Trevor Steele: Flugi kun kakatuoj

STEELE, Trevor ; Flugi kun kakatuoj ; 256p ; historia ; 2010 ; Antwerpen ; FEL

"Estas la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento, kaj eŭropaj potencoj ŝajne nehaltigeble kolonias aliajn kontinentojn. En la brita kolonio Okcidenta Aŭstralio blankaj setlantoj ignoras la rajtojn de la aborigenoj, murdas aŭ forĉasas ilin de la tradicia teritorio, aŭ permesas al ili resti kaj servi kiel senpagajn laboristojn sur nove kreitaj bienoj. Billy Dixon estas naiva, deca juna angla enmigrinto, kiu esperas riĉiĝi en la kolonio. Lia provo trovi oron fiaskas. Jangabara estas multtalenta junulo de la tribo Banubi, elpelita pro sia ignoro de seksaj tabuoj. Billy kaj Jangabara, du soleculoj, amikiĝas sur bieno. Sed la konflikto de la rasoj ŝiras la fadenon de ilia amikeco. Jangabara devas oferi sian blankhaŭtan amikon por esti ree akceptita de sia tribo. Tuj li iĝas la militestro de la Banubi, kiuj vivas protektataj de altaj klifoj kaj sennombraj kavernoj. Jangabara komprenas la blankulan pensmanieron kaj krome pafas per fusilo pli bone ol ĉiuj blankuloj, kies "supereco" fakte baziĝas sur superaj armiloj. Unue per perforto, poste per neperfortaj metodoj, Jangabara sukcesas dum kelkaj jaroj haltigi la blankulan invadon. Sed perfido de interne kaj senĉesaj kampanjoj de la polico certigas, ke la afero finiĉos tragedie."
/La eldonejo

Legu recenzon de Stefan MacGill el Monato 2012: Panorama soro super kontinento.

Legu recenzon de Valentin Melnikov el La Ondo de Esperanto 2012: The white man's burden?

Legu recenzon de Ginette Martin el Literatura Foiro 2013: Historia, filozofia: ne enuiga.

Legu recenzon de Paul Gubbins el La Brita Esperantisto 2011: Perfekta legaĵo por ĉiuj.

Legu recenzon de Donald Broadribb el Esperanto sub la Suda Kruco 2010: Flugi kun kakatuoj.

Legu recenzon de Gerrit Berveling en Esperanto, 2016: Trevor Steele - Kvazaŭ amdeklaro

Reen al: Trevor Steele - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj