5/14/2014
Impresoj pri la romano 'Fajron sentas mi interne'.
''Fajron sentas mi
interne'' de Ulrich Matthias eldonita en 1990 de Pro
Esperanto.Vieno estas mallonga romano originale esperantlingvo-verkita.
La informo de la
pufreklamo, ke ''tiu ĉi libro rakontas pri junulo serĉanta raciecon,
sencon, homan varmon. Dum tiu serĉado li renkontas
Manfred la
protagonisto rakontas la historion de sia vidpunkto. Komence de la romano li
estas 16-jara gimnaziano loĝante ĉe la gepatroj kaj fratoj ie en la
regiono de Warburg en Germanio. Manfred Brinkmann estas tre diligenta kaj
kapabla lernanto, kiu kutime ricevas bonajn notojn por sia skribaj taskoj.
Tamen estante tre malparolema, li ricevas malpli bonajn notojn por siaj
buŝaj kontribuoj. Tiu malparolemo ankaŭ estas socia malhelpo,
ĉar krom dirante salutfrazojn tiel 'bonan tagon' kaj 'ĝis' li
preskaŭ ne komunikas kun siaj samklasanoj. Dum la paŭzoj Manfred
havas neniajn interrilatojn kun ili; li estas tia apudstaranta objekto, kian
ĉiuj ignoras. Malgraŭ tio li sopiras komuniki kun siaj samklasanoj
kaj li malfeliĉas, ĉar li neniam estas invitata al privataj festoj
ktp. Li kaj la aliaj junuloj ne ondolongiĝus, ĉar i.a. iliaj
interesoj pri motorcikloj kaj la rezultoj de piedpilko-maĉoj ne interesas
Manfred. Sed li envias la junulojn, kiuj jam havas koramikinojn; li ankaŭ
volas brakumi kaj kisi belulinon. Revante pri la iama 'homa varmo' li sentas
sin malhelpa pro sia malparolemo.
Manfred logike
cerbumadas pri kial, li havas tian socian handikapon. Rememorante sian
infanaĝon li konkludas, ke sia problemo estas la kulpo de la geavoj kaj la
gepatroj. Memorante, ke Manfred estas adolesko, eble vi, kiuj eventuelt legas
tiun-ĉi, nun opinias, ke junuloj ofte kulpigas la plenkreskulojn pro siaj
adoleskaj problemoj emociaj. Mi petas al vi, ke vi ne tro frue juĝu la
aferon.
La patra avo estis
fervora nazio malpenta, kiu malindulge edukis sian filon per batoj ktp.
Lerninte tian edukmanieron li same edukas siajn filojn. La patrina avino
samopiniis, kaj la unua memoro de Manfred estas tiam, kiam la avino kruele kaj
timige 'prizorgis' lin okaze de la naskiĝo de sia frateto. Ankaŭ la
patrino ofte batis Manfred, kvankam pro la manko da fortoj, ŝi 'nur'
vundis lin psike ne fizike. La patrino ŝajne opinias, ke se nur Manfred
kaj siaj fratoj estus sendispute obeemaj, ili evitus la batojn; do kial ili ne
cedu kaj estu feliĉaj!
Infanoj kutime
lernas la arton de komunikado hejme. Se la gepatroj estas bonaj rolmodeluloj,
la infanoj senprobleme lernas bone esprimi sin buŝe. Tia ne estis en la
familio de Manfred. Dum la ĉitage familiaj renkontiĝoj ĉe la
manĝtablo oni ne afable konversaciis, sed silentis, nur parolante, kiam
unu el ili volas kritiki la manĝaĵon. Manfred kaj sia patro ne afable
konversacias , anstataŭe ili akre disputis. La patro ekzemple ekas:
''Ĉu vi
ankoraŭ bezonas vian biciklon?'', li demandas en malafabla tono.
''Ne, hodiaŭ ne
plu.''
''Do enmetu ĝin
en la kelon!''
''Ne necesas. La
biciklo estas ŝlosita.''
''Enmetu vian
biciklon!'' li ordonas kolerigante.
