Johán Valano: La Ĉu-serio

VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu vi kuiras ĉine? ; 135p ; krimromano ; 1976; Åbyhøj ; Dansk Esperanto-Forlag ; IEM 1996

VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu li bremsis sufiĉe? ; 128p ; krimromano ; 1978; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto

VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu li venis trakosme? ; 144p ; krimromano ; 1980; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto

VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu ni kunvenis vane? ; 180p ; krimromano ; 1982; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto

BALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu ŝi mortu tra-fike? ; 92p ; romano krima, seksa ; 1982; Antverpeno / La Laguna ; Stafeto

VALANO, Johán (PIRON, Claude) ; Ĉu rakonti novele? ; 144 p. ; novelaro ; Antverpeno ; Flandra Esperanto-Ligo ; 1986

Legu Ĉu-romanojn: Kelkaj verkoj de Claude Piron (1931-2008)


Legu recenzon de Sten Johansson pri la Ĉu-romanoj: Ĉu li verkis sufiĉe?

Legu recenzon de Wouter F. Pilger pri Ĉu vi kuiras ĉine? el Esperanto, februaro 1977: Vigla hejma lingvaĵo

Legu recenzon de la verda bibliotekisto pri Ĉu vi kuiras ĉine? el Esperanto-sumoo, novembro 2023: Ĉu vi kuiras ĉine? de Claude Piron

Legu recenzon de Bernard Golden pri Ĉu vi kuiras ĉine? kaj Ĉu li bremsis sufiĉe? en Fonto n-ro 3, dec 1980: Tri murdoj en du volumoj

Legu recenzon de Vladimir V. Samodaj pri Ĉu li bremsis sufiĉe? el Esperanto, julio 1980: Riĉo sen artifikoj

Legu recenzon de Probal Daŝgupto pri Ĉu li venis trakosme? el Esperanto, julio 1981: Valano estas potenca

Legu recenzon de Bernard Golden pri Ĉu ni kunvenis vane? en Fonto n-ro 63, 1986: Ĉu ni legis vane?

Legu recenzon de Kukurbo pri Ĉu ni kunvenis vane? en Esperanto-Sumoo 2022:
Ĉu ni kunvenis vane? de Claude Piron

Legu recenzon de Aleksander Korĵenkov pri Ĉu rakonti novele? en Literatura Foiro, novembro 1987:
Ĉu rakonti novele?

Legu recenzon de Viktor Sapoĵnikov pri Ĉu rakonti novele? en Sezonoj 16, printempo 1988:
Ĉu rakonti novele?


"[...] la polica detektivo jano Karal [...] iom post iom en Ĉu vi kuiras ĉine? sukcesas elfosi la veron pri la morto de juna farbisto-revoluciisto. Por atingi tion li devas intervjui belan aron de interese karakterizaj roluloj, foje helpite de la trafaj pensoj de sia psikologa edzino (kaj de sia sprita-moka nevo). Karakterizo de la moderna skolo de krimromano estas, ke la detektivo, kiel reala persono, havas privatan vivon: ni vidas lin hejme, aŭ kun sia amatino; ofte li havas ankaŭ privatajn problemojn, kiuj trudiĝas realisme al lia rolo de detektivo. Tiaĵon lerte faras ankaŭ Piron.

En Ĉu li bremsis sufiĉe? ni troviĝas denove en tiu Sanktavalo, en la urbeto Valmu. Ĉifoje la problemo frontanta al Karal estas jena: politike potenca arĥitekto kaj ties edzino mortas en aŭtomobila akcidento, kiu tamen tute ne povas esti akcidenta. Kiu povis difekti la meĥanismon? Kiu havis motivon por tio? Ne mankas homoj kun kialo por mortigi la arĥitekton, sed kiel tiuj povis aranĝi la saboton? Denove abundas rolantoj vigle vivaj, kaj la solvo kontentigas ĉiujn postulojn de la faksperta leganto."
/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.

Reen al: Johán Valano - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj