Reen al:      Stellan Engholm      Aŭtoroj      Romanoj     Novelaroj

Belartaj Konkursoj de UEA 2000:
1:a premio de la branĉo Eseo

Sten Johansson:

KIEL LEGI – ĈU LEGI – STELLAN ENGHOLM?

La centjara datreveno de la naskiĝo de Stellan Engholm en 1999 pasis preskaŭ nerimarkite en la Esperanta mondo. Ŝajne tiu nomo, kiu en 1930 aperis subite kaj brile kiel fulmo en la tiam ankoraŭ malriĉa Esperanta literaturo, el la "mezo de nenie" en la svedaj arbaroj, hodiaŭ vekas nur ŝultrolevon aŭ oscedon.

Ĉu merite?

Se ni volas tamen kompreni la figuron de Stellan Engholm, ni bezonas iom mergiĝi en lian tempon kaj medion. Kaj eble ni ne atendu, ke li envultu nin per la socia genio de iu Baghy aŭ la sorĉistina ĉarmo de iu Boulton.

La fono de Stellan Engholm estis la kamparo de meza Svedio, pli precize de la regiono nomata "Mina lando" – svede Bergslagen. Tiu regiono havas iom ameban amplekson, eniras plurajn provincojn, inkluzivante regionojn kie oni ĉerpis feron kaj aliajn metalercojn el la grundo, fandis kaj prilaboris tiujn metalojn en urbetaj aŭ eĉ vilaĝaj uzinoj kun helpo de la ĉie ĉeestanta forto de fluanta akvo kaj de la ĉion brakumanta arbaro transformebla en lignokarbon. Tiu estis regiono samtempe riĉa kaj malriĉa – riĉa ĉar sur ĝia produktado baziĝis la relative malfrua industriiĝo de Svedio, malriĉa ĉar ĝi estis kaj eĉ hodiaŭ restas dominata de la laborista klaso – dum tradicia burĝaro, meza kaj supera klaso, preskaŭ forestis. Engholm mem ŝajne devenis el miksita medio malriĉa, de homoj parte kulturantaj la teron, parte laborantaj en la ferindustrio. Lian ligitecon kun la tero kaj obsedon pri la rilato inter homoj kaj tero ni spertas en lia grava verko "Homoj sur la tero", kies ĉeftemo estas ĝuste tiu eterna rilato.

Post kelkjara manlaborado la juna Engholm frekventis instruistan seminarion en la urbo Strängnäs, kaj fariĝis instruisto de elementaj lernejoj en la "Mina lando". Tie renkontis lin aroj da infanoj el laboristaj hejmoj, preskaŭ ĉiam sen eduka tradicio, ofte sen profundaj radikoj en la loĝloko – ĉar la uzinoj tiutempe suĉis al si laboristojn el ĉie, kaj ankaŭ elsputis kelkajn. Li kelkfoje ŝanĝis loĝlokon sed preskaŭ la tutan plenkreskulan vivon restis en la regiono de la urbeto Ludvika, ĉe la limo inter Dalekarlio kaj Vestmanio. Kiam ni legas liajn verkojn, precipe la trilogion pri "Torento", ni imagu lin tie, en klasĉambro de simpla lerneja domo el ligno, inter aro da bruaj infanoj, kiuj mem malalte taksis la lernejan saĝon, kaj kies gepatroj plejparte preskaŭ same malmulte aprezis ĝin.

Oni notu ankaŭ la popolajn movadojn de la epoko kaj medio: Unue la diversajn branĉojn de la laborista movado, ĉefe la sindikatojn kaj la socialdemokratian partion. Due la kooperan movadon, kiu celis antaŭ ĉio krei popolan alternativon al la private posedataj butikoj. Trie la movadon de abstinuloj, kiu klopodis malhelpi al homoj droni en maro el alkoholo. Krome diversajn kulturklerigajn movadojn, interalie ankaŭ la esperantomovadon, kaj plue movadojn por flegi, ekzerci kaj iom romantike idealigi la homan korpon. Gravas rimarki, ke la religiaj movadoj havis malfortan bazon en ĉi tiu regiono. La granda ŝtata eklezio Luterana malmulte signifis en la novaj, sentradiciaj uzinurbetoj. Kaj ankaŭ la disidentaj sektoj tie estis malfortaj.

