Stellan Engholm: Homoj sur la tero

ENGHOLM, Stellan ; Homoj sur la tero ; romano ; Budapest 1932 ; 202 p.

Legu recenzon de Sten Johansson: Solaj sur la tero

Legu recenzon de Ludoviko Totsche el Literatura Mondo 1932: Homoj sur la tero

Legu recenzon de K.R.C. Sturmer el The British Esperantist 1932: Homoj sur la tero

Legu recenzon de Georges Stroele el Esperanto 1933: Homoj sur la tero

Legu recenzon el Germana Esperantisto 1933: Homoj sur la tero

Legu recenzon el La Suda Kruco 1933:
Homoj sur la tero

Legu recenzeton de Vlostano en Esperanto-Sumoo januaro 2018:
Homoj sur la tero

"Interesa rakonto, flua komprenebla stilo, agrablaj naturskizetoj inter la faktoj sinsekvaj, portretoj tre sukcesaj, se oni atentas, ke la personoj estas preskaŭ senkarakteraj, lertaj novaj esprimoj kaj komparoj." /G.S., Esperanto, 1933, p. 60

"Tiu originala romano gajnis la konkurson 1931 de Literatura Mondo. Jam la unua libro de Engholm "Al torento" havis grandajn kvalitojn kvankam en tiu libro la eminentaj verkistaj ecoj de l' aŭtoro aperis ankoraŭ en ĝermostato.

Unu el la ĉefaj kvalitoj de Engholm estas la sobra realismo per kiu li pentras siajn heroojn kaj iliajn mediojn. Engholm estas la poeto de la blankaj - nigraj lumefektoj, por la riĉaj nuancoj de la koloroj li ne estas tro sentema.

Sed oni ne devas pensi ke la figuroj de liaj personoj pale efikas al la leganto. Tute ne la du kamparaj virinoj Kajsa kaj Selma ŝajnas radikiĝintaj profunde en la teron. Kaj per kia delikata psikologio estas pentrita la maljuna Kristofono.

La romano, pritraktas la historion de kamparana familio tra tri generacioj. Sed la ĉefa heroo de l' romano estas la bieno, la tero kies pulsado sentiĝas sur ĉiu paĝo de l' libro, la tero kiu indiferente rigardas la homojn kiuj penadas sur ĝi, la sinsekvantajn generaciojn kiuj perdas kaj regajnas ĝin sed al kies vivo ĝi donacas la celon kaj la profiton.

La stilo de l' libro estas pura, natura. Engholm estas unu el niaj plej bonaj verkistoj."
/Courtinat: Historio de Esperanto, 1964

Legu ĝin ekrane kiel e-libron

Reen al: Stellan Engholm - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj

?? ?? ?? ?? 2