Murdanonco

István Nemere: Febro. 131 p. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest 1984.

Troviĝas literaturaj verkoj, kiuj komenciĝas per anonco de tio, kiel ili finiĝos. Gabriel García Márquez komencis sian Kroniko pri anoncita morto ĉi tiel: "En la tago, kiam oni mortigos lin, Santiago Nasar ellitiĝis je la kvina kaj duono matene..." Poste dum la tuta verko li plu preparis tion, pri kiu ĉiuj krom la mortonto mem scias, ke ĝi okazos. Kaj per tiu metodo li kreis mirinde ekscitan romanon.

István Nemere per sia Febro suriras iom pli riskan vojon. Ankaŭ li antaŭanoncas morton. "Mi iras malantaŭ la viro, kiun mi intencas murdi" (p. 9). La truko komence tre bone efikas, kaj li kaptas la atenton de la leganto. Sed poste... kio okazas? Li ne scias vere konservi la ekscitan etoson. En ĉiu paĝo la ekscito ŝrumpas. La murdodecido, kiun oni komence akceptis kiel anoncitan fakton, ŝajnas pli kaj pli necerta. Meze de la libro mi eĉ serioze dubis, ĉu entute indas finlegi ĉi romanon. Poste tamen la aŭtoro restreĉas la muskolojn kaj pliintensigas la eventoĉenon. Refoje ĝi kaptas la atenton, kaj post ankoraŭ kelkaj "valetoj" li fine aldonas iun paralelan operan intrigon por subteni la propran fadenon. Finfine... nu, ne decas malkaŝi la enhavon de la fino. El romana vidpunkto ĝi estas io meza inter sukceso kaj fiasko, ni diru.

La romano estas verkita tute en mi-formo, kiel monologoj. Tra la tuto tamen alternas du malsamaj rakontaj fadenoj. Komence mi supozis, ke temas pri du malsamaj mioj, ie inter la paĝoj 15 kaj 20 mi konstatis, ke temas pri du malsamaj tempoj, kaj post ankoraŭ deko da paĝoj evidentiĝis, ke temas pri la sama mio, en tempo antaŭa kaj posta de drama evento. Eble leganto pli inteligenta tion malkaŝus pli frue...

La verko temas pri ampasio, amtriangulo, ĵaluzo, malamo kaj venĝo. Do ĝi traktas aferojn samtempe tre dramajn kaj ĉiutagajn. Mi certas, ke vivas sur nia globo neniu homo, kiu ne spertis ĉion ĉi - almenaŭ enmense.

La mio de la rakonto, aŭ pli ĝuste de la monologoj, estas sufiĉe konata verkisto, eksedzo, vivanta en vilaĝo ne malproksime de Budapeŝto. Li havas amaferon kun Anna, virino edziniĝinta, vivanta en la ĉefurbo. Li amas ŝin pasie, kaj senĉese ripetadas tion al ŝi, dum ŝi komence kondutas hezite, singarde kaj eĉ malvarme. Post longa marŝado surloke tamen la afero plu evoluas, kaj atingas tre draman peripetion. Post ege drama turnopunkto sekvas tiu parto de la historio, kie estas eldirataj la ripetataj anoncoj pri onta murdo. Fine la tuta afero atingas "solvon", ĉu kontentigan, ĉu elrevigan.

La emocia centro de la romano do estas Anna, la amata virino. Ŝiajn ecojn ni tamen ne ekkonas. La bildo de ŝi estas tre pala. La "mi" de la verko ja amegas ŝin pasie, sed la aŭtoro ŝajne ne tiel multe interesiĝas pri ŝi. Eĉ kiam la amafero progresas kaj ekhavas pli konkretan formon kun fizikaj sekvoj, ŝi restas tre nebula estaĵo. Ŝi estas belega, punkto, amen.

Ankaŭ pri ŝia edzo ni ekscias preskaŭ nenion, sed tio ja estas natura pro la perspektivo de la amanto. Tiu amanto ŝajnas al mi sufiĉe egocentra, kaj mi demandas min, ĉu vere Annan li amas, aŭ ĉu eble sian propran pasion, sian idean bildon pri la amata virino. Eble la fameta verkisto enamiĝis je sia kreita fikcia figuro? Efektive li ŝajnas iom mallerta kaj sen kontakto kun la realo, kio ja povas esti natura por homo obsedata de pasio. Kompreneble mi parolas pri la mio de la romano, ne pri Nemere.

Ĝuste pri verkado kaj legado de literaturo troviĝas iom da interesaj rimarkoj en la verko:

Ĉiufoje, kiam oni eldonas mian plej novan romanon, mi iradas sur la stratoj de la urbego kun koro vibranta, rigardas en montrofenestroj la ekzemplerojn de mia libro kaj ĝojas vidante foje iun, kiu ĝin ĝuste aĉetas. Ĉu li trovos tiujn kaŝitajn-nekaŝitajn frazojn, por kiuj - pro kiuj naskiĝis la tuta romano...? Kaj ĉu tiuj frazoj ekigos en lia kapo la serion de pensoj, kiun ili ekigis en la mia? Kaj fine de la pensaro ĉu li alvenos al tiu sama punkto, kie mi alvenis - kaj kiu punkto jam ne troviĝas en la libro? Ĉu la leganto komprenos la celon de la tuta komplika proceso, ĉu li plu vivigos miajn pensojn, ĉu per ili li alvenos al tiuj regionoj, kiujn mi jam ne kuraĝis priskribi...? (p. 79)

De temp' al tempo la mio faras ankaŭ filozofiajn konstatojn pri la vivo. Nu, ni ĉiuj sendube faras tion, prave-malprave. Tiuj de la Nemere-a murdonto ne estas ekstreme sagacaj:

Dekmil filozofoj pensegis jam - vane! - pri la senco de la vivo. Ankaŭ mi pensegas kaj mi komencas kredi, ke feliĉo ne ekzistas, ekzistas nur tiaj momentoj, kiam ni kredas nin feliĉaj. (p. 91)

Febro estas tiu el la romanoj de Nemere, kiu pleje koncentriĝas je psikologio kaj interhomaj rilatoj kaj emocioj. Ĝi faras tion en realisma kadro, kaj la medioj en Budapeŝto kaj diversaj kamparaj lokoj Hungariaj estas lerte kaj trafe prezentitaj. Oni flaras la ŝlimodoron de Danubo, sentas la bakfornan varmon de Peŝtaj stratoj en julio, vidas la aeron vibri inter montetoj apud Balatono, aŭdas la grincadon de tramo supreniranta tra Buda. Kaj oni akompanas la pasion kaj eble frenezeton de ĉi kompatinda protagonisto trompita, trompinta kaj eble sintrompinta.

La lingvaĵo estas kiel kutime ĉe Nemere - efika, flua, simpla, sed kun kelkaj malzorgaĵoj. Sendube iom redaktis ĝin Vilmos Benczik, sed ne malutilus, se HEA iufoje akirus redaktan helpon de nehungaro.

Sten Johansson

 

Reen al:

Febro István Nemere Ĉefpaĝo originala literaturo