Murdata scivolo

Carl Lindqvist: Ferio kun la morto. 70p ; krimromano ; 1948; Åbyhøj ; Dansk Esperanto-Forlag ; 2a eldono 1962.

Carl Lindqvist estis dana pastro (de sveda origino) kiu agis inter gejunuloj kontraŭ naziismo kaj kiu dane verkis infanrakontojn. Ial li krome ekhavis la ideon verki krimromaneton en Esperanto.

Ferio kun la morto komenciĝas sufiĉe ĉarme kaj nekutime per leĝere babiltona kaj humura prezento de Danlando. Ankaŭ en la sekva rakonto iuloke ekbrilas grajno da tiaspeca humuro. Tamen plejparte la rakonto estas ekstreme naive kaj mallerte farita. Ĝi ja havas krimintrigon, kies solvon mi ne sukcesis malkaŝi. Sed ne okazas vera esplorado, kaj la malkaŝo de kulpuloj kaj procedoj okazas tede per citata gazetartikolo ĉe la fino.

La rakonto okazas per tre simpla, eĉ primitiva verka tekniko, kaj konsistas ĉefe el dialogoj kaj rakontado de pensoj de la protagonisto kaj mio de la verko. Plejparte mankas scenoj, kie aferoj efektive okazas. Troviĝas tamen iomete da mediopriskriboj. Personaj karakteroj tute mankas, kaj la leganto ne povas diveni kial homoj agas tiel aŭ ĉi tiel. La figuroj de la rakonto tute ne ekvivas. Nenio en ĝi vivtenas mian intereson aŭ scivolon.

Mi trovis du ĉefajn misterojn en kaj pri ĉi tiu verko. Neniu el ili rilatas al la krimintrigo. La unua koncernas la kondutmanieron de la mio, Svend Beck. Li estas mezaĝa viro, kiu en Kopenhago renkontas amikon neviditan de kelkaj jaroj. Ili subite decidas kune pasigi tri semajnojn da libertempo en marborda pensiono, kaj post du horoj ili ekiras tien. Nur meze de la romaneto oni ekscias, ke Svend ie havas edzinon kaj infanojn. Ili estas menciataj ankaŭ duafoje, sed neniel oni povas kompreni, kial Svend fuĝas for de ili. La dua mistero pri Ferio kun la morto estas, ke ĝi aperis en dua eldono post dek kvar jaroj.

La intrigo kaj prezentomaniero do estas mizeraj. La lingvaĵo tamen estas plejparte bona, kvankam simpla ĝis la limo de primitiveco. Du aferoj tamen iomete ĝenas ĉe la lingvaĵo: la ofte ripetata "dum kiam" anstataŭ simpla "dum" por enkonduki subfrazojn, kaj la fakto ke Lindqvist estis atisto. Do ĉi-verke oni legas "Li estis murdata", "Mi ne ŝatas esti arestata" kaj simile.

La plej grava avantaĝo de ĉi verko estas ĝia mallongeco.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

Ferio kun la morto Carl Lindqvist Ĉefpaĝo originala literaturo

 

2