*

Sed ni revenu al la persona historio de Stellan Engholm. [Noto: La genealogiajn informojn en ĉi tiu kaj la sekva paragrafo mi danke ricevis de Hans Häglund en 2006.] Lia patrino Matilda Norman vivis ĝis la aĝo de dek sep jaroj kun sia senedza patrino kaj siaj geavoj. Ŝia avo, do la praavo de Stellan, estis taglaboristo ĉe la uzino Stjernfors en la paroĥo Ljusnarsberg, provinco Vestmanio en Bergslagen, "Mina lando", proksimume 200 km nordokcidente de Stokholmo. Deksepjara Matilda tamen estis adoptita de sia onklino Erika, kiu estis servistino, kaj ties edzo, la forĝisto Gustaf Larsson, kiuj estis seninfanaj (aŭ pli ĝuste: ilia sola ido mortis kiel ĵusnaskito). Ili loĝis en la najbara Stubberö en la sama paroĥo. Matilda ial prenis la familian nomon Engholm, kies deveno do estas nekonata. Kiel dudektrijara "fraŭlino kaj kudristino" ŝi gravediĝis, vojaĝis al Stokholmo kaj tie naskis Nils Stellan la 25an de marto en 1899. Jam en junio samjare ŝi revenis kun la bebo al siaj adoptaj gepatroj. La patro de Stellan do estis neregistrita, sed Ferenc Szilágyi en 1963 skribis (kredeble laŭ informoj ricevitaj de la vidvino de Stellan), ke lia patro estis malsanulo el Bergslagen "kiun li apenaŭ rememoris", kaj kiu frue mortis en sanatorio por ftizuloj.

Kiam Stellan estis trijara mortis lia adopta avino. Samjare lia patrino edziniĝis kaj naskis al li duonfratinon. Poste sekvis ankoraŭ du gefratoj. Kiam do la nova familio de lia patrino kreskis kaj kelkfoje transloĝiĝis, tamen ene de la sama paroĥo, Stellan restis ĉe sia adopta avo Gustaf, kiu nun estis vidvo preskaŭ 70jara.

Tie li kreskis, sola infano, ĉe bruska maljunulo kaj maljuna mastrumistino. Kiel 11-jarulo li eklaboris en siaj liberaj horoj en ĝardeno. En 1913, kiel 14-jarulo, li verkis la unuan konatan poemon, kompreneble en sia gepatra lingvo, la sveda. Dum 1916-20 li studis por iĝi instruisto. Proksimume en 1918 li renkontis la svedan poeton Dan Andersson, pri kiu ni baldaŭ okupiĝos iom pli detale. Samjare li eklernis Esperanton sed restis komencanto. En 1922 li edziĝis al Olga Westerberg, filino de Stokholma ladisto, kaj ekloĝis kun ŝi en Nyberget, kiu situas proksimume 40 km de lia origina hejmloko, tamen en la paroĥo Norrbärke en la provinco Dalekarlio. En tiu loko kaj en la vilaĝetoj Hagge kaj Saxe en la najbara paroĥo Söderbärke li poste restis dumvive.

En 1927 li renkontiĝis kun Edmond Privat en koopera mondkongreso. Tiu renkontiĝo puŝis lin pli intense okupiĝi pri Esperanto, kaj du jarojn poste, en januaro de 1929, li ricevis la definitivan puŝon. Andreo Cseh prelegis, kredeble en Ludvika, kaj Sam Jansson interpretis sveden. Subite Sam Jansson rekonis Stellan Engholm inter la aŭskultantoj kaj vokis lin transpreni la interpretadon. Post tio Engholm, laŭ aserto de sia edzino, "fariĝis vera ‘tradukmaŝino’". Oni rakontas, ke li, kiu mem estis trankvila, pripensema, silenta, preskaŭ timema, rolante kiel interpretisto facile sekvis kaj dublis viglajn kaj vervajn paroladojn.

Post ĉi tiu evento Stellan Engholm ekaktivis Esperante interalie pri tradukado kaj originala verkado. Li esperantigis inter 1930 kaj 1935 aron da gravaj verkoj el la sveda literaturo, interalie Gösta Berling de Selma Lagerlöf kaj la dramon Pasko de August Strindberg. Samtempe li kreis aron da originalaj verkoj, kiujn ni ĉi tie traktos.

En 1930 aperis lia novelego "Al Torento", kiu vekis grandan atenton en la Esperanta mondo. Por kompreni ĝian reeĥon necesas pripensi, ke por multaj homoj Esperanto ankoraŭ estis nura "helplingvo", en kiu ne indas provi krei originalajn verkojn. En raporto de Jean Forge en Literatura Mondo de 1932, ni trovas la opinion de Stellan Engholm esprimitan je vizito de Forge en Nyberget: "Laŭ mia opinio ĝi estas vivanta lingvo, en kiu ĉiu povas libere verki. La evoluo de la lingvo laŭ mia opinio estas akcelata ĝuste per la originalaj verkistoj." Kaj plue: "Ĝi ankoraŭ estas uzata tro malmulte en la praktiko kaj tial la vortoj ankoraŭ ne penetris tro profunde en la sentojn de la esperantistoj".

*

En 1931 Literatura Mondo aranĝis romankonkurson, en kiu estis premiita kaj eldonita verko de Engholm, Homoj sur la tero. Tiun verkon renkontis tre favoraj prijuĝoj, kvankam oni povus diri, ke la komenco kaj mezo de la 30-aj jaroj ne estis la plej konvena momento historia por tiu serioze trankvila kroniko, kies ĉefa interna ideo eble estas kontinueco en ŝanĝiĝoj. En ĝi Stellan Engholm fosas profunde en la humon, prezentante multajn aspektojn de la ligo inter homo kaj tero.

La romano prezentas kamparan familion tra tri generacioj. Ili estas dekomence posedantoj de negranda bieno, sed kio efektive gravas, laŭ Homoj sur la tero, estas ne tiom la posedo kiom la laboro kaj respondeco pri la kulturata tero. Engholm montras tiun laboron laŭ diversaj aspektoj, pozitivaj kaj negativaj. La esenco finfine estas, ke la respondeco pri la tero, la kulturado de la tero, estas bazo de la homa ekzistado kaj de la homa memestimo. Krome ĝi signifas, laŭ la romano, ligon inter homoj – inter la samtempuloj, sed eble eĉ pli grave inter malsamaj generacioj.

En Homoj sur la tero troviĝas ankaŭ alia ĉeftemo – izoliĝemo, distanco inter la homoj, sento de fremdiĝo de homo al homo. Kaj tiu temo eble estas la ĉefa komunaĵo en la diversaj verkoj de Engholm – fremdeco kaj sopiro je kuneco inter la homoj. Jen ekzemplo el Homoj sur la tero:

"En la libroj li legis pri homoj, kiuj tiom bone komprenis unu la alian kaj tial vivis tre feliĉe. Kiam li legis tion, li sentis preman sopiron mem travivi ion tian. Kial Selma kaj Kristoforo ne komprenas lin, same kiel la homoj en la libroj komprenas unu la alian? Kaj certe Selma kaj Kristoforo eĉ ne komprenas sin reciproke."

*

Stellan Engholm tamen revenis al sia inventita "Torento", kiu estas tipa uzina urbeto aŭ vilaĝego de lia regiono. Kaj nun li okazigis tie tutan ĉenon da eventoj, lokis tien aron da protagonistoj, la infanoj kaj gejunuloj de Torento. En 1934 aperis la unua parto de Infanoj en Torento, en 1939 la dua parto (iam reeldonita sub la titolo Junuloj en Torento). Aŭskultante per radio la militraportojn el ĉiu direkto ĉirkaŭ la izolita Svedio, li verkis plu, kaj en 1946 aperis la tria parto kun la titolo Vivo vokas. (Tiun titolon, cetere, al la verko trudis la eldonejo, Eldona Societo Esperanto.)

