Serĉado de amo

Eli Urbanová: Hetajro dancas. 327 p. Fonto, Chapecó 1995.

Sur pli ol tricent paĝoj la Esperanta poetino Eli Urbanová prezentis sian vivon, aŭ almenaŭ gravajn aspektojn de ĝi, en la romano Hetajro dancas. Ŝia verko vekis grandan atenton pro sia malpruda enhavo, tamen vere unikan rolon ĝi ludas en la Esperanta prozo ne pro sia enhavo, sed pro la rakontmaniero kaj stilo. La rakonto estas monologa, en mi-formo, pli-malpli kronologia, tamen ne tute, ĉar la tempo kaj rakontado fojfoje saltas laŭ kapricoj de la aŭtora pensado. Sed la perspektivo estas tre persona, la stilo proksima al parolo aŭ libera pensofluo, kaj ofte mikse ŝi rakontas eksteran okazaĵon kaj internan imagon.

Antaŭ la tagmezo mi kaj Ŝtefo sidigis nin en la kaleŝo kaj ek al la urbodomo! En kelkaj fenestroj evidente moviĝis kurtenoj... La lastaj minutoj de knabina libero. Jam post duonhoro mi portantos la ringon. Hej! Hej! Hola! Tiela okazintaĵo kaj la placo restas dezerta. Via damaĝo, vi etburĝoj! Eble vi ŝpatas sur via ĝardeno. Aŭ nutras kuniklojn. Sed plej verŝajne vi manĝuloj sidas ĉe porcio da porkaĵo kun knedbuloj kaj brasiko. Mi ripetas, via damaĝo! Pli facilaniman fianĉinon vi ne vidis! Imagu, mia amato ne volis edziĝi! Kaj mi ne emis atendi! Tial galopu, ĉevaloj, haste, haste! Mi ne ŝatas ceremoniojn, mi preferas vivon! Tiu mia ĝuste nun komenciĝas. Rapidu, ĉevaloj, rapidu! For de ĉi tie, for, for, por ĉiam for... (p. 21-22)

Eĉ alparolon al la leganto fojfoje ŝi enŝovas tute nature, kvankam ne ĉiam facilas sekvi ŝian pensfadenon.

Mi petas vin, homoj, komprenu, tion mi povas neniam rezigni, kial, kial, tial, tiuj travivaĵoj estas mia riĉo, mia riĉo plej valora, tiujn mi devas noti, se mi ne havus kion doni en la buŝon, dio, kiel min tio bruligas surlange, do por A, por B, por C, unue, due, trie, mi scias, eble kvindeke, ne gravas, mi ne intencas iun konvinkadi, sed ĉi tiel tio estis, ĉi tiel en mian vivon enpaŝis Hindujo, ĉi tiel mi devis atingi la ekkonon, je kiu mi sopiregis, tiel ĉi devis efektiviĝi mia principa metamorfozo, mia konvertiĝo, vin memkompreneble interesas, kiel mi progresas kun Jan, vi realistoj, vi materialistoj, kie ĝi estas, tie ĉi estas tiu loko sena de ĉiuj misteraĵoj, kiu ne bezonas ian ajn komentarion, tie ĉi estas tiu mia fama aliteracio, per kiu mi vin espereble pacigos: Kaj li - unika en la amo. / Kaj ŝi - perfekta en pasio. / Ekzemple tiam: ... miaj mamoj... / ... jes, ciaj cicoj... cia ĉio... (p. 157)

Ĉi stilo igas la legadon iom postulanta, tamen ĝi estas plejparte bona rimedo por krei apartan efikon de subjektivismo. Ni vidas la mondon kaj homojn ne nur per la okuloj de Eli, sed ankaŭ filtritaj tra ŝia temperamento. Ke la stilo estas tre konscie elektita de la aŭtoro, oni rimarkas en iuj partoj, kie ŝi pro aparta celo elektis alian rakontmanieron. Plej frape tio validas por la ĉapitroj, kie ŝi scenigas la murdon al Heydrich kaj ties sekvojn dum la nazia okupado de Ĉeĥio. Jen ŝi sukcese aplikas ekscitan stilon kvazaŭ de mitraleto:

Estas la deka kaj tridek minutoj, la dudeksepan de majo 1942. La protektoro veturas en apertita ĉaro. Escepte sen akompano. Nigra Mercedes brilas en la printempa suno. Heydrich estas tridek-okjara. Li troviĝas sur apogeo de sia potenco. (p. 42)

La romano estas dividita en ok partojn, konsistantajn el pli ol cento da scenoj. Ĉiu el la ok partoj finiĝas per kelkaj ŝiaj poemoj, ligitaj al la koncerna vivperiodo. Enplektiĝas ankaŭ aliaj teksteroj, plej grave leteroj de Baghy el 1951-54.

La enhavo de la scenoj estas precipe la ama, amora kaj arta vivo de Eli, aŭ eble pli ĝuste ŝia serĉado de atento, admiro kaj amo ĉe la viroj. Vere temas pri sinnudigo, sed la plej emociiga striptizo konsistas el ŝia prezentado de sia karaktero. Ĉar ŝia memportreto ne estas flata. Eli aperas kiel persono sen memfido, kompensanta tion per memcentriĝo, homo ege malsata je priatento, egoisma, intrigema, obsedita de emo alkroĉiĝi al "famuloj", senĉese okupata de si mem. "Mi sufiĉas al mi", ŝi skribas sur la sepa linio de ĉi verko, sed la vero estas, ke ŝi nepre bezonas la okulojn de aliaj homoj direktitaj al ŝi. Sen tro profundiĝi en psikologumado, mi dirus, ke oni tra la libro sentas ŝian dumvivan mankon de sufiĉa amo, aprobo kaj subteno de ŝia propra patro. Ne hazarde ŝi ripete turnas sin al pli aĝaj viroj por ke ili donu al ŝi valoron. Ofte ŝia senespera amsoifo prezentiĝas al ni eĉ ridinde, tamen oni ne ridas, ĉar ŝia sincereco superas la patosecon.

Min interesas unu: Ĉu Baghy amas min. Ĉu li amas min pli ol la aktorinon Suchardová. Ĉu li amas nur min. (p. 133)

Seksaj agoj jen kaj jen estas priskribataj senkaŝe, fojfoje suke, aliokaze preskaŭ seke. Iufoje ili aperas en iom pli diskretaj vortumoj:

Ĝis kiam [= dum] Ŝtefo eksperimentadis en la sfero spirita, lia esplorado ne tiom tuŝis min. Pli multe min ĝenis liaj provoj en la sfero seksa. - Turniĝu! - Mi ne turniĝos! - Do jam turniĝu, faru tion por mi! - Ĝi doloras! - Momenton vi tion eltenos!... Kiel mi bedaŭris la romajn knabetojn!... (p. 49)

La poezia verkado okupas grandan spacon en la romano, eble saman kiel la sinsekvaj amoj kaj amoroj. Sed ankaŭ tie ŝajnas, kvazaŭ ŝi verkus ĉefe por gajni atenton, admiron, por iĝi konata poeto.

Dankon, Baghy, pro la grandioza gesto. Imagu, ke ĝi faris impreson eĉ en Prago, kie ekde tiu tago oni titolas min "nia poetino"! (p. 132)

Tamen ŝi kapablas ankaŭ doni ĉiutagecajn, humurajn detalojn pri la ĝenoj de poezia kreado:

Por ke mi povu lian rolon ĝuste travivi, mi bezonas absolutan silenton. Nenian gutadon el la akvokondukilo. Mi ĉirkaŭligas la kranon per ĉifono. (p. 183)

En la fina parto de la romano ĝi jam komencas temi pri si mem, do iĝi "metaromano". Tio tamen nature enplektiĝas en la rakonton same kiel pli frue la poezia verkado.

Mi kaj romano! Propre kial ne? Da materialo mi havas sufiĉe. Mia dio, kiam mi rememoras... Facila tio ne estos. Talento, respondeco, krea nekontento kaj kuraĝo. Kuraĝon, tiun mi havas. Ho, tio estos striptizo! Kaj defendo de amo ĝi estos. Ne nur de la partnera, sed ankaŭ de tiu ĝenerala, universala. (p. 299)

En la plej granda parto de la romano regas ĉe la protagonistino anima stato de malkontento, amsoifo kaj suferado preskaŭ neŭroza. Ŝi ankaŭ havas kaŭzojn malfeliĉi. La geedzeco kun Ŝtefo Urban ne estas kontentiga por ŝi, kaj ĝi finiĝas per tio ke ŝi divorce liberigas sin. Poste sekvas du gravaj amrilatoj, kiuj ja kontentigas ŝin, kvankam eble la leganto trovas ŝin ekspluatata. Tamen ambaŭ viroj mortas tro frue. En la fino de la verko la tono ŝanĝiĝas, heliĝas aŭ iĝas pli rezigna, malpli obseda. Oni trovas belajn priskribojn pri amo, tamen ĉefe kiam ĝi jam iĝis nur memoro:

Tie mi havis vin tiel ofte ĉe mi, tie mi tiel ofte kun ĝuo observis vian vizaĝon dum la dormo... Tie vi estis mia dolĉa ŝarĝo, mia Valentino kaj Robeson... Kaj karpata urso vi estis plus princo el Milito kaj Paco. Kaj kolerigilo de ĉiuj kolerigiloj kaj trezoro de ĉiuj trezoroj... Tie vi sukcesis anstataŭigi al mi mian neanstataŭigeblan amon... Kaj ĉio kun vi belis, ĉio, eĉ tiuj viaj kaprioloj, eĉ tiu mia atendado je vi drinkulo, eĉ tiu komuna fastado ĝis mardo, ĝis merkredo...

Kaj mi ne havas vin. Nur la doloro estas mia, nur la doloro. Ĉu ĝi iam saniĝos? (p. 274)

Finfine Eli ankaŭ montras, ke ŝi ne estas tiel miope okupata de si mem, kiel - vere aŭ ŝajne - en pli junaj jaroj. Tie ni trovas tre humuran imagitan dialogon inter ŝiaj mortintaj viroj, kiuj diskutas pri ŝi. En tiu dialogo ŝi pripentras sin mem humure kaj kun indulga memironio.

Eli Urbanová estas ligita al la tielnomata Praga artliteratura skolo, kun Rumler kaj aliaj. Sed en la lingvaĵo de ŝia romano oni rimarkas relativan nemulton de tio. Kio pli okulfrapas, estas multaj lingvaj apartaĵoj, kiuj povas esti personaj trajtoj aŭ eble nacilingva influo. Oni ofte trovas ekzemple strangan uzadon de "laŭdire" en proksimuma senco "li/ŝi/ili diris/respondis ke". Ĉe kondiĉaj frazoj aperas mistera infinitivo: "Esti mi pentristo, ankaŭ mi ne pentrus pejzaĝojn, sed portretojn de virinoj" (p. 33). "Ne havi Erneston mi posedus hodiaŭ aŭton" (p. 311). Aliaj nebulaĵoj: "Vojo nevojo por ne perdi minuton" (p. 194). "Antaŭe mi turmentiĝis kun la Hetajro, kiun ne kaj ne fini!" (p. 189). "Mi ĉiam kluĉas la saman diskon" (p. 180). "La debato ne prenis finon" (p. 69). Krome misoj pri transitiveco, uzado de "doni" en signifo meti, kaj aliaj aferoj. Plej ofte ĉi eraraj aŭ nekutimaj vortumoj tamen iel sentiĝas kiel parto de ŝia persona stilo, kaj ili ne tro ĝenas, ĉar - kiel jam diritas - ĝuste la stilo kaj rakonta perspektivo estas la ĉefa unikaĵo de Hetajro dancas.

Sten Johansson

 

Reen al:

Hetajro dancas Eli Urbanová Ĉefpaĝo originala literaturo