Hendrik Adamson: Auli

ADAMSON, Hendrik ; Auli ; 86p ; infanlibro ; 1934; Budapest ; Literatura Mondo

"Auli, rakonto pri knabeto, de H. Adamson, 86 p., eldonis Lit. Mondo, Budapest. Auli estas estona petuleto klopodanta sin orienti en sia rilato al Dio kaj en sia medio. Li rakontas diversajn okazaĵojn, pri kiuj li volas kvietigi sin. Sed oni amikiĝas ne nur kun la vigla knabo mem, kiu havas aĝon de la konata demandemo sed ankaŭ kun liaj gepatroj, lia pli aĝa fratino Hailu kaj liaj kamaradoj. Resume tre bona libreto por gejunuloj." /Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Legu recenzon de Stellan Engholm el Literatura Mondo 1935: Auli

Legu recenzon el The British Esperantist 1935: Auli

Reen al: Hendrik Adamson - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj