Modesta trezoro por ĉiuaĝaj adoleskuloj
Fernando
Pita
(Rio-de-Ĵanejro,
Brazilo)
MODEST, Julian. La enigma trezoro – romano
en Esperanto por adoleskuloj. Đurđevac: Dokumenta Esperanto-Centro,
2018.
En la historio de Literaturo, verki
“por adoleskuloj” ĉiam estis konsiderita facila tasko: ĝenerale estis
sufiĉe selekti plej komunajn, ĉiesajn travivaĵojn (lernejaj
problemoj, unuaj enamiĝoj, disputoj kun la gepatroj, ktp), iom plenigi
ilin de kelkaj membiografiaj notoj, aldoni specialan fakton, tute fantasta kaj
interesveka en la vivo de adoleskulo, kaj jen nova libro! Tiu ĉiam estis
neerarema recepto de la beletra kuirarto!
Tamen, tiel agi estas, hodiaŭ,
kvazaŭ danci borde de abismo.
Ruze eskapi al tio estas unu el la
plej gravaj meritoj de “La Enigma Trezoro”, ĵus lanĉita romano
de la laborema esperanto-verkisto Julian Modest. Certe en la libro svarmas
membiografiajn notojn: ne hazarde la ĉefrolulo nomiĝas Georgo – la
tuta Esperantujo ja scias, ke la vera nomo de Julian Modest estas Georgi
Mihalkov – tamen, tio ne fariĝas la centran punkton en la rakonto mem: tiu
loko estas reverzata al serĉado de trezoro kaŝita, ne de nigrobarbaj
piratoj, sed de homoj el la bulgara pasinteco, en insulo ne tro fora, sed jam
en la maro; igas tiu rakonto interesveka por ĉiuj kiuj amas aventurajn
romanojn.
Ankaŭ la rakonto pri la
komencanta amrilato de Georgo certe resonigos en ĉiuj ni personajn
nostalgiojn, kiuj akompanataj de la memoraĵoj kaj kanzonoj de niaj propraj
unuaj amoj, igos la romaneton eĉ pli interesa por jam adoltaj legantoj ol
por veraj adoleskantoj, por kiuj tiuj aferoj ne havas (kaj verŝajne neniam
havos) la saman signifon ol iam ili havis por tiuj, kiuj nun estas pli ol
kvardekjaraj.
En la sesdekkelkpaĝa romaneto
de Modest, kiu ja preferas modestajn volumojn, Esperanto ja ludas
interesan rolon, ne nur ĉar la precipa rolulo, kaj lia avo, estas ja
esperantistoj, sed la aŭtoro, lerte kaj ruze, enŝovis iom kaŝe,
diversajn referencojn al la esperanta kulturo, ne estas hazarde, ke oni mencias
Tibor Sekelj, ke ili sidas en “seĝo sub pomarbo” – kiun memorigas nin pri
la ĵus reeldonita de Julio Baghy “Sonĝe sub pomarbo”; same ne
hazardas, ke, same kiel la famega poemo de nia pioniro Antoni Grabowski, la
loka kulturdomo nomiĝu “Tagiĝo”. Krom tiuj, estas aliaj
mencioj al faktoj, verkoj kaj personoj de la esperanta kulturo kiuj
kaŝatas en la modest-a teksto, sed mi permesos al
Fine, mi ne povas ne noti kelkajn
preserarojn en la teksto (certe korektendaj, almenaŭ en la bitlibra
eldono), kiuj certe estus facile evititaj se nia kara amiko, granda kaj
aktivega batalanto de la esperanta kulturo, la provleganto Tomasz Chmielik jam
estus rezigninta pri sia rifuzo uzi siajn tiom bezonatajn okulvitrojn. Sed oni
ne priokupiĝu: tio neniel ne damaĝas la legadon, nek komprenadon de
la teksto mem.
Do, mi diras al iu