Kiam oni hodiaŭ legas la Torento-trilogion, unuavide iom ŝokas aŭ almenaŭ ĝenas la idealaj karakteroj de la infanoj. La medio, la eventoj, la tempo mem estas tre realisme scenigitaj, kaj kontraŭ tiu fono reliefiĝas homoj iom tro ideaj, tro seriozaj, infanoj tro frumaturaj. En aliaj romanoj oni kutimas renkonti protagonistojn realisme kaj plennuance prezentitajn kaj flankfigurojn pli kliŝajn. En Torento povas fojfoje ŝajni inverse.

Tamen Stellan Engholm mem ne konsideris sian verkon realisma romano, sed io alia. Ni citu el lia enkonduko al Vivo vokas: "En certa grado ili [la infanoj] fariĝas reprezentantoj por pli belaj kaj bonaj homaj sopiroj, kies realigo estas la senco de ilia vivo. (...) La libroj pri ili ne havas dramecan karakteron, ne havas romanan agokonstruon. La ‘intrigo’ estas sole la vivo mem."

Pli precize Engholm klarigis sian ideon en letero al Leen C. Deij la 5-an de februaro 1947 (laŭ Literatura Foiro n-ro 178): "Miaj infanoj estas ja kelkrilate kuriozaj figuroj, nerenkonteblaj inter ordinaraj infanoj. Kaj tial la demando estas, ĉu la homoj povas kompreni, kion mi volas esprimi, ĉu ili entute havas sentokapablon por tio, kion mi provas prezenti. Ke leganto perceptas la realecon en tiuj rakontoj (la internan, universale homan realecon) estas por mi multe pli da ĝojo ol plej belaj recenzoj."

Estas klare, ke la recenzantoj ne akceptis la Torento-trilogion tiel, kiel Engholm dezirus. Ili serĉis en ĝi ian socian realismon, kiu ankaŭ troviĝas tie, tamen nur kiel fono. La centro de la verko, enkarnita en la infanoj, ne estas realisma priskribo sed la sopiro je homeco de la aŭtoro. Denove ni legu en letero al Leen C. Deij, ĉi-foje de la 14a de marto 1947 (laŭ Literatura Foiro n-ro 179), kie li komentas la akcepton de Vivo vokas:

"Ĝis nun mi ne vidis recenzon pri ‘Infanoj III’ (mi ne volis havi apartan titolon) kiu montris ion de tio, kion mi provis enmeti en la libron. Tio ne gravas, sed estas strange, ke ili ŝajne tute ne vidas la esencan aferon, eĉ se ĝi estas nebone prezentita. La mankojn de la libro mi tre bone konas. Ĝi ja ne estas romano aŭ ‘rakonto’. Estas nur mia sopiro pri la homoj kaj la homa vivado, kiu troviĝas tie. Tiaj infanoj ja ne ekzistas, almenaŭ ne pli ol parte, sed ŝajne la homoj kredas, ke temas pri iuj certaj infanoj en la sveda ferindustria regiono. Por mi ili estas pli vivaj ol iuj infanoj – kaj iuj homoj – kiujn mi iam renkontis, sed cetere ili estas ja ĝermanta embrio de iom pli alta homspeco (laŭ mia subjektiva koncepto)."

Ja leganto rajtas kritiki kaj malŝati tiun ideon de la aŭtoro, enmeti sian "sopiron pri la homoj kaj la homa vivado" kiel ĉefrolanton de verko cetere realisma. Eblas aserti, ke tian verkon neniu povas verki. Oni rajtas esprimi grandan dubon kaj skeptikecon al "ĝermanta embrio de iom pli alta homspeco". Oni estas libera preferi la malaltajn homojn de nia reala mondo. Sed ĉiu homo, kiu volas legi la Torento-trilogion, ŝuldas almenaŭ klopodi kompreni, ke tia estis la intenco de la aŭtoro. En pliaj leteroj al Deij li rakontas, ke unuopaj legantoj skribis al li, ke ili proksimume tiel komprenis lian verkon. Estus bone por la Esperanta literaturo, se ankaŭ recenzantoj iom klopodus por trakti la recenzotan verkon laŭ tio, kio ĝi estas, anstataŭ bedaŭri, ke la verkisto ne verkis tute alian verkon!

*

En la verkoj de Stellan Engholm oni sendube povus trovi multajn erojn pli-malpli rekte ĉerpitajn el lia propra vivo. Ni pensu ekzemple pri Arne en Torento, kiu same kiel la juna Stellan perlaboras en ĝardeno. Aŭ pri Selma en Homoj sur la tero, kiu "ŝatis la infanojn, tamen sen pli profundaj sentoj. Je la naskiĝo de la knabino la patrina amo ja ekflamis. Tamen ĝi ne ampleksis ambaŭ infanojn. La knabino estis ĉio. Ke la knabo ankaŭ estas ŝia infano, ŝi ŝajne preskaŭ forgesis."

Tia aŭtobiografieca legado de la verkoj tamen ŝajnas esence ne konvena al ilia spirito. La verkoj de Engholm baziĝas tiel multe sur liaj ideoj kaj vivkoncepto, ke la deveno de konkretaj detaloj malmulte gravas.

*

La svedlingva prozo de tri jardekoj, ekde 1930 ĝis 1960, grandparte konsistas el tiel nomata proleta skolo. Striktsence ne temas pri literatura skolo, sed simple pri tiu nekutima okazo, ke junaj viroj kaj virinoj el malriĉaj laboristaj hejmoj, sen formala alta eduko, suriras kaj konkeras la literaturan parnason. Por plene kompreni kiel tio eblis, necesus mergiĝi ĝiskole en la svedan historion: la manko de grava feŭda periodo, la aliancoj inter reĝoj kaj popolo kontraŭ la nobelaro, la naturaj agrikulturaj kondiĉoj kiuj malebligis bienegojn, la desupre truditan luteranismon, la ĝeneralan legokapablon instigitan de pastroj, la popolan elementan lernejon... nu, eble sufiĉas. Ni rimarku tamen, ke Stellan Engholm evoluis ne tiel multe ene de tiu proleta verkistaro, kiel apud ĝi. Troviĝas tamen unu persono, kiu sendube grave influis lin, kvankam la simileco ne okulfrapas, kaj tiu estas Dan Andersson.

Dan Andersson estis filo de instruisto de elementa lernejo. Li naskiĝis en 1888 kaj kreskis en arbarega vilaĝeto Skattlösbyn en la tiel nomata Finna arbaro de Grangärde, apud la hejma regiono de Engholm. Li havis diversajn manlaborojn (interalie en ĝardeno, kiel Stellan), sed baldaŭ iĝis konata poeto en tute propra ĝenro. Liaj poemoj kaj kanzonoj temas pri la plej malriĉa, forgesita, malestimata popolo de la kaŝitaj arbaraj dometoj kaj kabanoj. Tamen tute ne temas pri ia soci-indigna realismo. Li trovis, elserĉis kaj rekreis inter la plej malriĉaj homoj ian magion, foje kvazaŭreligian. Ne eblas diri, ke lia mistikismo efektive fontas en la popola kulturo, sed ĝi eluzas tiun per verkado esence romantika. Malgraŭ tio lia verkaro vere trovis reeĥon ĉe la popolo, ĝi ekĝermis tie kaj efektive – eĉ ĝis hodiaŭ – iĝis parto de la popola kulturo.

Stellan Engholm renkontis Dan Andersson dum sia studado en Strängnäs por iĝi instruisto. Ili plurfoje renkontiĝis, kaj oni scias ke Dan Andersson multe signifis por Stellan Engholm. La rilaton interrompis la tragike akcidenta morto de Dan Andersson en 1920.

