La granda romano

John Islay Francis: La granda kaldrono. 592 p. TK-Stafeto, Antverpeno-La Laguna 1978.

La granda kaldrono de la skoto John Islay Francis – unu el la poeta kvaropo de la "Skota skolo" – estas granda romano. Granda laŭ sia fizika amplekso, sed precipe laŭ sia temo kaj plenumo de tiu temo. Ĝi estas rakonto pri la milito, aŭ pli ĝuste pri la homoj en milito, pri la diversaj homaj sintenoj al ĝi kaj pri ĝiaj efikoj – korpaj kaj spiritaj – al la homoj.

Oni ofte prezentas ĝin kiel familian kronikon, tamen tio estas ne tre trafa difino. Rolas en ĝi kvin ĉefaj personoj kaj amaso da flankuloj. Temas pri du skotaj gefratoj, Dunkan kaj Ina, kaj iliaj filoj, la kuzoj Jano kaj Donald. La kvina persono estas nefikcia skota revoluciulo Ĝon Maclean. Tiu kvinopo havas kvin malsamajn sintenojn al la milito, tamen oni ne komprenu tion tiel, ke ili estus ŝablonaj reprezentantoj. Male, la parenca kvaropo estas tre sukcese kreitaj personoj kun karakteroj individuaj, verecaj, tre konvinkaj. Ĉe la nefikciulo la personaj ecoj kaj menso ne estas tiel riĉe ellaboritaj, kredeble ĉar la realaj faktoj iom bridis la fantazion de la aŭtoro.

La rakonto okazas tuj antaŭ kaj dum la du mondmilitoj. Do, temas pri du fadenoj kiuj aperas alterne, po epizodoj longaj aŭ mallongaj ene de ĉiu ĉefa ĉapitro. El la ĉefaj personoj nur Ina aperas en ambaŭ tempoj, kaj el la flankaj eble nur du-tri. Baze la flankaj personoj, la medioj kaj situacioj grupiĝas ĉiu ĉirkaŭ unu el la ĉefaj roluloj, tiel ke tiuj ŝajnas vivi en kvin apartaj rondoj. Nur en la fina triono de la libro aperas pli da interago inter kelkaj el la kvinopo, tiel kunplektante la fadenojn antaŭe disajn.

Francis uzis diversajn "tempo-markilojn" por helpi al la leganto orientiĝi en la du malsamaj fadenoj. Kelkaj el tiuj tamen ne tre klaras al ne-brita leganto. Ekzemple ne helpis min multe legi pri la granda ekspozicio de Wembley aŭ la aktoroj Wheeler kaj Wolsey. Verŝajne oni bone orientiĝus per tre zorga legado, tamen mi mem dum mia unua tralego iom tro longe konfuziĝis pri la du epokoj. Tamen, tia konfuziĝo ne estas nepra malavantaĝo, ĉar ĝi elstarigas la paralelojn de la du militepokoj.

Ankaŭ la rilatoj inter la ĉefaj personoj ne estas klare esprimitaj dekomence. Por mi daŭris eĉ ĝis la dua duono de la verko, antaŭ ol mi klare vidis ilin. Supozeble la aŭtoro ne volis tro evidentigi ilin dekomence, sed eble pli atenta leganto povus iom pli frue ol mi deĉifri la genealogion. Ankaŭ la granda nombro de flankaj personoj kaŭzas, ke daŭras iom antaŭ ol la ĉefuloj enfokusiĝas.

Inter la flankaj personoj ni trovas verajn militemulojn, sed la ĉefaj roluloj, kaj multaj el la malĉefaj, ne entuziasmas pri la militoj. Tamen iliaj reagoj tre malsamas. Ni trovas veran paciston, kiu rifuzas soldatiĝi, kaj aliajn, kiuj libervole rekrutiĝas. Ĉu vere libervole? Nu, Francis klare kaj diverse montras, kiel limigita estas la libereco de tiaj elektoj. La revoluciulo nature kontraŭas la militon, ĉar necesas male faligi la reĝimojn ambaŭflanke. La aŭtoro tre bone prezentas ankaŭ sintenojn kaj reagojn de virinoj al la militoj, kaj iliajn sociajn rolojn, kiuj grave ŝanĝiĝas dum la milita tempo.

