Distre pri moraloj

Henri Vallienne: Ĉu li? Paris, Hachette 1908.

Post Kastelo de Prelongo en 1907, la unua romano originala romano eldonita en Esperanto, jam en la sekva jaro aperis Ĉu li? de la sama aŭtoro, kiu samjare mortis pro kormalsano. La unua romano de Henri Vallienne (1854-1908) okazis en medio romantika, gotika, sed la duan li lokis en tiutempan modernan vivon kun borsa spekulado, direkteblaj aerostatoj, internacia turismo kaj aŭtomobiloj irantaj en la furioza rapido de 40 km/h. La medio tamen ludas negravan rolon. Lia romano estas komplike aranĝita intrigo el koincidoj, strangaj hazardoj kaj konfuzoj de personaj identecoj. La homa psikologio trovebla en ĝi estas ege skema, kvazaŭ la homoj estus maŝinoj. Efektive, Ĉu li? laŭ sia konstruo ege similas tipan teatran farson de situacioj kaj miskomprenoj, kie ofte abundas konfuzo pri personoj. Sed dum sur teatra scenejo tia farso ofte disvolviĝas verve kaj leĝere, kun multe da drasta humuro, en la romano de Vallienne ĝi etendiĝas kiel longa kaj iom teda rakontado de okazaĵoj – aŭ de "fariĝoj" laŭ la lingvaĵo de Vallienne. Tio tamen ne signifas, ke ĝi estus peza legaĵo – tute ne. Oni facile digestas ĝin, kvankam ĝia nutra enhavo povas impresi iom maldensa. Plej forte oni sentas mankon de humuro.

Kiel leganto de distraĵo mi ofte ŝatas, kiam mi komprenas pli multe ol la personoj rolantaj en la verko, aŭ kiam mi elpensas la solvon de mistero pli frue ol ili. En Ĉu li? tio tamen okazas ĝis troigo. Jam fruege la leganto komprenas pli-malpli ĉion, dum la personoj en la rakonto ŝtipe stultas malgraŭ evidentaj indikoj. Poste oni devas elteni, ke la solvo pecon post peco estos malkaŝata per senfinaj klarigoj. Ankaŭ la strangaj koincidoj, kiuj pelas la intrigon antaŭen, plej ofte estas facile antaŭvideblaj.

Vallienne tamen ja uzis konsiderindan lerton por konstrui la komplikan eventoĉenon. Li ankaŭ sufiĉe multe utiligas siajn profesiajn sciojn de kuracisto, kvankam mi ne povas prijuĝi, ĉu ili estis tre precizaj en sia epoko.

Apartan temon, sur kiu baziĝas la romano, li pritraktas en ampleksa postkomento. Temas pri la simileco de ĝemeloj, kiun li tamen troigas ĝis absolute malrealisma nivelo.

Pro sia intrigo li metas la ĉefrolulojn en strangajn situaciojn, kiuj malbone akordiĝas kun la reganta burĝa moralo, precipe pri seksaj rilatoj kaj geedzeco. Aŭ eble mi diru moraloj, ĉar evidente temas pri tre malsamaj moraloj por viroj kaj virinoj. Li ja uzas grandajn klopodojn por tamen senkulpigi la rompojn, kaj fine aperas eĉ ia pledeto por malpli formala vidpunkto al moralaj aferoj:

Ni lasos ilin paroli, mokante la mokantojn: kaj por ni sufiĉos esti feliĉaj. Ni troviĝas antaŭ du moraloj, la natura kaj la nenatura. Nu, mi ne ŝanceliĝas; mi elektas la laŭnaturan moralon, kaj tre malproksimen forĵetas la moralon nur arte faritan.

La stilo de la verko ŝajnas al mi iomete malpli franceca ol tiu de Kastelo de Prelongo, aŭ eble mi intertempe alkutimiĝis al ĝi. Mankas kelkaj el la lingvaj fuŝoj troveblaj en la unua verko, ekz. pri da kaj kies. Tamen oni trovas ankaŭ en Ĉu li? tipajn francismojn, kiel tiu (=ĉi tiu), fine (=tamen), unika (=sola), devi (=ŝuldi) kaj sentenco (=verdikto). Alia strangaĵo estas la oftega uzo de ŝmaci anstataŭ kisi. Kompreneble oni trovas tipajn trajtojn de frutempa Esperanto, ekz. afiksostakojn kiel amegatino kaj ekspersoneciĝo. Fuŝoj pri transitiveco (komenci, fini anstataŭ komenciĝi, finiĝi) bedaŭrinde eĉ hodiaŭ ne iĝis arkaikaj.

Resume, la verko ja estas eksmoda distraĵo, tamen interesa kaj eĉ admirinda provo en sia speco.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Ĉu li? Henri Vallienne Ĉefpaĝo originala literaturo