Supraĵe oni devas trovi la verkojn de Engholm tre foraj de tiuj de Dan Andersson. Tamen eblas senti sub la kvieta, ŝajne senemocia surfaco ĉe Engholm iun kaŝitan ardon, intensan sopiradon, kiu sendube parencas kun ĉiam ĉeestanta tono en la poemoj kaj kanzonoj de Dan Andersson. Temas pri nenio malpli granda ol la sopiro je homeco kaj vero. Ankaŭ la interesiĝo de Dan Andersson al foraj religioj, precipe al la hindaj, transdoniĝis al Engholm, same kiel eble la interesiĝo al fremdaj lingvoj.

*

La politika perspektivo de Engholm estas nur proksimume deduktebla el liaj verkoj. Precipe en la Torento-trilogio oni trovas multajn interesajn detalojn el la tiam aktuala politiko. Unu frato iĝas simpatianto de nazioj, dum alia ekbatalas en la Internacia Brigado kontraŭ la Hispanaj faŝistoj. La simpatioj de la verkisto estas klare kontraŭfaŝismaj. En la Torento-trilogio la laborista movado estas memkomprenebla kadro de la socia engaĝiĝo. Eĉ pli evidenta ol lia maldekstremo tamen estas la baza humanismo de la aŭtoro.

Interese estas konstati, kian konkludon li faras pri sia propra Esperanta agado rilate al la nocio "neŭtraleco". De 1943 ĝis 1952 Engholm eldonis kulturan revuon, Malgranda Revuo. Kvankam aperanta en malfacilegaj cirkonstancoj, tiu signifis multon, interalie por la tiam juna kaj nekonata Skota kvaropo. En sia revuo (n-ro 3 de 1949) meze de la malvarma milito li skribis pri neŭtraleco: "mi ne deziras, ke MR estu neŭtrala (...) Movado kun limigita kaj klare fiksita celado povas esti neŭtrala, ekzemple la esperanto-movado kiel nura lingva afero, la kooperativa movado ktp. Sed esti neŭtrala al la tuta, nelimigita vivcelado, tio signifus, ke oni restas pasiva antaŭ bono kaj malbono, justo kaj maljusto, ke etikaj valoroj estus al ni indiferentaj aŭ kvazaŭ ne ekzistus (...)"

Tiun revuon Stellan Engholm ekeldonis en 1943, dum la turnopunktoj de la dua mondmilito, en Ludvika – en la "neŭtrala" Svedio – sciante ke la laboristoj en la uzinoj de Ludvika kaj aliaj partoj de la sveda Mina lando produktas ŝtalon kaj ferajn produktojn necesajn al la Germana militado. Ke li pensis pri tiu dilemo, tion ni scias, ĉar li enmetis ĝin en sian Torento-trilogion. Jam du jarojn antaŭ la dua mondmilito li verkis (Infanoj en Torento 2):

"(...) oni bezonas pli da militŝipoj, pli da kanonoj, pli da pafiloj, pli da tankoj kaj flugmaŝinoj. (...)

– Do nia pano donos morton al kamaradoj en aliaj landoj!

– Eble, eble eĉ al ni mem, ni ne konas la estonton. Sed kion fari? Panon ni ja devas havi."

*

Unu el la pli frue menciitaj sociaj movadoj tipaj de la epoko kaj medio de Engholm estis movado por kulturi la homan korpon. Tiun idealigon de forta, pura, ofte nuda korpo ni trovas en la 30-aj jaroj, fojfoje en ligo kun diversaj politikaj tendencoj. Ĉe Engholm oni trovas ĝin interalie en formo de kultado de nudeco, iom surprize atribuita al la Torenta grupo el infanoj kaj dekumuloj.