En la unua mondmilito la militagoj mem okupas gravan parton de la rakonto. Kaj Francis prezentas ilin tre lerte, timige kaj senmaske. Li kunvenigas nin en la tranĉeojn de Flandrio kaj ne hezitas scenigi ties inferon kun persista konsekvenceco. Tiuj eroj de la romano estas grava kaj preciza dokumento pri la teruraj krimoj de la militgvidantoj. Ni travivas ĝin tute el la perspektivo de la simplaj soldatoj, la homa materialo kies karno kaj mensoj estas muelataj de la militmaŝino. Nur kunlige kun la reala persono Ĝon Maclean oni ricevas plian superrigardon, ekzemple pri la germana ofensivo ĉe Verdun (p. 144-150).

La duan militon, en kiu Francis ja mem partoprenis, ni apenaŭ spertas en formo de konkretaj bataloj. Jano, junulo iom nematura, pendolanta inter ciniko kaj revemo, iĝas flugisto. Lia vivo en la aerarmeo estas amplekse rakontata, tamen ni preskaŭ ne spertas verajn batalscenojn. Rolas pli multe lia angoro – dum li demandas sin "ĉu ili ne komprenas, ke aviadistoj ne longe vivas dum milito? " (p. 61) – kaj liaj klopodoj trakti tiun angoron, per kolero, alkoholo, malestimo al virinoj kaj ĝenerala naŭziĝo pri la vivo. Kaj same kiel ĉe la unua milito, Francis elektis apenaŭ mencii la grandajn perspektivojn de la milito – la militon de la politikistoj, generaloj kaj postaj historiistoj. Li restas ĉe la milito de la ordinaraj homoj, soldatoj kaj civiluloj, patrinoj kaj fianĉinoj.

Francis konstruis sian verkon tre lerte kaj sukcese. Ankaŭ la detala tajlado ofte estas tre bona. La epizodoj varias laŭ longo kaj rakonta stilo. Preskaŭ ĉiam ĉiu epizodo estas memstara, ne rekte ligita al alia epizodo, kvankam li ofte klopodis krei lertan transsalton de epoko al epoko, de persono al persono, sendube por emfazi la partan paralelecon de la du fadenoj. Nur du-trifoje li provis pli malfacilan metodon: miksi la du epokojn en unu sama epizodo, kun pli "glitaj" transiroj. Ĉefe tio okazas en la fina ĉapitro, kiu iomete similas konkludan epilogon, iom pli filozofian ol la ĉefa parto de la romano.

La rakonta maniero estas efika kaj bona. Kutime la perspektivo tre proksimas al la ĉefrolulo en ĉiu epizodo, do al unu el la menciita kvinopo. Dialogoj formas grandan parton de la verko, kaj plej ofte Francis montras mirindan talenton krei vivajn, konvinkajn, realecajn interparolojn. Li sukcesas bone variigi la stilon de parolantoj, depende de persono kaj situacio. Eble eta manko tamen estas, ke mi ne povis senti tempo-diferencon inter la esprimmanieroj de la du epokoj. Ofte la dialogoj estas tre longaj, sed ili neniam iĝas tedaj. Male, la ampleksaj dialogoj igas la tutan romanon facile legebla, malgraŭ ĝia dikeco.

Por vere ekzempli la bonajn dialogojn necesas iom ampleksaj citaĵoj. En paĝoj 208-212 ni unue spertas iom retenitan interparolon okaze de neatendita renkontiĝo de Ina kun Georgo, samtranĉeano de ŝia frato Dunkan. Tuj poste, en paĝoj 212-217, sekvas dialogo tute alitona inter Ina kaj ŝia amikino Elsa:

"Tio ne estas justa. Vi aludas la fakton ke mi ne renkontis lin ĉe la stacidomo antaŭ ol li foriris. Mi jam diris ke mi bedaŭras ke mi ne povis atingi ĝin sufiĉe frue."
"Ho, bone. Vi ne devas pardonpeti al mi."
"Mi jam skribis al li."
"Do, do."
"Do, kion vi atendas? Li estas nun en Francujo, kaj kiu scias kiam li revenos? Do, kion mi faru?"
"Faru laŭvole. Ne estas mia afero."
"Ne, sed vi kondutas kvazaŭ mi ofendis kontraŭ devo kaj deco."
"Nu, se jes, mi pardonpetas."
"Kaj mi pardonas. Sed tiu Georgo estas vere impona. Ĉu efektive vi renkontis lin nur hodiaŭ?"
"Mi jam diris. Li alvenis nur kelkajn minutojn antaŭ vi. Mi tute ne atendis lin."
"Mi kredas vin. Estu afabla al li do."
"Kaj kion tio signifas?"
"Nu, ke vi estu afabla. Kiel progresas la laboro?"
"Ho, tre kontentige. Demetu la mantelon, kaj mi sciigos vin pri ĝi." (p. 213)

Alia dialogo, dudek kvin jarojn pli malfrue, inter Donald kaj bela aŭstra kantistino, montras la talenton de Francis esprimi multon sen tro diri:

"Jen, ni estas solaj. Tre atenta," ŝi aldonis malkonsekvence.
"Jes, sendube. Mi vetas, ke li nun serĉas vin ĉie, plukante el si la harojn."
"Tute ne. Iu certe certigis al li, ke mi estas ankoraŭ kun vi."
"Ho bone! Tio trankviligos lin."
"Jes. Kial ne? Lia gastamo estos tiel kontentigita."
"Hm!"
"Kion tio signifas?"
Donald mense armis sin kontraŭ ŝia konversacia manovrado:
"Mi simple dubas, ĉu la – la zorgemo de s-ro Robertson estas kvietigita."
[...]
"Do, kial vi paroladas pri li? Ĉu mi estas tiel teda?"
"Ĉu vi volas do, ke mi parolu ekskluzive pri vi?"
"Ne tion mi intencis –"
"Ĉar mi estas tute preta fari tion. Finfine, ni ja sufiĉe parolis pri mi."
La dentopintoj de f-ino Donner denove ekbrilis, kaj li bildigis al si la malrapidan fortiron de la lipoj, eĉ dum ŝi respondis:
"Tiel ĉarme, sed mi unue volas scii, kial mia gastiganto tiel interesas vin."
"Li ne."
"Sed vi tiel perturbas vin –"
"Mi ne."
"Cetere, nenecese. Ĉu gastiganto povas varti ĉiujn siajn gastojn la tutan tempon?"
"Ne."
"Jen do. Nun li sendube kaptas la okazon montri gastamon al iu alia."
Kia kruda persisto! Ĉu rezistadi? Kial? Preni la iniciativon – malpli embarase. Cetere, kion perdi? Volupta, gratula varmo flusis tra liaj membroj je la ekcedo.
"Kial vi silentas?"
"Mi prezentas al mia imago s-ron Robertson sub inspiro de universala gastamo."
"Vi mokas min."
"Jes, kaj vi rekonas tion, ĉar vi konstatas la maltrafon de via propra bildo," Donald respondis. (p. 187-188)

Nur kelkfoje mi trovis dialogon kun tono, kiu ne ŝajnas al mi natura, ekz. iu tro filozofia interparolo en Flandria tranĉeo. Tamen, mi ne dubas pri tio, ke Francis tion faris intence por montri, eble tute ĝuste, ke kota tranĉeo estas same ebla loko de filozofado kiel universitata lekciejo. Cetere, ankaŭ la rakontaj partoj de la epizodoj kelkfoje estas longaj, kaj laŭ mia opinio tio preskaŭ ĉiam aldonas gravecon al la verko kaj permesas al la aŭtoro vere serioze trakti sian temon.

En la rakonto aperas ne nur la eksteraj agoj kaj diroj de la personoj, sed ankaŭ la pensoj kaj sentoj, ĉefe de la kvin ĉefaj roluloj. Kio preskaŭ tute mankas, estas la ekstera medio, kie situas la homoj. Post preskaŭ 600 paĝoj mi kvazaŭ konas tiujn personojn kaj iliajn interrilatojn, tamen kun malmultaj esceptoj mi ne vidas antaŭ mi la lokojn, kie ili vivis. Tre malofte Francis prezentas al ni la pejzaĝojn, la stratojn, la domojn, la ĉambrojn, la lumon, la sezonojn. La homoj pensas kaj sentas, sed ili malmulte sensas, perceptas. La vetero ja iufoje rolas, ĉefe en formo de pluvo, sed iufoje ankaŭ de varmo aŭ fulmotondro. Nu, troviĝas kelkaj esceptoj. En la militfrontaj epizodoj de la unua mondmilito rolas la ruina kaj kratera pejzaĝo sulkita de tranĉeoj, kie oni konkeras kaj malkonkeras arbarojn kaj vilaĝojn jam videblajn nur sur la mapo:

Ili venis al la supro de malgranda deklivo, de kiu ili povis vidi la fronton, kun la britaj tranĉeoj laŭkutime en la fundo de la valeto, kaj jam Dunkan povis flari la strangan acidan odoron, kiu ŝajnas tiel konata, kvankam li certe jam ne rimarkis ĝin en la semajnoj antaŭ sia hejmeniro. Malgraŭ la krepusko, la blankaj strioj de kalko en la tranĉeaj sulkoj videblis, prezentante la solan kontraston kun la cetere ĉiea griz-bruno. Sur la kontraŭa supro li imagis videblaj la remparojn de la malamika fronto, kaj ie malantaŭ tiu, kanona baterio aktivis, sendante plorzumajn obusojn al iu celo ne tro malproksime al la dekstro de la eta grupo. Maŝinpafilo taktakis ie en la sensencaj tranĉelinioj. (p. 167)

Mi ne scias, ĉu Francis konscie elektis avari pri mediopriskriboj. Eble li malŝatas tiajn longajn, detalajn pripentraĵojn, kiujn senpaciencaj legantoj prefere preterfoliumas. Mi tamen opinias, ke iom pli da tia "loka koloro" kun etaj, koncizaj, trafaj detaloj pri la medio helpus min klare vidi kaj memori ankaŭ la homojn kaj ties interrilatojn. Nu, tio ja estas demando de gusto, kaj Francis plejparte preferis emfazi alion. Tamen estas rimarkinde, ke la supra sceno, plena de sensimpresoj, donas fortan senton de ĉeesto ĝuste en tiu medio, kiun Francis mem absolute ne spertis, dum en la pli malfruaj medioj, kiujn li certe aŭ eble ja spertis, preskaŭ tute mankas tiaj ĉeesto-kreaj priskriboj. Jen tamen ekzemplo de minimuma escepto:

Donald kaj Patrica eliris en la stiksan nigron de la milittempa nokto, kaj Patrica preninte el sia mansaketo elektran torĉon, ĝin ŝaltis, aldone al la jam multaj lampire dancantaj lum-punktetoj ĉirkaŭe. (p. 573)

Sekvas tripaĝa dialogo, kaj poste "Ili eniris la duonlumon de la Cemtra Stacidomo" (p. 576), dum en mia menso plu dancas tiuj lampiroj, kreante fonan kulison por la duopa interparolo.

La skeptika sinteno de pluraj ĉefroluloj al la milito estas baza temo de la verko. Eble ĝia plej kerna punkto estas dialogo en la paĝoj 298-309, efektive pridemandado en tribunalo, kie militrifuzanto en 1940 devas defendi sin antaŭ juĝantoj. Francis metis tiun vorto-duelon pri pacismo precize en la mezon de sia verko, kaj ŝajnas al mi ke li ankaŭ intencis ĝin kiel pezocentron. Malfacilas citi el tiu dekdupaĝa skermado, sed jen kelkaj linioj:

"[...] se en iuj hipotezaj cirkonstancoj la mortigoj de iuj homoj donus profiton al la plejmulto, mi devus akcepti ke la situacio estas, kaj devas esti, ja hipoteza. Nome, se temus pri realo, mi kontraŭstarus iujn proponojn mortigi cele al venonta bono, ĉar mi ne kredas ke bono povus sekvi: sangoverŝon povas sekvi nur venĝemo – kaj plua sangoverŝo por kontentigi tion."