''Kial mi enmetu
ĝin? Eĉ ne pluvas.''
''Mi diris, ke vi
enmetu vian biciklon.''
''Jes, sed kial?''
''Ĉu vi enmetos
vian biciklon?'' li demandas minace.
''Ne necesas.''
La patro tiel
senrezone ordonas kaj Manfred replikas postulante rezonojn; per forto bato sur
la kapo de Manfred la patro brute venkas la ''diskutrondon.''
La plej fortaj
flankoj de Manfred estas lia intelekto kaj lia skribtalento. Tial li rezonas,
ke li eble sukcesos skribe klarigi al aliuloj, ke li estas soleca, li ne volas
esti ignorata, li estas kontaktema kaj li volus amikiĝi kun ili. Do unue
li skribas leteron al tima, sed diligenta samklasanino, kiun li admiras kaj
amas. Supozinte, ke la kaŭzo de ŝia timemo kaj sia akordiĝas, li
malkaŝe skribas pri la frustracioj, kiujn li ĉiam spertas kune kun
aliuloj. Poste li verkas artikolon por la lerneja gazeto en kiu li denove
malkaŝe kaj lerte priskribas sian solecon kaj li klare kulpigas siajn
gepatrojn.
Ambaŭaj
skribaĵoj estas tre kortuŝaj. Tamen evidentiĝas, ke li estas tre
absorbita de si mem kaj la skribaĵoj enhavas kelkajn frazojn provokajn.
ekzemple:
'' dum la lastaj
jaroj …..mi pasigis, parte malvolontege, grandan plimulton de la tempo sola; mi
parolis esence malpli ol aliaj homoj; sed eble ne povas multe utili paroli kun
homoj, kiuj interesiĝas pri motocikloj, la rezultoj de futbalaj maĉoj
kaj similaj bagateloj.''
Ne surprize Manfred
ricevis malmulte da reagoj de siaj samaĝuloj, kaj tiuj, kiujn li ricevis
estis aŭ malfavoraj aŭ malkomprenemaj . La instruistino de la germana
riproĉis lin pro la skribado de 'stranga artikolo' aldonante:
''Sciu, ankaŭ
mi estis batita, sed tio estis bona por mi. Kaj mi konas vian patron kaj scias,
ke ankaŭ li celis nur vian bonfarton.''
Li sentas sin
soleca, kaj li tre bedaŭras, ke siaj mallertaj klopodoj kontakti al aliaj
ĉiam estas miskomprenitaj. Foje li eĉ pripensas suicidi, sed
ĉiam li forpuŝas la ideon esperante, ke iel, iam li trovos la
akcepton de aliaj, ĉar li volus iel servu la homaron
Post la arbiturienta
ekzameno li translokiĝas al alia urbo, kie li komencis studi la
matematikon en la universitato. Tie kvankam li ne plu estas ĝenata de sia
familio, la problemo persistas, kaj geamikojn li ne trovas.
Iun tagon li hazarde
renkontas amikemajn esperantistojn, kiuj impresas lin pro sia flua parolado de
la plej facila lingvo en la tuta mondo. Manfred kaptas la ideon lerni
Esperanton pensante, ke per tiu li povas komuniki kun aliuloj, senti sin pli
bezonata kaj plibonigi la mondon. Facile, rapide kaj profunde li lernas la
lingvon kaj fariĝas pasia movadano.
Komence ŝajnas
al li, ke la esperantumado solvos la kontaktproblemon. Tamen fine de la romano
post kelkaj malsukcesoj reaperas la melankolio kaj la soleco. Legante la
lastajn frazojn mi havis la impreson, ke li estas eĉ pli malespera ol antaŭe:
''Mi vidas
vojkruciĝon kaj iras maldekstren. Neniu rimarkas, ke mi mankas...Post iom
da tempo mi vidas benkon kaj sidiĝas. Mi sentas la freŝigan efikon de
larmoj disŝmiritaj en la vizaĝo kaj rigardas antaŭen, iomete
supren: ''Vidu paĉjo, je la viro, kiun vi deziris...''
Betty Chatterjee