Pli multe am- ol krimromano

Serĝo Elgo: La nokto de la ezoko. 171 p. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly 1992.

Georges Lagrange publikigis sub la pseŭdonimo Serĝo Elgo ĝis nun (marto 2001) kvar romanojn kaj unu novelaron. En ĉiuj kvar romanoj rolas la policinspektoro Kramer, tamen nur tri el ili, Ŝia lasta poŝtkarto (1988), La floroj de l’ krepusko (1995) kaj Surklifa (2000), similas ordinarajn krimromanojn. La kvara, aŭ pli ĝuste la dua laŭvice, La nokto de la ezoko (1992), estas alikaraktera.

Ja ankaŭ en ĝi efektive temas pri krimo kaj pri iaspeca enketado aŭ esplorado por solvi plurajn misterojn ĉirkaŭ tiu krimo. Tamen la celo ne estas kapti la krimulon kaj treni lin antaŭ juĝiston, ĉar la krimo, se ĝi entute estas reala, okazis antaŭ kvardek jaroj. La vera celo estas por la ĉefa protagonisto Fredo seniĝi de dumviva balasto el kulpo kaj honto pro eventualaj agoj de liaj gepatroj. Kaj por inspektoro Kramer la motivo estas distriĝi, forpeli enuon dum konvalesko.

Kvankam la nomita mistero de "la Ezoko", okazinta dummilite en 1944, funkcias motore en la romano, pelante ĝin kaj la protagonistojn antaŭen, donante al ĝi eksciton kaj fluon, tamen ĝi ne estas la vera ĉeftemo de la verko. La ĉefa temo estas la spirita evoluo de Fredo, kaj antaŭ ĉio eka amafero inter li kaj la ĉefa protagonistino. La nokto de la ezoko do estas pli multe am- ol krimromano, kaj mi eĉ dirus, ke ĝi estas unu el la plej bonaj Esperantaj amromanoj entute. La aŭtoro havas paciencon lasi al tiu amafero kaj al la paro la necesan tempon por limake akceliĝi, ĉar tempon ili bezonas. Temas pri rilato inter du "maljunaj gefraŭloj", sen memfido, taŭzitaj de la vivo, elrevigitaj pro malsukcesoj. Kaj kvankam la leganto jam frue suspektas ke ili "havos unu la alian", la longa kaj pena vojo tien senĉese kaptas la atenton kaj tute ne ronĝas la paciencon. Kelkaj scenoj inter la duopo estas absolute majstraj.

La konstruo de la intrigo kaj la disvolvado de eventoj estas tre sukcesa, kaj kvankam efektive la homaj evoluo kaj interrilatoj pli gravas ol la krimo kaj mistero, tamen tiuj lastaj formas bone fluantan agoplenan ĉenon, almenaŭ ĝis tuj antaŭ la fino. Sed "pli pri tio poste", se prunti ŝatatan esprimon de Elgo.

La eventoj okazas en vilaĝo kaj kamparo de Francio, kaj granda parto de la ĝuo dum legado de ĉi romano fontas en la priskriboj de Elgo/Lagrange pri medioj, precipe pri la endomaj medioj. Li prezentas al ni la lumon-mallumon, kolorojn, varmon-friskon, sonojn, odorojn, materialojn en tiel suka, trafa, plensensa maniero, ke ni vere ĉeestas tie, en tiuj kamparaj kuirejoj kaj ĉambroj. Cetere, ankaŭ lia tajlado de homoj impresas precize kaj trafe. Precipe la du geamantoj estas bonege elformitaj psikologie kaj emocie, sed ankaŭ pluraj flankaj roluloj ricevis tre trafajn kaj realismajn priskribojn. Nur ĉe kelkaj figuroj, ĉefe riĉuloj, la malŝato de la aŭtoro trudis al ili tro kliŝan karakteron.

Estas interese studi la epoko-indikojn en la diversaj verkoj de Elgo. En ĉi romano li lerte eluzas modernajn detalojn en hejmoj kaj laborejoj por emfazi la grandan tempodistancon inter ĝia nuno kaj tiu epoko, kiam okazis la misteraj dramoj kaj krimoj. Pleje la aŭtoro tamen hejmas kaj bonfartas prezentante, pentrante kaj scenigante kelkajn kamparajn aŭ vilaĝajn mediojn, kiuj ŝajnas neŝanĝitaj de pluraj jardekoj. Tie li mobilizas ĉiujn sensojn kaj igas la leganton vere flari kaj palpi la rustikan medion kaj renkontiĝi kun la homoj pli krudaj ol elegantaj. En tiuj partoj de la romano triumfas lia talento!