Kunlige kun tiu temo necesas iom trakti ankaŭ la temon erotiko ĉe Engholm. En letero al Leen C. Deij la 26-an de majo 1948 li skribis (laŭ Literatura Foiro n-ro 182): "Kun rilato al blasfemoj mi ekpensas pri seksaj vortoj. En esperanto tiuj vortoj estas puraj, ne tuŝitaj de homa aĉeco. Kiu ajn povas uzi ilin en parolo kun kiu ajn. Tio estas unika afero en ‘kulturnivelaj lingvoj’. Kaj jen venis tiuj budapeŝtanoj kaj volis pliriĉigi la lingvon per vortoj adekvataj al tiuj nacilingvaj, kiuj esprimas sole homan stultecon, senspiritecon."

Oni vidas antaŭ si la instruiston meze de sia bando da buboj, kiuj ĵetas inter si kaj post la knabinoj fivortojn nur duone komprenitajn...

Tamen ne eblas limigi sin nur al la vortoj. Eĉ la erotiko mem estas aparta ĉapitro ĉe Engholm. Lia debuta verko, Al Torento (kiu ne havas rolantojn komunajn kun la Torento-trilogio), temas pri amrilato inter juna viro kaj juna virino. La knabino gravediĝis per alia viro, kio obstaklas la amon inter la du ĉefrolantoj. Kvankam do erotiko estas la kerno de la intrigo, ĝi neniam estas eksplicite menciata. Nu, tio ja ankaŭ ne necesas, tamen kiam seksaj aferoj estas subkomprenataj, tio ĉiam okazas kun forte malŝata nuanco.

Same estas en la Torento-trilogio. Inter la gejunuloj forestas erotiko, eĉ la plej simpla seksa tiklo, sed ĉirkaŭ ili ĝi zumadas, tamen ĉiam en malbela, ofte eĉ naŭza formo.

Kaj tamen tute ne temas pri ia bigota kondamno al pekoj kaj fiaĵoj. Anstataŭe oni imagas proksimume la jenan sintenon: Erotiko kaj seksaj rilatoj principe estas io bela, pura, natura – sed ĝiaj konkretaj aperaĵoj bedaŭrinde ĉiam estas malbelaj, malpuraj, pro la malperfekteco de la homoj.

Nu, konsentite, Stellan Engholm nenie vortumas la aferon tiel. La leganto devas mem konkludi – ĉu kiel supre, ĉu alimaniere.

*

Se iu hodiaŭ volas konatiĝi kun Stellan Engholm, kie do komenci?

Lia plej bona, plej matura verko, kiun oni eĉ hodiaŭ devas konsideri unu el la malmultaj plensence originalaj Esperantaj romanoj, estas Homoj sur la tero (dua eldono de Stafeto, 1963). La verkoj pri Torento eble unuavide pli facilas, se oni rigardas la lingvaĵon kaj rakontan teknikon. Tamen sendube troviĝas akuta risko, ke hodiaŭa leganto, kutima je agoplenaj dramoj, kie bono kaj malbono luktas en realisma kadro, trovos ilin tro psikologie malrealismaj.

Rekomendebla komenco do povus esti kelkaj noveloj, kiuj bonŝance reaperis ĉe IEM en 1997 sub la titolo La lupo sur Kapitolo. Precipe la du longaj noveloj Maljunulo migras kaj Venĝo, origine aperintaj en 1943, estas du etaj perloj, kiuj tre bone povas enkonduki la leganton en la stilon kaj temaron de Engholm. Se oni ne postulas ridegon, eblas trovi en tiuj eĉ nuancon de leĝera humuro, kio alie estas raraĵo ĉe Stellan Engholm.

Se oni entute rajtas ion ajn riproĉi al viro mortinta en 1960 post pli ol plene farita laboro, tio eble estus ĝuste lia manko de humuro. Seriozeco plej karakterizas lin, seriozeco kaj tre forta strebo al vero, sincero kaj puro. Tiuj trajtoj, nekontesteble bonaj al homo ĝenerale, al verkisto tamen signifas limigon. Stellan Engholm apenaŭ povis diri, ke nenio homa al li fremdas. Tial lia ĉiama sopiro al homeco povas fojfoje simili fuĝon for de homaĵoj.

Reen al:      Stellan Engholm      Aŭtoroj      Romanoj     Novelaroj