Bilanco – sed nur fragmenta

Trevor Steele: La fotoalbumo fermiĝas, 77 paĝoj, FEL, Antverpeno 2019.

De Trevor Steele aperis ĉe IEM en Vieno en 2001 kaj 2005 du volumoj de La fotoalbumo, kroniko pri aŭstralia familio en la mezo de la dudeka jarcento. (Miaj recenzoj pri ili legeblas jene: Unua volumo: Kiu foliumas la albumon? Dua volumo: Steele kronikas plu.)

Post pluaj dek kvar jaroj aperis nun ĉe FEL – ne tria volumo, eĉ ne epilogo, sed “apendico” (laŭ la titola paĝo) en maldika libreto.

Estus interese scii, kiel Steele origine planis la serion – se tion li efektive faris. Ĉu la stumpa fino okazas pro perdo de intereso – de la aŭtoro aŭ de la eldonejoj? Ĉu planita aŭ ne, la fino de la kroniko ne estas tre impona.

La volumoj unu kaj du enhavas detalan rakontadon pri multaj familianoj, kaj ne estus facile kunnodi ĉiujn fadenojn post tiom da jaroj, farante ian bilancon de la afero sur sepdeko da paĝoj. Iel Steele tamen komencas pri tiu preskaŭ neebla tasko, kaj sur unu paĝo kaj duono li mencias la nomojn de dek ses familianoj. Por scii, kiuj ili estas kaj kiel ili rilatas unu al la alia, necesus relegi la kronikon.

Baldaŭ li tamen forlasas tiun eblan intencon kaj kontentiĝas prezenti nur fragmentojn, pli precize erojn el la vivoj de du-tri personoj. La stilo de tiuj fragmentoj iom varias, de vigla rakontado kun scenoj, ĝis seka raportado kaj klarigado. Kelkaj partoj konsistas el ĝenerala socia analizado: Dum longa tempo la vortoj “neoliberalismo” kaj “tutmondiĝo” regis kaj forbalais la strebojn de plifruaj generacioj koncepti kaj atingi pli justan, pli pacan mondon. (p. 36)

En aliaj lokoj oni rekonas la kutiman intereson de Steele pri tio, kion li ĉi-verke nomas jen “esoteraĵoj” (p. 44), jen “novepokismo” (p. 64).

Unu rakonto dekpaĝa temas pri la profesia kaj politika agado de iu Tommy, kaj tiuj paĝoj fariĝas akra kritiko de karierismo kaj korupteco, sed bedaŭrinde ne tre atentokapta.

Du rakontoj po sep kaj dek naŭ paĝoj temas pri David, kiu eble estis la plej grava persono de la dua volumo. Tiuj rakontoj estas viglaj kaj atentokaptaj. La plej ampleksa temas pri lia partopreno en la fondado kaj frua agado de Greenpeace, kaj ĝi estas miksaĵo el realaj faktoj kaj fikcio. Jen la plej sukcesa fragmento de la libreto, sed kiel fino de ampleksa familia kroniko ĝi ŝajnas iom hazarda.

Sten Johansson

 

Reen al:

La fotoalbumo Trevor Steele Ĉefpaĝo originala literaturo