![]() |
“Febro”
István Nemere
“Febro” Originala romano. Hungara Esperanto-Asocio. – Budapest: 1984. –
131 paĝoj
Verŝajne
preskaŭ ĉiuj homoj memoras antikvan miton pri Orfeo kaj
Eŭridico, pri tiu vundita animo, historio de amo kaj fideleco. La enhavo
de la originala romano “Febro” de hungara verkisto István Nemere same
akordiĝas kun tiu mito, tamen la eventoj okazas en la dudeka jarcento en
Hungario. Ĉi tiu penetranta, drama, tragedia historio de amo inter viro
kaj virino, kiuj devas kaŝi siajn sentojn de la ekstera mondo, ĉar la
virino estas edziniĝinta, sed ŝi ne amas sian edzon kaj fordonas sian
koron al la amata viro. La virino pereas en la manoj de ŝia ĵaluza
edzo, kaj ŝia amata viro, turmentiĝante kaj suferante pro perdo de la
amata virino, tre deziras venĝi la murdiston. Malgraŭ la fakto,
ke la libro havas sufiĉe malgrandan kvanton de paĝoj, entute 131, la
romano impresas la leganton per profundeco de priskribitaj sentoj, pasioj kaj
streĉa enhavo, kio ĉiam estas karakteriza por verkmaniero de la
aŭtoro István Nemere. Verdire, mi ne volus skribi tro multe pri la
verkisto, ĉar li estas vaste konata kaj eĉ fama en la literatura
Esperanto-mondo. Mi deziras nur aldoni, ke al mi ĉiam tre plaĉas legi
liajn verkojn, kaj mi deziras al ĉiuj agrablan
legadon!
Valerij Malcev (Niĵnij-Tagilo)
Reen al:
Febro. | István Nemere | Listo de recenzoj | Ĉefpaĝo originala literaturo |