Julio Baghy: Hura!

BAGHY, Julio (Gyula) ; Hura! ; 411p ; socikritika, humura ; 1930; Budapest ; Literatura Mondo ; Represo HEF 1986 ; 3-a eld. DEC / BES / Libro-Mondo / Ars Libri ; Đurđevac / Świdnik / Lublin / Bjalistoko, 2018


Legu recenzon de L. Halka en Literatura Mondo 1, 1931: Hura!

Legu recenzon de Marc Binche en Literatura Foiro, decembro 1987: Hura!

Legu recenzon de Sten Johansson: Ĉu hurai?

Legu recenzon de Jim Henry: Hura!

Legu recenzon de Viktor Sapoĵnikov en la almanako Sezonoj de 1987: Hura!

Legu recenzon de Georges Stroele el Esperanto 1931: Hura!

Legu recenzon de Karl Minor el Germana Esperantisto 1931: Hura!

Legu recenzeton de Katinjo en Esperanto-Sumoo marto 2021: Hura!


"Lia plej signifa verko estas la vasta romano Hura (1930), kiu estas parte brila satiro de la homa socio kaj socianoj, parte utopio, kaj tiu parto paliĝas apud la majstra grimaco."

/F. Szilágyi en Enciklopedio de Esperanto, 1933.


"Komence temas pri riĉulo, kiu havas la teorion, ke la homo nur supraĵe diferencas de aliaj bestoj. Li do akiras du geinfanojn, kiujn li nomas Adamo kaj Eva, kaj iras kun ili al senhoma insulo, kie li simple lasas ilin kreski, kun la celo pruvi sian teorion. [...]

Tiu paro havas infanon, kiun la riĉulo edukigas normale sed mem ne havas rilaton kun li.

Kiam mortas la riĉulo, li volas ankoraŭ postmorte pruvi sian teorion, kaj tial li ludas grandan ŝercon. Li testamentas 230.000.000 da dolaroj al sia naskiĝurbo Strutmagen en la lando Bagonio, kondiĉe ke en la daŭro de ses monatoj [...] la Urba Konsilantaro
starigas imponan monumenton en la zoologia ĝardeno por rekoni kaj aprobi la ĝustecon de mia teorio [...]

En okazo de neplenumiĝo de la kondiĉoj, la monsumego estu
disdonita egalproporcie inter la prostituitinoj, loĝantaj en la urbo Strutmagen, ĉar ili formas la solan kaston, kiu ne hontas kaj sincere montras sian hombestecon". (p. 46-47)

Tio do estas la bazo de la cetera longa rakonto, kaj evidente la situacio ja liveras eblecojn por satiro - ekzemple, la urbon invadas amase prostituitinoj el la tuta lando en espero, ke ili partoprenos la disdividon. Sed ĝenerale la satiro estas nur sporada. Tamen la intrigo estas ĉiam scivoliga, pluraj rolantoj estas ronde prezentitaj, kaj eĉ la karikaturaj posedas ofte viglecon kaj akceptigas sin."

/William Auld: Vereco, distro, stilo. 1981.


Reen al: Julio Baghy - Aŭtoroj - Romanoj - Noveloj/rakontoj - Poemaroj - Dramoj