Profunde kaj home

Sten Johansson. Dis! 135 p. Flandra Esperanto-Ligo. Antverpeno 2001.

Nur kvar jarojn post la apero mi eklegis "Dis!", eble car la kovrila bildo iel kredigis min ke la libro ne estas bonkvalita. Car mi legis aliajn librojn de Sten Johansson kun granda kontento, mi tamen fine ne povis ne legi tiun ci, kaj trovis ke gi eble estas la plej bona verko de la verkisto.

La kadra rakonto de "Dis!" estas autobusa vojago, dum kiu la heroo pensas pri okazintajoj dum sia vivo. La heroo - kiu fakte nek estas heroo nek malheroo - sed ordinara homa homo kun bonaj kaj kompatindaj trajtoj pensas pri okazintajoj kiam okazis diversspecaj disigoj en lia vivo: la naskigo, eksedzigo, disiro de familianoj, kabeigo kaj morto.

Mia cefa sento kiam mi legas la libron estas ke la vivo vere povas esti kaj bunta kaj malfacila, sed gi ankau estas vivinda kaj mirinda. La cefrolulo vere estas vera homo. La verkinto sukcesis priskribi homon kun sentoj kaj problemoj, kiuj sentigas realismaj.

Leganto kiu sokigus pri priskribo de seksumaj aferoj evitu tiun ci libron, car tiaj aferoj priskribigas. La libro tamen ne estas pure seksuma libro. Pro tio gi meritus pli bonan kovrilon ol la nuna, kiu aludas pri pornajo.

La libron mi rekomendas al ciuj, kiuj volas legi veran romanon.

Leif Nordenstorm

 

Reen al:

Dis! Sten Johansson Ĉefpaĝo originala literaturo