"Bone, ni lasu hipotezajn revoluciojn. Kion vi farus se germano provus perforti vian fratinon?" (p. 305)

Alia epizodo, kiu sendube gravas en la verko, okazas sur Flandra batalkampo en la unua mondmilito. En paĝoj 452-467 ni spertas kiel Dunkan, kiu atendante en la tranĉeo legas romanon de Jane Austen, perdas la libron dum atako, poste devas retreti kun siaj kamaradoj, kaj finfine, post nova turniĝo de la batalo revenas en la originan tranĉeon, dum centoj kaj miloj da homaj kadavroj kuŝas pelmele sur la ĉirkaŭa tero:

Li legis plu, kaj baldaŭ la kolerospasmoj lasis lin, jam ne difektis lian ĝuon. La facilflua prozo, la serena mondo en kiun lia ŝarĝita animo sinsolveme fuĝas, la kvietaj tonoj, la deca konduto de la civilizitaj homoj prezentitaj, ĉio ĉi karesis lin en trankvilan humoron. Li sentis sin purigita, la putrajn abscesojn lavitaj for; liberiĝinte de la trudaj animoj ĉirkaŭ li, de ilia voĉigo, de ilia aŭskultado, li pli memfide kaj senrezerve donis sin al la aŭtorino-flegistino, al ŝia ŝirmo.

La gaskurteno ĉe la enirejo moviĝis kaj ilia rotserĝento eniris. Li kriegis ion, kaj la viroj proksimaj al li ripetis ĝin al liaj najbaroj, ĝis la ordono iris de buŝo al buŝo tra la subterejo:

"Eksteren post dek minutoj kun ataka ekipaĵo!"
[...]
Oni nun kuris laŭ, anstataŭ kontraŭ, la deklivo, kaj tio akcelis la fuĝan impetemon kiel la malo antaŭe bremsis la nevolan atakkuron; sed la tranĉeaj ŝirmoj ŝajnis tre malproksimaj, kaj Dunkan, timante la eventualan prokraston de glitfalo, kuregis al la provizora ŝirmo de kratero, rimarkante la laŭvicajn falojn de kamaradoj dekstre, evidente antaŭ maŝinpafilo. Li ĵetis sin en la truegon, kaj kugloj siblis super li.
[...]
La unuan Dunkan akceptis per la bajoneto jam fiksita por la propra atako. [...] La bajoneto penetris lian ventron, kaj lia pezo portis Dunkan en la fundon de la tranĉeo. Bonŝance la pikito falis iom flanken, sed kun tuta pezo sur la bajoneto, kiu neeltireble penetriĝis; kaj jam novaj malamikoj ensaltas la tranĉeon.
[...]
Ekestis nun klopodoj krei ordon en la ĥaoso de la operacio. La gvardianoj travivintaj la atakon retiris sin laŭordone al la nova subtena tranĉearo, antaŭe la tria linio, kiun ili komencis fosi pli profunda, ĉar ĝi estis nura sulkaro, tro malprofunda en iuj lokoj por plenŝirmi starantan viron, kaj tute ne havanta tranĉekavojn.
[...]
Dunkan rigardis la konflikton de la eskarpo de sia tranĉeo, eĉ ne plu uzante periskopon. Mense li urĝis la atakantojn al eĉ pli fervoraj klopodoj, al nerezistebla impeto, al venko. Li volis reiri al tiu tranĉeo, serĉi tiun subfosaĵon, kiun li lasis antaŭ la tagiĝo kaj tie trovi – ĉu ankoraŭ eble? – sian volumon de "Mansfield Park"; droni en ĝi; droni en molo, deco, puro.
[...]
La batalo fakte estis jam finita kiam ili alvenis: kadavroj kaj vunditoj kuŝis abunde en la tranĉeo, britaj kaj germanaj, sed el la aktivaj vivantoj nur britoj restis, kaj tiuj tumultis tien kaj reen, portante kugloskatolojn, maŝinpafilojn kaj aliajn akcesoraĵojn de atako, kaj grimpis sur la pafŝtupo por subteni kamaradojn jam kuŝantajn en la krateroj ekstere, ĉar oni ankoraŭ persekutadis la fuĝintojn, almenaŭ pafe, kiom eble plej, kvankam rekta sturmo de iliaj redutoj montriĝas nepraktika.
[...]
Subite, tra la sakrantaj, piedumantaj figuroj kiuj plenigis la subterejon li rimarkis ion blanketan en angulo – malfermitan libron. Iu kliniĝis por ekpreni ĝin, kaj Dunkan blindigite de ĵaluzo ĵetis sin kontraŭ tiu; sed la homo turnis sin kun la libro proponita en la mano, kaj rimarkante la surprizitan vizaĝon, Dunkan detenis sin de violento.

"Jen, Dunkan," Sheddon diris, "via libro."

La romano de Francis enhavas tiom da eroj bone traktitaj, ke ne eblas ĉion mencii. La rilaton inter Jano kaj lia fratino Laŭra li montras ĉefe per tre trafa dialogo inter ili. Bone prezentita estas la evoluo de la juna, ambicia Ina en edzinon kaj patrinon zorgeman kaj plendeman pri la senrespondeco de viroj. La rilato inter la militrezisto de Donald kaj la sorto de lia patro nenie estas esprimita per vortoj, sed senteblas kiel "subteksto" de la rakonto. En dialogo inter Donald kaj lia amiko Bob, kiu vundiĝis en la milito, la aŭtoro traktas la temon vivosenco de kriplulo. Menciindas ankaŭ la politikaj temoj, kiuj abundas ĉefe en la partioj pri Ĝon Maclean, ekzemple la militsubteno de la socialdemokrataj partioj.

Troviĝas unu longa epizodo dum milita aeroperacio en kiu Jano stiras ĉasaviadilon (p. 416-430). Kvankam ĝi estas bone verkita kaj sufiĉe ekscita, ĝi ne kompareblas laŭ intenseco kun lia nelonga novelo La tuŝo de morto en la novelaro Vitralo el 1960, kiu estas majstra novelo pri angoro de aviadisto dum bomboperacio. En La granda kaldrono la angoro de Jano, la aviadisto, esprimiĝas ĉefe en formo de cinika ĵargono kaj avida drinkado.

Humuron oni apenaŭ trovas en verkoj de Francis (kvankam li ja verkis satirajn novelojn fabelstilajn). Tamen jen kaj jen li esprimas ion ege sprite:

Li iom admiris la verajn spertulinojn, kiuj povas trinki kun li glason kontraŭ glaso kaj esti sobraj je la fino, sed malgraŭ tiu ĝenerala toleremo al virinoj kiuj ŝatas alkoholon, li ne ŝatis tian ŝaton en virinoj kiujn li vere ŝatis. (p. 484-485)

Aliajn spritaĵojn oni ja trovas en pluraj el la viglaj dialogoj. Ekzemple kiam la jam menciita aŭstra kantistino iom koketas antaŭ Donald:

"Ha, la orkestron! Ne," ŝi korektis kun eta oblikva kapolevo kaj nova rideto. "Ne orkestron. Flutarojn kaj tamburojn, ĉu ne?"
"Nu, jes. Bone! Kiel vi sciis tion?"
"Muziko estas mia metio. Mi devas scii."
"Do vi enkalkulas la 'Grandan Tubon' inter la muzikiloj?" (p. 177)

La stilo kaj lingvaĵo de Francis en ĉi tiu verko ĝenerale estas tre plaĉa kaj flua. Mi jam menciis kaj ekzemplis la trafajn dialogojn, kiuj ankaŭ lingve plej ofte estas bonaj. La rakonta stilo estas bona, kutime trankvila, senurĝa. Iufoje la frazoj povas iĝi iom longaj kaj pezaj, kaj escepte eĉ iomete enigmaj, sed tio estas maloftaĵoj.

La vortelekto kaj frazaranĝo kutime estas bonaj, laŭ normala internacia stilo. Troviĝas tamen esceptaj formoj, kiuj ripetiĝas. Kelkaj evidente estas intencaj preferoj de la aŭtoro, kaj el tiuj kelkaj ja estas akcepteblaj, aliaj ne. Inter la unuaj oni trovas inventaĵon, kiun mi ne memoras vidi ĉe alia verkisto. Temas pri elipso, mallongigo de frazo. Anstataŭ ripeti la verbon, li skribas simple la subjekton plus neja, subkomprenante verbon kaj eventualan objekton. En la unue citita dialogo inter Donald kaj la belulino troviĝas tiaj. Jen aliaj:

"Eble la milito estos finita antaŭ tio."
"Ĝi ne," diris s-ino Gill, sed ŝi jam esperis. (p. 523)

Se li eldiros ĝin, li devos fari rapide, ĉar telerojtintoj alproksimiĝas. Donald kore esperis ke li ne, ĉar la reveno de s-ino Stewart ne mutigos lian propran respondon (p. 415)

Laŭ mi tio kutime funkcias bone en dialogoj, vigligante la stilon. En rakonta teksto tiu rimedo eble iom pli diskutindas.

Alia apartaĵo estas kunmetitaj vortoj, kie la unua parto konservas finaĵojn de pluralo kaj/aŭ akuzativo, kiel en la supra "telerojtintoj". Jen aliaj: "vidonhelpa" (p. 7), "jarojpaso" (p. 368), "nubojmovo" (p. 192), "arbojsuproj" (p. 194, 200), "nervojnmurda atendado" (p. 450).

Tiu sistemo ne estas ĝenerale akceptata, kaj mi opinias ke preferindus eviti ĝin. Tamen necesas diri, ke ĝi neniel ĝenas la komprenon.

Inter anglismoj ni trovas preskaŭ sisteman postmeton de la vorto ankaŭ rilate al la vorto, kiun ĝi aludas: "la germanoj ankaŭ bombas" (p. 463, = ankaŭ la germanoj bombas), "kun iom da influo ankaŭ" (p. 320). Tiu kutimo estas klare malrekomendinda, ĉar ĝi povas krei miskomprenojn.

Inter aliaj anglismoj oni trovas uzadon de "ĉehejme" (p. 532, 550 k.a.) por hejme, apudmeton de substantivoj, precipe se unu estas nomo, kiel "la Verdun fronto" (p. 145), "la Clyde Laborista movado" (p. 565), "la najbaran Coldstream Gvardion" (p. 79), "la Defendo de la Regno Akto" (p. 133), plue uzadon de "konjunkturo" (p. 195, 269, 440, 445) en la senco situacio, momento okazo, esprimojn kiel "ĉiuj la gastinoj" (p. 217), "estu komforta" (p. 227) kaj "ni devas vidi ilin ĝis la stacidomo" (p. 49, = akompani). Aliaj lingvaj strangaĵoj estas uzado de "forpermesi" (p. 352, 376, 550) kaj "forlici" (p. 209) en la senco havi forpermeson (el militservo), "Kion vi volas signifi per tio?" (p. 332, simile en p. 374) kaj intermikso de la du vortetoj ju kaj des, ekz. "insistemo kiu fariĝis ju pli laŭta, des pli laŭta la rifuzo de la viroj" (p. 484). Plue oni trovas misuzon de si – "la kontakto kun siaj kamaradoj iom varmigis lian malvarmiĝintan koron" (p. 168) – kaj fuŝojn pri karaktero de verboj: "pasadi la longajn vesperojn" (p. 19), "sole al virinoj la decega s-ino Wainwright luas siajn ĉambrojn" (p. 207-208), "akceligita" (p. 382), "izoligitaj" (p. 462), "li grincis la dentojn" (p. 86).

Kvankam la stilo ĝenerale estas plaĉa kaj flua, precipe en dialogoj, sed plej ofte ankaŭ en la rakontaj partoj, oni jen kaj jen trovas frazojn pezajn aŭ strangajn:

La senrespondeca optimismo per kiu li emis dronigi la seriozajn dubojn kaj avertojn de Jano hieraŭ ĉe la futballudo jam forvaporiĝis, ne tiom pro la nuna definitiveco de la milito, Jano sentis, kiom pro la fakto, ke la foriro de lia frato sukcesis konstatigi al li la faktojn de la situacio. Jano provis akomodi sin al la nekutima seriozeco de la amiko; sed Riĉjo, distre respondante al liaj kuraĝigaj ĝeneraloj, pli emis apelacii la naturan simpation de la virinoj, avide sorbante la konsolojn, kiun ili proponis sub preteksto taksi la efikon sur la gepatrojn de la foriro de ilia plej aĝa filo. (p. 60)

Tiu ne estis ĉe la flutara ekzerco dum la semajno, sed la foresto signifas invaloron pli ŝajne ol invalidon, kaj cetere Donald preferas renkonti lin, kie la aliaj knaboj de la trupo ne ĉeestas por malfaciligi la taskon per nebonvenaj ŝercoj pri tiuj herezaj aludoj al la maldiko de la Dave'aj kruroj. (p. 106)

Dum kelka tempo li permesis al si ioman leviĝon de la spirito pensante pri tio, sed iom post iom la strangeco de liaj novaj kamaradoj impresis sin sur lian imagon, kaj liaj nervoj ekstreĉiĝis. (p. 160)

Escepte eĉ en dialogoj aperas pezaj esprimoj. Ekzemple dum dancado Donald elbuŝigas la jenon al sia partnerino (kredeble tamen la aŭtoro intence kuspis lian langon, por scenigi lian certagrade afektan konduton al ŝi):

"Se vi ne kontraŭos, kompreneble, sed mi volas registri la fakton ke mi bazas mian peton sur tio ke mi havis kun vi la unuan dancon. La lasta nur kvazaŭ sigelos la kontrakton." (p. 490)

Bedaŭrinde ĉi tiu grava verko – same kiel multaj aliaj Esperantaj verkoj – ne ricevis decan traktadon de la eldonejo. Svarmas tipografiaj manketoj kaj tajperaroj. Kelkaj el tiuj eĉ amuzas, aliaj cerbumigas. Post ioma meditado mi trovis, ke "nur malpleno el tiuj" (p. 172) devus esti manpleno, kaj "konstanta semado en la hejmo" (p. 122) devus esti servado. Dume, "elektro propra" (p. 522) pli facilas: temas simple pri elekto. La frazo "Estas tute malvere ke soldatoj nur volas trovi manĝon en siaj pakaĵoj kaj forĵetas ĉiujn trinkaĵojn" (p. 559) ja ŝajnas iom bizara, sed dank' al zorga serĉado en la kunteksto (kiu temas pri ŝtrumpoj) solviĝis la mistero: devus esti trikaĵoj!

Ĉu troviĝas en la Esperanta literaturo verkoj kompareblaj kun La granda kaldrono? Anoncas sin ĉefe du kandidatoj: Kiel akvo de l' rivero de Raymond Schwartz kaj la ankoraŭ nur komencita La fotoalbumo de Trevor Steele. La dua, se entute decas paroli pri verko surbaze de ties unua parto, estas pli esence familia kroniko ol la verko de Francis. La unua koncentriĝas pli multe je unu persono. En ambaŭ tamen rolas militoj kaj la diversaj sintenoj al la militado. Sed neniu el ili traktas siajn temojn tiel konscie kaj profunde kiel Francis.

Eblus cetere mencii ankoraŭ kelkajn verkojn parte kompareblajn. Homoj sur la tero de Stellan Engholm estas familia kroniko kie gravas ne la sinteno al milito, sed al la tero. En La armeoj de Paluzie de Manuel de Seabra ni renkontas familion, kies vivon influas la politika kaj socia ŝanĝiĝado. Kompare kun tiuj verkoj, La granda kaldrono havas pli fortan koncentriĝon al sia ĉeftemo, pli zorgan konstruon kaj pli realisme ellaboritajn ĉefrolulojn kaj interrilatojn de tiuj, dum ĝiaj medioj ne estas tre riĉe prezentitaj. Sume kaj resume ĝi estas nedubeble unu el la plej gravaj Esperantaj romanoj, kiu funde traktas la rilatojn de homoj al milito kaj la efikojn de milito al homoj.

La verko delonge estas elĉerpita en la libroservoj. Pli ol ĉiu ajn alia verko Esperanta, ĝi meritus reeldonon.

Sten Johansson

 

 

Reen al:

La granda kaldrono John Francis Ĉefpaĝo originala literaturo

 

?? ?? ?? ?? 9