alie, ankaŭ pro senti la delikatan lirismon kaj ĝui la simplan kaj fluan lingvon.

Zlatoje Martinov

 

 

Reen al:

Arne, la ĉefido Leif Nordenstorm Ĉefpaĝo originala literaturo