Aspiroj al pli homaj rilatoj

Recenzo

Lode Van de Velde: Aspiroj. Esperanta romano. 2020.

La originala Esperanta literaturo estas rimarkinda fenomeno. La verkistoj, kiuj verkas originale en Esperanto, loĝas en diversaj landoj, apartenas al diversaj nacioj kaj havas diversan kulturon. Per siaj verkoj ili riĉigas la Esperantan literaturon ne nur teme kaj enhave, sed per siaj specifaj mondperceptoj.

La originala Esperanta literaturo estas juna literaturo, kiu ekzistas nur pli ol jarcento kaj por ĝia evoluo necesas la apero de multaj verkoj de diversaj verkistoj. En la nuna Esperanta literaturo estas poemaroj, novelaroj, romanoj. Multaj Esperantaj verkistoj eksperimentas ĝenre. Iuj el ili, kiuj verkas krimromanojn, bone konscias, ke la krimverkoj ne povas esti klasikaj, tamen la krimromanoj helpas la lingvan perfektiĝon de la legantoj per la simpla enhavo, alloga intrigo kaj klara flua lingvaĵo.

“Aspiroj” de Lode Van de Velde estas krimromano, tamen mi devas tuj diri, ke ĝi ne apartenas al la ordinaraj krimromanoj, malgraŭ ke la skemo estas konata. Jam en la komenco de la romano okazas murdo kaj la polico streĉe serĉas la murdinton, tamen la verkisto ne celas montri al la legantoj kiu estas la murdinto.

Lode Van Velde starigas al si tre specifan taskon. Per la atentokapta enhavo li detale esploras kaj talente priskribas la vivon en eŭropa urbeto, kies nomo estas Novburgo. La verkisto observas la kutimojn, la vivmanieron de la roluloj, kiujn ŝokas la terura neatendita murdo. Estas murdita Martin Krause, persono, kiu havas familion, kies vivo similas al la vivo de la aliaj familioj en la kvartalo, sed post la murdo de Martin evidentiĝas, ke ne ĉio en lia familia vivo estas perfekta. Martin ofte oficveturis kaj kokris la edzinon. La edzino Sandy same ne estis fidela al Martin. Ŝi havis amrilaton kun komsaro Steffen Moreno. La patro de Martin, Georg Krause, estas senatano, kiu verve postulas, ke la polico trovu la murdinton, tamen Georg Krause foje ne agis leĝe. Li zorgis pri tio, ke la filo de prokuroro Mikael malaperis de la listo de viroj, kiuj ĉeestis orgion kun neplenaĝaj knabinoj.

La frato de Sandy, Thomas, kiun la polico suspektas pri la murdo, estas sentaŭgulo. Li ne laboras kaj konstante petas monon de siaj fratino.

Lode Van de Velde talente priskribas la ĉiutagan enuan kaj tedan vivon de la roluloj. La romano elokvente montras kiel vivas la nuntempaj personoj, kies tagoj pasas aŭ en drinkejoj, aŭ antaŭ la televidiloj. La verkisto talente karakterizas la heroojn. Li uzas trafajn dialogojn. La roluloj konstante, preskaŭ senĉese konversacias, tamen iliaj konversacioj estas kliŝaj, ordinaraj, ĉiutagaj pri nesignifaj temoj, kio montras, ke ili ne havas seriozajn okupojn, ne interesiĝas pri gravaj vivproblemoj. La herooj estas indiferentaj eĉ pri la murdo, pri la tragedio de ilia najbara familio. Ilin interesas nur la sensacio kaj ne la tragika homa travivaĵo.

Tre bilde Lode Van de Velde priskribas la parolmanieron de la roluloj. Thomas kaj lia amiko Karl parolas ĵargone kaj la verkisto lerte transdonas tiun ĉi ĵargonon pere de Esperanto. Estas tre grave, ke en la enhavo de la romano Lode Van de Velde enplektas Esperantajn faktojn. La studento Jonas, la amanto de Hannah, la filino de murdita Martin, aĉetas Esperantajn librojn kaj verŝajne li lernas Esperanton.

La romano nepre vekos la atenton de la legantoj. Ĝi estas krimromano, kiu tamen talente prisribas la nuntempan apatian socion kaj la verkisto delikate sugestas, ke ni la homoj, devas havi pli homajn rilatojn.

Julian Modest

 

Reen al:

Aspiroj Lode van de Velde Ĉefpaĝo originala literaturo