Jen gustumu etan mordaĵon:

"Li enpuŝis la neŝlositan pordon kaj unue vidis nur la kvadraton de la pordo ruĝe prilumantan la kahelojn de la vivoĉambro. Blindumite de la ekstera sunlumo, li nenion alian vidis sed tuj rekonis familiaran odoron; miksaĵo de kuiraĵo kaj de maljunula mucido, al kiu aldoniĝis, pro la varmego, fulga fetoreto venanta el la aperta kameno."

En pluraj el la verkoj de Elgo/Lagrange aperas figuro predikema, kiu ofte ricevas la taskon prezenti vivkoncepton kiu kredeble fontas en la aŭtoro. Tio ne ĉiam estas tre interesa parto de la libroj. Sed en La nokto de la ezoko la predikemulo male prezentiĝas kiel ridinda, aplomba etmensulo, kies prelegojn Fredo kaj Kramer malŝatas. Tian predikiston mi pli facile eltenas, ridante pri li kun la protagonistoj. Kutime ne efikas bone, se la amataj ĉevaletoj de iu aŭtoro rajtas tro enmiksiĝi en liaj verkoj. Ĉi-foje la pri- kaj kontraŭreligiaj ideoj konataj el aliaj Elgo-verkoj "enplantiĝis" en la spirita evoluo de Fredo, kio sufiĉe bone funkcias.

Foje, neofte, la verka instinkto forlasas la aŭtoron, kaj li misvagetas. Kvankam la rakonta perspektivo ĉiam estas tre konkreta kaj limigita al tio, kion spertas la ĉefaj rolantoj en la nuno, okazas unu-dufoje ke la rakonto perdas tiun koncentriĝon kaj ekrivelas la estontecon. Tio agacas la menson de sentema leganto. Imagu ekzemple, ke meze de la pena, plumpa kaj po-ioma amindumo de la du turtoj, subite ni kvazaŭ leviĝas el ŝia kuirejo eksciante, ke "poste li mem havis multajn okazojn por sperti tiun naturan virton". Nu, foje eĉ Homero dormetas...

"Fino bona, ĉio bona" diras proverbo, kaj bona fino esencas same por am- kiel por krimromano. Jen direblas nenio malfavora pri la ama intrigo, eble escepte de neatendite enviinda erotika sukceso de du senspertuloj. La misteroj krimaj tamen solviĝas en iom hasta kaj mankohava maniero. Unue, la aŭtoro akompanigas la finan dissolvon per tiel drastaj fenomenoj ĉielaj kaj subteraj, ke oni dum momento kredas esti translokita de psikologie realisma romano al ia gotika hororaĵo. Poste, dum unu mistero solviĝas relative atendeble, alia ricevas ege ŝokan kaj teruran klarigon. Sed strange, tio ŝajne ne multe tuŝas Fredon, kvankam li devus nepre reagi. La maksimume drama kaj korŝira fino trovas neniun reeĥon en lia menso aŭ konduto. Tio estas sufiĉe stranga kaj tute ne konforma al lia ĝistiama karaktero

Ja ĉi tiu ne estas la unua Esperanta romano, kiu post longe bonega rakonto venas al malpli sukcesa fino, tamen mi iom bedaŭras, ke Lagrange ne permesis al si mem la necesan paciencon por ellabori finon pli naturan, pli adekvatan al la antaŭa evoluo de aferoj. Por ne fortimigi legontojn, necesas tamen emfazi, ke la jena kritiko koncernas 5-6 paĝojn el 170.

Ĉar temas pri Esperanta verko, ĉu do nenion diri pri la lingvaĵo? Efektive en la kazo de Serĝo Elgo tio ne necesus. Temas pri verko en normala Esperanto, kio ja en nia beletro preskaŭ nenormalas. Kvankam jam sur la oka linio de la libro oni stumbletas je "jen liven, jen sob, jen sor", tamen poste tre malofte enŝteliĝas tiaj kuspaĵoj, aŭ eble ĉi recenzanto rapide alkutimiĝis. La aparta interesiĝo pri lingvaj aferoj, kiu obsedas esperantistojn ĝenerale kaj foje ĝenas en niaj originalaj verkoj, ĉi tie montriĝas nur en formo de du-tri komentoj de unuopaj roluloj (ekz. pri distingo de trajno – vagonaro fare de fervojisto, aŭ pri sama etimo sed malsama signifo de simpatio – kompato). Nacilingva influo estas minimuma, se ne mencii tian bagatelan detalon kiel uzadon de tiu kaj tie, kie pli konvenus ĉi tiu kaj ĉi tie, fenomeno ofte aŭdata ĉe francoj.

Estas plezuro resumi ĉi recenzon dirante ke La nokto de la ezoko kredeble estas la plej bona el la romanoj de Serĝo Elgo.Ĝi sendube povos kontentigi legantojn, kiuj serĉas eksciton kaj streĉan agadon same kiel tiujn, kiuj aprezas homan psikologion.

Sten Johansson