Simple fascina

Spomenka Štimec: Hodler en Mostar. Pisa, Edistudio 2006.

Verŝajne la plej multaj legantoj ankoraŭ asocias la nomon de Spomenka Štimec al ŝia debuta verko, la romano Ombro sur interna pejzaĝo el 1984. Post tiu ŝi tamen verkis multajn novelojn, kaj en la lasta jardeko ŝi dediĉis sin ĉefe al biografiaj romanoj, kie kunfandiĝas faktoj kaj fikcio. Ŝi komencis per sia propra avino Tena en 1996, poste sekvis la aktorino Tilla en 2002, kaj en 2006 aperis Hodler en Mostar.

La romano esence temas ne pri Hodler, nek la patro Ferdinand, grava svisa artisto, nek la filo Hector, korifeo de la frua Esperantomovado. Temas pri Jeanne Charles, modelino kaj amantino de Ferdinand, kaj pri la sinuoj de ŝia vivo, kiu portas ŝin al Mostar. En la komenca parto tamen grave rolas la artisto, kaj flanke aperas ankaŭ lia filo kaj ties Esperanta agado. Jeanne kaj Ferdinand tamen disiĝas, kaj en la dua parto de la romano ni sekvas ŝian vojon. Pro edziniĝo al la diplomato Meho Ćišić ŝi venas unue al Usono kaj Kanado, poste al Jugoslavio, kaj fine en la urbon Mostar, ĉefurbo de Hercegovino, kie Meho naskiĝis. Kun si Jeanne portas aron da pentraĵoj kaj desegnoj hereditaj de Ferdinand Hodler, interalie lian memportreton, kiu ornamas la kovrilon de la libro. Tiu portreto do estas tio el Hodler, kio vere troviĝas en Mostar, de kie ĝi finfine trafas en ŝtatan galerion en Sarajevo, kaj de tie malaperas dum la milito en 1992-95.

Unu el la malfacilaĵoj verki biografian romanon estas la neceso munti en tutaĵon du erojn: la biografiajn faktojn kaj la imagitan, fikcian parton. Oni povas fari tion diversmaniere. Ekzemple eblas klare montri la "junton", tiel ke la leganto ĉiam konscias, kion la aŭtoro imagis, kaj kio venas el biografiaj fontoj. Aŭ eblas male kaŝi la limon, donante al ĉio la saman romanan karakteron. Sed en ambaŭ okazoj necesas iel knedi la du ingrediencojn en koheran tutaĵon.

En la antaŭa romano de Spomenka Štimec, Tilla, mi trovis ke ŝi tro multe kaptiĝis de la biografiaj faktoj kaj anekdotoj. El tiu vidpunkto Hodler en Mostar ŝajnas al mi ege pli sukcesa. Ja kelkfoje aperas iom detalaj etnologiaj klarigoj pri bosniaj aferoj, sed ili glate eniras la rakonton, ĉar ili iĝas informoj ne nur al la leganto, sed antaŭ ĉio al Jeanne. Entute la strukturo de ĉi romano estas sukcesa. Unue, dum mi ankoraŭ pensis, ke Ferdinand Hodler estas la ĉefa rolulo, mi ĝojis pro la bona ideo rigardi lin per la okuloj de lia modelino. Poste, mi eĉ pli ĝojis, trovante ke tiu modelino estas la efektiva protagonisto de la verko.

En Tilla, Spomenka Štimec faris provon enplekti Esperanton en la rakonton, ne tre sukcese, laŭ mi. En Hodler en Mostar tio okazas tute nature, dank’ al Hector Hodler kaj ties agadoj. Sed krome ŝi aldonas kroatan instruistinon, kiu vojaĝas al la UK de Krakovo en 1912. Oni poste atendas, kiel plektiĝos tiu fadeno kun la ĉefa, sed vane. Tiu parto do impresas kiel sakstrato.

Kvankam la romanintrigo, se nomi ĝin tiel, estas tre bone konceptita, mi tamen dirus, ke la stilo de la aŭtoro estas la plej grava valoro de Hodler en Mostar. Oni notas ĝin jam ekde la unua frazo, kaj ĝi fluas sen tuberoj ĝis la fino. Ŝia stilo ofte estas nomata simpla. Tio tamen estas nur parto de la vero. La lingvaĵo ja estas simpla, sed tiujn senkomplikajn frazojn ŝi sukcesas ŝargi per tiom da asociaĵoj el odoroj, memoroj, revoj, imagoj, ke la simpleco eftektive estas nur supraĵa. Ŝi estas unu el malmultaj Esperantaj verkistoj, kiuj vivigas la lingvon kaj animigas la vortojn surpaperajn.

Plej evidente elstaras ŝia stila talento, kiam ŝi igas konkretajn objektojn rakonti kaj aludi pri la homoj, kiuj uzadis ilin kaj rilatis al ili. Kaj en ĉi tiu romano ŝi multloke havas okazon ekspluati tiun unikan kapablon. En la vivo de Jeanne ja okazas grandaj eventoj, tamen en la rakonto ne tiuj kaptas la ĉefan atenton, sed la etaj personaj detaloj, kiuj pli elokvente esprimas la homan psikologion kaj la internajn dramojn.

Ĉar la esperantista publiko estas tia, kia ĝi estas, ĝi kompreneble plej interesiĝos pri tiuj eroj de la romano, kiuj rilatas al Hector Hodler kaj Esperanto. Mi iom bedaŭras tion, ĉar ili ne estas la plej valora parto de ĝi. Aliflanke, se tiuj eroj povas logi legantojn al vere fascina biografia romano, do tio sendube estas laŭdinda afero.

Tilla, la antaŭa Ŝtimecaĵo eldonita de Edistudio, estis plena de preseraroj kaj lingvaj fuŝetoj. Ĉi-foje oni pli zorge prilaboris la tekston. Tamen restas iom da tajperaroj, sed ili ne tro ĝenas. Ankaŭ kelkaj lingvaj detaloj povus esti poluritaj, tamen temas pri tute tolerebla nombro kaj nivelo. Se tamen mencii detalon, kiu eble ĝenos iujn, la loĝantoj de la svisa Ĝenevo en paĝo 8 dufoje iĝis italaj ĝenovanoj.

Sten Johansson

 

Reen al:

Hodler en Mostar Spomenka Štimec Ĉefpaĝo originala literaturo